2010-03-30

La mondĉampionino kredas al sia destino

Biciklistino Simona KRUPECKAITĖ el monda konkurso de surdroma biciklado okazinta en Kopenhago (Danio) revenis kun 4 medaloj: la arĝenta por la dua loko en individua 500-metra konkuro, du bronzaj por teama kaj individua sprintkonkuroj kaj la ora por venko en kejrina konkuro.

La plej bona landa sportistino de la jaro 2009, ankaŭ ĉi-jare celas al ĉi tiu titolo.

S.Krupeckaitė jam 15 jarojn – pli ol duonon de sia vivo, turnas biciklajn pedalojn. Pasintjare ŝi iĝis Eŭropa- kaj mondĉampionino de surdroma biciklado. Ŝi plibonigis mondan rekordon en 500-metra sprinta konkuro. El multaj pasintjare gajnitaj medaloj  estas eĉ 9 oraj.

Tamen Simona, titolata droma reĝino, kun sia edzo kaj trejnisto Dmitrij Leopold, kiun ŝi nomas Dima, ĝis nun loĝis nur en du ĉambroj de sportista komunloĝejo en Panevėžys. Tamen la planeda ĉampionino ne plorplendas kaj ne ĝemas. Ŝi ankaŭ ne dronas en revoj pri peltaĵoj aŭ diamantoj, pri domo ĉe lago aŭ impona konto en la banko.

"Mi scias, kio mi estas kaj kiun landon mi reprezentas. Kial mi devus deziregi ion pli? Mi estas sportistino, sed ne la juristino, kiu povas krei por si pli satan vivon. Mi senkondiĉe akceptas tion, kion al mi dediĉis la destino, – asertis Simona al gazeto Lietuvos Rytas.
Ŝiajn vortojn, kvazaŭ sigelo, konfirmas tatuaĵo sur la brako – du ĉinaj hieroglifoj, signifantaj vojo de la vivo kaj destino.

"Nenio okazas senkaŭze. Kiel dirite, al kiu estas destinite droni, tiu sin ne pafmortigos. Mia vojo – turni biciklajn pedalojn. Ekde miaj 12 jaroj mi faras nenion alian, mi nur biciklas kaj tio plaĉas al mi", – konfesas la sportistino.

– Ĉu vi ne sentas vin kvazaŭ labora ĉevalo starigita en la sulkon?
– Mi ĉiutage tiel min sentas. Ĉiutage mi deziras kraĉi sur ĉion kaj krii: "Mi malamegas la biciklon!"
Tamen mi trankviliĝas kaj ekpensas: kaj kion mi farus sen ĝi? Ja la biciklo estas mia vivo. Estante adoleskantino la biciklon mi ne nur piedbatadis, sed foje eĉ ĵetis ĝin en koton. Pro furiozo, ke mi albiciklis unu inter la lastaj. Tamen la trejnisto devigis levi la biciklon. Mi kalcitris, tamen cedis. Kaj nun mi iam strabas al la biciklo. Mi laciĝas ne pro fizikaj ŝarĝoj, sed pro tio, ke mi penas ĉion plenumi plej bone.

– Kiom da bicikloj vi havas?
– Du – la ŝosean kaj la droman. Ĉi-lasta estas rozkolora, tamen mi ne havigas al ĝi ekstremajn fortojn. Al la biciklo mi rigardas kiel al ajna aĵo, kiu en mia vivo estas necesa, kiel ekzemple, mansako, lipŝminkilo aŭ kombilo.

– Ĉu vi ofte ploras?
– La larmoj de ĝojo fluis nur unufoje en la vivo, kiam mi plibonigis mondan rekordon de biciklado en 500-metra distanco. Kaj tiuj de la doloro… Ili elŝprucas pli ofte, precipe dum trejnadoj. Ŝajnas, mi penas tutforte, tamen tutegale mi ricevas "piprojn".
Tamen la larmoj sekiĝas kaj laborego kompensiĝas. Kiam vi ascendas sur la plej altan ŝtupeton de la honorpodio, kiam vi povas diri al vi mem: mi faris ĉion, kion mi deziregis.

Kio estas kejrino?
En kejrina konkuro 6-9 biciklistoj startas malantaŭ gvidanto, kiu kreskigas rapidecon. La gvidanto kutime estas motorciklisto. La biciklistoj ne rajtas devanci la gvidanton. Kiam ĝis la finiŝo restas 600-700 metroj, la motorcikisto atingas rapidecon de 45 km/h kaj retiriĝas. La biciklistoj komencas lukton.

La konkuro aperis en Japanio en 1948. En programo de mondaj konkursoj ĝi estis entirita en 1980. En Olompiaj Ludoj ĉi tiu konkuro aperis en 2000, tamen rivalis nur viroj. En 2012 virinoj unuafoje provos kejrinon en Olimpiaj Ludoj.

Simona havas celon iĝi unua Olimpia ĉampionino de kejrino.
Laŭ Lietuvos rytas

No comments: