2010-06-10

Manuskripto, trovita post cent jaroj

Specialistoj de Landesplora Muzeo en Panevėžys prezentis al la socio gravan trovaĵon. En dioceza arkivo de Panevėžys estas trovita preskaŭ 100 jarojn tie kuŝinta manuskripto de klasikulo de litova literaturo Maironis.

En memfarita 53-folia kajero per la mano de Maironis estas surskribitaj du lastaj partoj de lia historia poemo Mūsų vargai (Niaj klopodoj).

Verŝajne la poeto mem faris ĉi tiun kajeron kudrante per fadenoj duoble falditajn paperfoliojn.

La valoran manuskripton trovis direktoro de la muzeo Arūnas Astramskas serĉante diversajn dokumentojn por cifereca biblioteko pri historio de Panevėžys.

Inter diversaj paperoj kaj preĝejaj libroj datitaj ekde la jaro 1945, estis kelkaj kestoj da dokumentoj kun pli fruaj datoj. En unu el tiuj kestoj kuŝis la manuskripto de Maironis.

Oni hipotezas, ke Maironis donacis la manuskripton  al paroĥestro de Krekenava, en kies hejmo li ofte gastis. Dum tempo de la Unua mondmilito Maironis loĝis kelkajn jarojn en Krekenava. Tie li verkis poemojn Mūsų vargai kaj Čičinskas.

Direktoro de la muzeo A. Astramskas supozas, ke la manuskripton povis transdoni al la kurio Kazimieras Paltarokas (1875-1958), kiu en Kaŭna Pastra Seminario iutempe estis vicrektoro (rektoro estis Maironis). Ekde 1926 li estis nomumita episkopo de Panevėžys.

La episkopon kaj la poeton ligis precipe bonkora amikeco. Estante en Kaunas K. Paltarokas ŝatis ekloĝi ĉe Maironis. Maironis konsekris katedralon de Panevėžys, konstruita en 1930 laŭ iniciato de K. Paltarokas. Verŝajne nehazarde la manuskripto mem estis konservata en la kuria arkivo kune kun dokumentaro de episkopo K. Paltarokas.

Aldona Ruseckaitė, direktorino de Maironis-Muzeo de Litova Literaturo en Kaunas rakontis, ke heredaĵo de Maironis estis serĉata en Usono.

Poemon Mūsų vargai la fama poeto verkis eĉ 9 jarojn – (1910-1919). Ĝi estis eldonita libroforme en 1920.

Longan tempon muzeo de Maironis havis neniujn manuskriptojn de ĉi tiu poemo. Nur antaŭ 4 jaroj monakoj franciskanoj alveturigis el Usono manuskriptojn de 2a kaj 4a partoj.
Ĝis nun ankoraŭ ne estas trovitaj originaloj de tri partoj.

Pastroj disponigis la elstaran manuskripton al la muzeistoj nur por mallonga tempo. Poste la valora relikvo devos reveni en la diocezan arkivon.

Nuntempe la retrovita manuskripto jam estas publikigita en cifreca biblioteko de Landesplora Muzeo en Panevėžys.

Do, Miĥail Bulgakov pravas: La manuskriptoj ne brulas
--
Maironis (aŭtentika nomo Jonas MAČIULIS , 1862-1932) estis sacerdoto, profesoro, teologia doktoro, poeto de litova romantismo dum la 19a – 20a jc., verkinta tiajn popularajn en Litovio verkojn, kiel Trakų pilis (Kastelo de Trakai), Lietuva brangi (Litovio kara) kaj multajn aliajn. Dum 1893-1894 kaj 1909-1932 lektoris en Kaŭna Pastra Seminario, dum 1909-1932 estis rektoro de la seminario. Dum 1922-1932 li gvidis katedron pri morala teologio en Kaŭna Universitato (ekde 1930 Universitato de Vytautas la Granda),  legis kurson pri pola literaturo (1923-1923).
Baladon Jūratė kaj Kastytis de Maironis (tradukis Petras.Čeliauskas) oni povas legi en Litova Stelo (n-ro 3, 1997) aŭ en aparta libreto Jūratė kaj Kastytis ( tradukis el la lit. Petras Čeliauskas; Ilustris Vladimiras Beresniovas. — Kaunas: Ryto varpas, 2005).

No comments: