Eble unu el plej strangaj eventoj en mia vivo estis tio, ke mi, komencinte studi arbarkulturon, iĝis teatra reĝisoro.
Verŝajne tion ne atendis ankaŭ miaj samkursanoj en Arbarkultura Fakultato de Agrikultura Akademio. En 1954 mi finis mezlernejon de J. Jablonskis en Marijampolė. En la lernejo mi interesiĝis ne nur pri sociaj disciplinoj, sed ankaŭ pri sporto. Mi estis akceptita en junulan basketbalan teamon de Litovio. Ni ricevis proponon eniri in corpore en Agrikuluran Akademion sen konkurso kaj ekzamenoj. Sen longdaŭra diskutado nia teamo el ĉapo tiris loton en kiun fakultaton ni eniru. Estis elekitita la arbarkultura.
En nia teamo ludis centra avantulo de Sovetia teamo studento de pli alta kurso Algirdas Lauritėnas, kiu tamen ne longe frotis la stud-benkon. En mia kurso kaj teamo estis Petras Buzelis, kiu fininte la sportan karieron, ĝis la morto laboris sporta komentisto, Edmundas Paulauskas – la pli aĝa frato de olimpika kaj monda ĉampiono Modestas Paulauskas, nuntempe advokato Sevinijus Katkauskas, eksa ĝenerala direktoro de konstruaj kombinatoj en Jonava kaj Alytus Bronius Janonis kaj aliaj majstroj de junula teamo de Panevėžys. Kun Bronius Janonis, la plej amika dum studjaroj, mi ĝis nun havas amikajn kontaktojn. Eble pro tio, ke li tre interesiĝis pri mia surpriza kaj al neniu atendita turniĝo al ondanta teatra kariero.
En mia kurso studis studentoj, kiuj pli multe distingiĝis ne en basketbalo. La plimulto fariĝis bonaj estroj de arbarkulturaj institucioj. Jen Antanas Baranauskas iĝis ĉefa arbaristo de arbaroj en distrikto Kretinga. Algirdas Brukas, kiam mi revenis en Litovion post deviga elmigrado, estis ministro kaj estro de ĉiuj litovaj arbarkulturistoj.
Miaj studoj en Agrikultura Akademio, kiu tiutempe estis en Kęstutis-strato (Kaunas), limiĝis nur je epizodaj frekventadoj de lekcioj, testiĝo pri studobjektoj (cetere, kun helpo de "scienc-ronĝuloj"), enkapigado de latinlingvaj nomoj de diversaj herbetoj kaj arboj kaj trejnadoj, sportaj tendaroj kaj partoprenado en basketbalaj konkursoj. Tio daŭris jarojn unu kaj duono, ĝis kiam en lekcio de iu profesoro pri arbarkulturo mi ekaŭdis fatalajn por mi vortojn, ke dezirante iĝi bona fakulo en ĉi tiu kampo, unuavice oni devas tre ami arbarojn. Demandinte sin, ĉu mi vere povas ami arbarojn pleje, mi decidis serĉi veran alvokiĝon de mia vivo.
Iun semajnfinon mi veturis trajne el Kaunas al mia naskiĝurbo Marijampolė. En la sama vagono vojaĝis ankaŭ finstudintoj de aktora kurso en Vilna Konservatorio, kiuj estis nomumitaj labori en ĝus rekreita dramteatro.
Kun estontaj aktoroj veturanta lektoro de la konservatorio ekinteresiĝis pri libro en miaj manoj kaj demandis, kion mi studas. Mi respondis, ke mi ne trovas la propran vojon kaj intencas ĉesigi komencitajn arbarkuturajn studojn. Li proponis al mi provi ŝancon eniri en aktoran fakultaton de la konservatorio. Alian aŭtunon mi sukcesis trairi grandan konkurson kaj tiamaniere komenci la novan vivon. Post unu jaro, eksentinte seriozan allogon al teatra arto, mi forveturis studi en Moskvon. Ĉi tie mi finis reĝisorajn studojn en Teatra Instituto GITIS. Kaj tiel la malsukcesa arbarkulturisto komencis pli malpli konatan karieron de teatro-amanto en Litovio, Usono, Kanado, Germanio, Belgio, Japanio.
Tamen mi ne povas aserti, ke la mallongaj studoj de arbarkulturo kaj amikeco kun eksaj samkursanoj arbarkulturistoj havis nenian signifon. Post multjara vagabondeco tra la mondo mi havis la feliĉon loki mian hejmon ĉe belega kunfluejo de riveroj Merkys kaj Nemunas, en plej bela anguleto de Litovio kaj eble eĉ en tia de la mondo. Ofte promenante en pinaroj altiĝantaj al la ĉielo, kaj kvazaŭ per orgeno ludantaj himnon de la eterna beleco, mi denove eksentas amon al la arbo kaj arbaro kaj al dzukoj pagane adorantaj la arbaron.
--
Pri reĝisoro J. Jurašas legu en blogero Laŭreatoj de Naciaj Premioj.
Sur la foto (Dmitrij Matvejev): Jonas Jurašas ĉe dekoracio al Aida de G. Verdi.
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment