2010-05-07

En poŝon de studento ŝutiĝis milionoj

Vilnano, 22-jara studento Dominykas Karmazinas dum unu nokto fariĝis milionulo. En granda finalo de Eŭropa turo pri pokero, okazinta en Montekarlo (Monte Carlo, Monako) okupis trian lokon kaj gajnis 700000 EUR (aŭ 2,415 milionojn da lidoj). La studento de 3a kurso de ISM Universitato pri Administrado kaj Ekonomiko komercan pokeron ludas jam 4 jarojn. Ĝis nun li evitis publike paroli pri monsumoj gajnitaj ĉe ludkarta tablo aŭ en interreto.
En la finalo rivalis 848 ludantoj el la tuta mondo. Por gajni la ĉefan premion, krom la vilnano, ĉe la tablo eksidis ankaŭ 3 francoj, kanadano, aŭstro, beloruso kaj libanano. Dominykas okupis la trian lokon.
"En Montekarlo mi ludis unu el la plej maturaj turniroj, ĉar mi ne faris eĉ  unu eraron. Antaŭe mi iam bedaŭris pro miaj decidoj, tamen ĉi-foje tio ne estis. Mi ĝojas, ke pro mi flirtis Litovia flago kaj estis multaj homoj el la tuta mondo min subtenantaj", – rakontis D. Karmazinas.

– Dominykas, kia estas sento esti milionulo?
– Monon mi havis ankaŭ antaŭe, tial ĉi tiu gajno ŝanĝas nenion – la amikoj restis la samaj. Tamen antaŭe eĉ la amikoj ne suspektis, kiom mi gajnas, kvankam ili sciis je kio mi okupiĝas.
Ĉi tiu gajno estas publika, tial ili ĉion ekscios. Estas ĝoje, ke mi gajnis tiom da mono, kiu, se mi investos ĝin prudente, povas forte ŝanĝi mian vivon.

Aliflanke, mi ne sentas sekura en Litovio. Mi intencas dum unu semajno decidi, ĉu mi daŭrigos studojn ĉi tie, aŭ venos studi en eksterlandon, kie min neniu konas kaj kie mi sentos neniun premon.

– Ĉu vi jam sentis iun premon?
– La premon far’ de junaj homoj, kiuj interesiĝas pri pokero, mi sentis jam antaŭe. Tamen mi evitadis publikecon. Mi ĝin ne bezonas, ĉar sufiĉas, ke mi jam du jarojn batalas kontraŭ Imposta Kontrolo.
Profesiaj pokerludantoj (ankaŭ mi tia estas) grandajn monsumojn pagas ne nur al organizantoj de la turniroj, sed ankaŭ al eksterlandaj kazinoj.

Se vi ludas en interreto, ne gravas, ke vi unu monaton malgajnas, tamen vi devas pagi ne malpli ol 5000 USD (ĉirkaŭ 13000 LTT).

Tiuj kompanioj estas registritaj en Eŭropo, plej ofte en Malto. Do Eŭropa Unio (EU) ricevadas monon el niaj pagitaj impostoj. Tial en plimultaj landoj de EU pokerludantoj ne devas pagi impostojn.
Tamen en Litovio interreta pokero estas kvazaŭ ne laŭleĝa, tamen oni postulas, ke mi pagu impostojn.
Tial fiksu monpunon, sed ne postulu la impostojn por tio, kio estas ne laŭleĝa!

Mi ne scias, ĉu por la gajno en Montekarlo oni postulos pagi impostojn al Litovio. Mi deziras substreki unu fakton – mi estas sociale respondeca, mi atribuas monon al bonfarado, al socialaj projektoj.
En Litovion mia mono certe venos, tamen alimaniere, ne kiel impostoj.

– Do, de kio dependos via decido ĉu resti en Litovio?
– Sekvontsemajne mi veturos al turniro en Francio. Tie, verŝajne, mi decidiĝos. Mi estas ordinara homo kaj ne deziras promeni kun gardistaro aŭ elekti por mi nur tiujn lokojn, kie vere estas sekure. Ĉu tio estas la vivo? Mi devos ĉion bone pesi. Mi estas litovo, miaj amikoj estas litovoj, mia familio estas ĉi tie, tial mi tre dezirus resti en Litovio.

Tamen mi ne scias, ĉu mi sentos la plenvaloran vivon konstante akompanata de korpogardistoj. Mono tute ne estas la unusola celo de mia vivo. Mi ankoraŭ deziras studi, ĉar tio estas pli ol lernado. Tio estas ankaŭ plilarĝigo de spirita horizonto.
Jes, mi kreis al mi materialan bonstaton, tamen ĉion mi faris mem, komencinte de nulo. Mia familio ne estas riĉa.

Nun mi havas laboron, kiu plaĉas al mi, mi serĉas investadajn projektojn. Se mi ne estus gajnina en Montekarlo, mi tamen iam estus ĝin perlaborinta, ĉar mi havas la manojn kaj la kapon.
Eglė ŠILINSKAITĖ (Lietuvos Rytas)

No comments: