2010-07-09

Al abeloj ekplaĉis lanterno de Kaŭna malnova urbo

Svarmo de kelkmil abeloj alteriĝis sur strata lanterno en Valančiaus-strato de Kaŭna malnova urbo. Ekvidinte super la kapoj la rondfugantan zumantan pilkon, laboruloj de apudaj vendejoj ektimiĝis. Virinoj, laborantaj apud la abelsvarmo, telefonis al unu Kaŭna abelisto.

La viro baldaŭ alvenis kun aĵoj por la sav-operacio: longa eskalo, speciala kesto kaj fumigilo uzata de abelistoj.

Surgrimpinte ĝis la abelsvarmo, la viro kelkajn minutojn lasis fumon, provis kunŝoveli la abelojn en la keston, tamen ili denove tuj revenadis sur la supron de la lanterno.

Kvankam tiutempe ĉirkaŭ la savanto ekzumis centoj da insektoj, la viro ilin ne atentis. La abelisto asertis, ke en tiuj kazoj gravas ne fari subitajn rapidajn movojn kaj oni devas peni ne dispremi la abelojn.

Baldaŭ evidentiĝis, ke la abelreĝino eniris sub vitran kovrilon de la lanterno.
"Dum ĝi mem ne eliros eksteren, ĝin gardantaj laborabeloj retiriĝos nenien", – klarigis la viro.

La abelsvarmo ekinteresigis ne nur preterpasantajn kaŭnanojn, sed ankaŭ turistojn. Dek kelkaj japanaj turistoj longe per fotiloj kaj filmiloj fiksadis desurprenigan operacion de la abelsvarmo.

"Ni vojaĝis tra multaj landaj urboj, tamen tian miraklon ni ankoraŭ neniam vidis", – rakontis unu japanino.

Oni atendis, ke la abeloj forflugos, kiam vespere estos enŝaltitaj lumoj. Tamen ankaŭ vespere la abeloj ripozis plu sur la kovrilo de la lanterno.

Nur sekvantan tagon la abelreĝino eliris el la lanterno kaj forflugis kun  la zumanta gardistaro.
--
Abelojn fotis M. Patašius

2 comments:

Russ Williams said...

Interesa stranga anekdoto! Mi ne aŭdis antaŭe pri tia svarmo alligita al tia mislokita abelreĝino en lampo. Amuze.


> "Ĝis kiam ĝi mem ne eliros eksteren, ĝin gardantaj laborabeloj retiriĝos nenien", – klarigis la viro.

Tio estas misuzo de "ĝis kiam" por "dum", ĉu ne?

Ganto said...

Vi pravas, Russ. Dankon!