2010-05-13

Rusofobio tedis

En 2006 plenumita pridemandado montris, ke 61,5 % da litovoj opinias, ke Rusio estas neamika lando kaj nur la 5,6 % konsideras ĝin amika. Tamen konsideroj de litovoj al Rusio ŝanĝiĝas.

Laŭ donitaĵoj de Internacia esplora organizo Pew Research Center, en 1991 eĉ 69 % da litovoj kredis, ke estontece Rusio (tiama Sovetunio) fontos la plej grandan danĝeron. Aŭtune 2009 jam nur 39 % da pridemanditoj tion asertis. Tia pozitiva ŝanĝo en vidpunkto al Rusio estas unu el plej grandaj en Eŭropo. Cetere, litovoj vidas ankaŭ aliajn eblajn fontojn de minaco: Ĉinion (9 % da pridemanditoj), Belorusion (9 %), Irakon (8 %), Iranon (7 %).

Parto de la socio (18 %) kredas, ke estontece Rusio povas fariĝi konfida aliancano de Litovio. En 1991 pri tio povis ekpensi nur 5 % da respondintoj.

Tamen tio estas nur kun estonteco kunligataj esperoj. Nuntempe en rilatoj inter Rusio kaj Litovio ankoraŭ dominas malkonfido. Pleje ĝin instigas okulfrapa dependeco de Litovio de Rusiaj energiaj fontoj. 61 % da Litovia loĝantaro maltrankviliĝas pro tia stuacio. Tamen tio sufiĉe malpli ol en Pollando (79 %), Hungario (76 %) aŭ en Ukrainio (73 %).

Aliflanke, ne al ĉiuj litovoj ŝajnas, ke rolo de Rusio estas nur malbona por Litovio. La 22 % opinias, ke influo de Rusio al Litovio estas aŭ tre pozitiva aŭ bona, la 29 % asertas, ke oni ne povas taksi influon de Rusio unusignife kiel malbona aŭ bona. Tamen la plej granda parto (39 %) ankoraŭ inklinas al opinio, ke Rusio influas al nia ŝtato malbone aŭ tre malbone.

Nombro de la pridemanditoj (elcente)  konsiderataj Rusion potenciala minaco al ilia ŝtato estontece

No comments: