2010-04-03

Libro pri Stasys Paliulis

Nur nun en miajn manojn trafis la libro Sutartinių ir skudučių keliais. Stasys Paliulis (Sur vojoj de sutarines kaj skudučej. Stasys Paliulis), dediĉita al centjara naskiĝa datreveno de longjara pedagogo kaj fama kolektanto de folkloro, esploranto kaj populariganto de popolkantoj sutartines kaj instrumenta muziko, doktoro de historiaj sciencoj, esperantisto Stasys PALIULIS (1902-1996). En la libro estas revuata vivo kaj agado de S. Paliulis, publikigataj rememoroj pri li, liaj artikoloj el etnografia temaro, fragmentoj de lia taglibro.

Mi memoras lin, kiam li estis verĵajne preskaŭ 90-jara. Tamen li aspektis rimarkeble pli juna. Tiam mi pensis, ke S. Paliulis estas el generacio de malnovaj esperantistoj. Nur el la libro mi eksciis, ke li serioze ekinteresiĝis pri Esperanto estante  jam preskaŭ 80-jaraĝa. Mi prezentas fragmenton de rememoroj de Gražvydas Mykolas Paliulis pri Esperanteco de la patro.

Estante jam 80-jaraĝa, la patro ekinteresiĝis, oni povas diri, fanatike, je Esperanto. Ĉiu-marde li partoprenis en kunvenoj de Vilna E-klubo, kiuj okazis sur monteto Tauras, en eksa Sindikata Domo. Ĉar al la grandaĝa patro estis malfacile surgrimpi Tauras-monteton, tial preskaŭ ĉiam mi veturigis lin. Post la kunveno li malsupreniris de la monteto memstare.

Pri Esperanto, kiel ankaŭ pri ludado per skuduĉej, mi ne interesiĝis kaj mi diradis, ke ne indas lerni ĉi tiun artefaritan lingvon. Per tio mi tre malmildigadis la patron. Al ĉiu nia gasto aŭ renkontita homo li rakontadis pri avantaĝoj de Esperanto, diversmaniere popularigis la internacian lingvon. Hejme estis multaj libroj, revuoj, gazetoj en Esperanto. La patro konstante legis
ilin, aŭskultis radioelsendojn en Esperanto. Eĉ dum lastaj tagoj de sia vivo en kirurgia fako de malsanulejo "Ruĝa Kruco" li ne disiĝis kun nova numero de Litova Stelo.

La libron (528 paĝoj) kompilis profesoro Algirdas Vyžintas, eldonis Litova Muzika Akademio (2002).
--
Skuduĉej – litove skudučiai, estas kompleto de simplaj, primitivaj muzikiloj, aranĝita el pluraj malsamlongaj lignaj blovtubetoj (de 10 ĝis 20 cm), donantaj nur po unu tono.
Sutarines – litove sutartinės, ili estas multvoĉaj litovaj popolkantoj. Estas karaktera sekunda intervalo inter apartaj voĉoj kaj sinkopaj ritmoj.

No comments: