2010-06-08

La unua diktaĵkonkurso de pola lingvo

La 5an de junio en Vilnius okazis la unua ĝenerala diktaĵa konkurso de pola lingvo por plenkreskuloj. Laborojn de la konkurso taksis komisiono konsistita el profesoroj el Varsovia Universitato de Kardinalo Stefan Wyszyński, Vilna Universitato kaj Vilna pedagogia Universitato.

Małgorzata Kuncewicz, matematikistino laŭ klereco, nun laboranta kiel oficistino, iĝis la unua laŭreato de pollingva diktaĵo kaj gajnis monpremion de 5000 Lt (1448 EUR). La duan lokon okupis kaj premion de 2000 Lt ricevis ĵurnalistino, redaktorino de monata revuo Magazyn Wileński Łucja Brzozowska. La trian lokon kaj premion de 1000 Lt dividis ĵurnalistino Małgorzata Kozicz kaj informadikisto Rajmund Klonowski.

La plej granda parto da partoprenantoj faris tre malmulte da eraroj, tamen neniu laboro ilin evitis.  Małgorzata Kuncewicz faris nur unu skriberaron. Ŝia venko ne estas hazarda, ĉar antaŭ kelkaj jaroj ŝi estis la plej bona en  simila kokurso, kiun organizis radio  Znad Wilii.

Por titolo Majstro de Pola Lingvo inter Poloj de Litovio povas konkuri ĉiuj dezirantoj aĝaj pli ol 20-jaraj, sendepende de klereco kaj profesio. En la unua konkurso partoprenis 59 personoj. Tekston de la diktaĵo verkis d-ro Tomasz Korpysz, vicdekano de Socia Fakultato de Stefan Wyszynski-Universitato en Varsovio.

"La diktaĵo ne estis facila", – asertis sinjorino Elżbieta Janus, profesorino de Universitato de Stefan Wyszynski en Varsovio kaj prezidantino de kontrola komisiono. Ŝi substrekis, ke  iuj partoprenantoj faris erarojn en derivaĵoj, kiel ekzemple pół-Litwin (duonlitovo),  potomek pół Czecha, pół Polaka (posteulo de duonĉeĥo, duonpolo), ankaŭ en vortoj kun prefiksoj  mini- kaj quasi-.

Tamen laŭreato Małgorzata Kuncewicz venkis tiujn malfacilaĵojn. Kie ŝi rakontis al la konkurso ŝi sin preparis du semajnojn. Ŝi iomete studis la vortaron, aŭskultis tekstojn de diktaĵoj okazintaj en Pollando.

"Estas grave legi en la infaneco, ĉar poste la homo ne havas tempon, nesufiĉe atentas  la skribadon. Nome en la infaneco formiĝas certa sento de la lingvo, kiu poste povas helpi gajni en diktaĵa konkurso", – diris Małgorzata Kuncewicz.
--
Koran dankon al s-anoj Krzysztof  Kolanowski kaj Stanislava Sobanska pro helpo kompreni  pollingvan tekston!

No comments: