2010-05-17

Viva desegno de marporko

La 12an de majo pli ol 1500 homoj en plaĝo Smiltynė (apud Klaipėda) ekstaris en vivan vicon bildigatan konturon de figuro de Baltmara porko.
Per naturprotektada kampanjo Ni ĉirkaŭprenu Baltmaran porkon Muzeo de la Maro jam okan fojon distingas Internacian Tagon de Baltmara Porko.

La "viva" Baltmara porko estis fotita el alto birdofluga. Oni esperas, ke ĉi tiu foto atentigos la socion al komplika situacio en Balta maro.
La jaron 2010 UNESCO proklamis Jaro de Protektado de Ĉiuj Specioj, precipe emfazante influon de la homa agado al la naturo. Organizo por Protektado de Baltmaraj Porkoj  (ASCOBANS ) ankaŭ aliĝis al ĉi tiuj ideoj. Tial ĉiu homo en la viva desegno de Baltmara porko respegulis simbole diversecon de specioj en Balta maro.

Ĉi tiu aranĝo ekhavis grandan popularecon.  Pri ĝi precipe interesiĝis lernantoj. Al la viva ĉenaro aliĝis organizitaj lernejaj grupoj venintaj el distriktoj Panevėžys, Akmenė, Šiauliai, Mažeikiai, Plungė, Tauragė, Telšiai, Šakiai.

Ne nur infanoj, sed ankaŭ iliaj patrinoj estis surprizitaj, kiam eksciis, ke en Balta Maro loĝas balenoj, – diris instruistino el Akmenė, kiu venis kun grupo de 50 lernantoj de elementa lernejo.

Malgrandaj balenoj troviĝas preskaŭ en ĉiuj maroj de la mondo kaj en iuj riveroj. Reprezentantoj de kelkaj specioj estas oftaj loĝantoj en Norda Maro, Norda Atlantiko, Irlanda Maro. Unusola specio de malgrandaj balenoj nature loĝanta en Balta Maro estas kutima marporko aŭ kutima foceno  (Phocoena phocoena).

Sciencistoj opinias, ke nuntempe en Balta Maro loĝas ĉirkaŭ 500 marporkoj, plej multe en okcidenta parto de la maro. Tamen en pasinteco marporkoj estis kutimaj ankaŭ ĉe niaj bordoj. Dum la intermilita tempo ili nemalofte trafis en fiŝkaptistajn retojn,  ili estis rimarkeblaj  de sur Palanga-ponto.
Bedaŭrinde, poste ĝis la jaro 2001 oni nenion sciis pri ili . Kaj jen la 29an de aprilo 2001 estis ricevita sensacia informo, ke ĉe Melnragė fiŝkaptistoj kaptis negrandan delfeneton. Ĝi estis juna virfoceno, kiu pezis 22 kg. Ĝi nokte trafis en retojn kaj pereis.

La 22an de februaro 2003  en ekonomika zono de Litovio dum trola fiŝado  estis kaptita en profundo de 70 m granda marporkino, kiu pezis eĉ 60 kg.  Do, ni vidas, ke la homa agado ĝenas ĉi tiujn bestojn, forpelas ilin el kutimaj areoj de ilia disvastiĝo. Precipe grandan minacon al kutimaj marporkoj elvokas fiŝkado per skrapretoj, nur pro tio en Norda Maro ĉiu-jare pereas miloj da ĉi tiuj bestoj.

No comments: