2010-07-08

La naŭa Honora Civitano de urbo Kėdainiai

Regiono de Kėdainiai [kedaj'nej] havas ankoraŭ unu Honoran Civitanon. Ĉi tiu honornomo estas atribuita al klerulo de la urbo, poeto kaj publicisto Vitolis LAUMAKYS [vi'tolis laŭmakis'].

80-jara V. Laumakys ĉi tiun honortitolon meritis por aktiva multjara socia kaj verkada agado, por historiaj aktualaĵoj  kaj ĉiutagaj momentoj de la regiono fiksitaj sur artaj kaj dokumentaj kinobendoj kaj famigo de nomo Kėdainiai.

La atestilo de Honora Civitano de Kėdainiai-regiono kaj la signo esos enmanigitaj en aŭgusto, dum  638-jara naskiĝtago de urbo Kėdainiai.

Nomo Honora Civitano de Kėdainiai-regiono jam estas atribuitaj al Nobel-premiito Czesław Miłosz, artistino  Janina Monkutė-Marks, lasta ministro pri eksterlandaj aferoj de antaŭmilita sendependa  Litovio Juozas Urbšys, kuracistino Teklė Bružaitė, lingvisto  Kazys Ulvydas, profesoro, teologia doktoro kaj sacerdoto Paulius Rabikauskas, pedagogo Jonas Viržonis, sacerdoto kaj monaĥo Patro Stanislovas (Algirdas Mykolas Dobrovolskis).

V. Laumakys naskiĝis la 22an de oktobro 1929 en Kaunas. En  1948 li finis gimnazion kun arĝenta medalo. Li volis iĝi kino-profesiulo,  sukcese ekzameniĝis al Moskva Ŝtata Instituto pri Kinematografio, ricevis inviton studi. Tamen materiala stato de la familio estis malbona. Nur por vojaĝo al Moskvo estis bezonataj 200 rubloj. Li rifuzis studojn en Moskvo kaj elektis Politeknikan Instituton en Kaunas (nuntempe Kaŭna teknologia Universitato). Tamen la studoj fakte ne komenciĝis. Pro kontaktoj kun de partizana unuiĝo Tauras la 15an de oktobro 1948 li estis arestita. V. Laumakys estis kondamnita al 10-jara ekzilo. En Vorkuta (Siberio) pasis liaj 7 kaj duono jaroj. Li revenis en la patrujon en 1955. Sinjoro Vitolis ne bedaŭras pro la jaroj pasigitaj en Siberio: "Estis mirinda sperto. Mi tie renkontis tiajn homojn, kiajn mi neniam estus renkontinta en Litovio. Tio estis Moskva profesoraro, inventistoj el Okcidenta Germanio, kanadanoj, usonanoj".

Al koncentreja stomatologo estis bezonata homo, kiu scipovu germanan lingvon kaj povu ruslingve skribi historiojn de malsanoj. V. Laumakys fariĝis lia helpanto.

"Kiam li forveturis, mi estis tiomgrade spertkapabla, ke oni oficigis min ĉefa stomatologo de la koncentrejo. Tial reveninte en Litovion mi eniris en Stomatologia Fakultato de tiama Medicina Instituto", – rakontas V. Laumakys.

En la instituto li studis dum 1956–1961. Poste li venis labori en malsanulejon de Kėdainiai kaj ĉi tie laboris ĝis la jaro 1996.

En 1962 li kun ingeniero Adolfas Morėnas fondis en Kėdainiai amatoran kinostudion Mėgėjas (Amatoro), kie estis kreitaj kinofilmoj havantaj postrestantan valoron: la aktoraj – Te visad šviečia saulė (Ĉiam lumu la suno), Bičiulis, brolis (Amiko, frato), la dokumentaj – Gervės skrenda šiaurėn (Gruoj flugas norden), Berlincheno trikampis (Berlinĥena triangulo), 10 mėnesių ir 10 dienų (10 monatoj kaj 10 tagoj, Pro memoria, Aristavos raguotis, Kėdainių kronikos (Kronikoj de Kėdainiai)  k.a.

La unuan filmon kun kolego Adolfas Morėnas surbendigis en 1962 en stadiono de Kėdainiai. Poste, ke enhavo de filmoj estu interesaj por loka loĝantaro, ili decidis surbendigi kronikojn de la distrikto.

Kiel asertas V. Laumakys, tiam la studio funkciis ĉe limo de permesate kaj malpermesate. "Tiam ne estis permesata temaro religia, historia, kiu ne konformas imagon de soveta realeco. Ekzistis multaj tabuoj. Tamen en niaj filmoj tio estis. Ni ne estis malsaĝaj.  Al ni oni nepovis alkroĉiĝi, ĉar la filmon ni unuavice prezentadis en kinofestivalo en Vilnius. Tie ni tradicie okupis la unuan, duan aŭ trian lokon. El Vilnius ni revenadis kun premioj, do kial riproĉu la ni la distrikta regpotenco?", – rememoras V. Laumakys. Estis kreitaj filmoj pri Jonas Basanavičius, Darius kaj Girėnas, insurekcio en la jaro 1863 k.a.

V. Laumakys kun la kolego kreis 55 kinofilmojn. Iuj filmoj restis ankoraŭ nefinitaj – mankas subteksto, sonregistraĵoj aŭ io alia.

Vitolis Laumakys estas ne nur kuracisto, kino-amatoro, sed ankaŭ poeto. Liajn versojn publikigis regiona gazetaro, Ii eldonis monografion Žvilgsnis į save ir gyvenimą (Rigardo al si mem kaj la vivo, 1987), veresaĵajn librojn Dalgis, sėjantis rugius (La falĉilo, semanta sekalojn,1996), Trys knygos (Tri libroj, 1999), Kėdainių motyvas (Motivo de Kėdainiai, 2004).

1 comment:

Anonymous said...

Tre interesa artikolo. Tiu homo ŝajnas tre kuraĝa, ja meritanta sian novan titolon.