2010-07-13

Solida premio okaze de naskiĝtago

La 20a naskiĝtago al Lukas Geniušas estis tre sukcesa. La juna pianisto en Usono iĝis laŭreato de prestiĝa konkurso.

La 1an de junio L. Geniušas venkis en la 15a Internacia Pianista Konkurso de Gina Bachauer aranĝita en Salt Lake City. Tio estas la plej granda kaj plej prestiĝa muzika konkurso en Usono.

Tiutage Lukas festis sian naskiĝtagon kaj ricevitaj  ora medalo de G. Bachauer-konkurso kaj monpremio de 30000 USD estis kvazaŭ ĉi-okaza donaco.

Krom tio, organizantoj de la konkurso al li disponigos  studion por registrad-sesio, proponos koncertojn kaj recitalojn en Usono.

"Ekaŭdinte la novaĵon ni eksaltis ĝisplafone, – ĝojegis patro de Lukas pianisto Petras Geniušas. – Ni tre atendis ĉi tiun venkon de Lukas. Ĝis nun la filo el konkursoj revenadis plej ofte kun la duaj premioj. Krom tio,  ĉiu pianisto scias  konkurson de G. Bachauer – kolegoj, oni povas diri, surŝutis nian familion per gratulaj telefonvokoj. Laŭroj de la venkinto en ĉi tiu konkurso signifas agnoskon. Ankoraŭ neniu litova pianisto estis tiel alte leviĝinta. Gajni ĉi tiun konkurson egalas venki en la monda futbala konkurso. Por tio ne sufiĉas bona sinpreparo – estas bezonata ankaŭ sukceso."

Ke L. Geniušas estis bonege  sin preparinta al la konkurso, povis konvinkiĝi ankaŭ Vilna publiko. Printempe en Vilna filharmonio li ludis 24 etudojn de Fryderyk Chopin. Nome etudoj de F. Chopin malfermis pordon al finalo de la prestiĝa Usona konkurso.

Lukas estis la plej juna pretendanto al venkintoj de la konkurso. En la finalo li venkis pianistojn el Ĉinio, Japanio kaj Ukrainio, ludinte kun Utaha simfonia orkestro (dirigento Lawrence Leighton Smith) La Tria'n Konĉerto'n de Sergej Raĥmaninov.

En la konkurso konkuris 37 pianistoj el 17 landoj – ili jam estis venkintaj en grandega elektado ankoraŭ antaŭ la konkurso. La ĵurio, esplorinte la biografiojn, elektis ilin post aŭskultadoj en diversaj landoj de la mondo.

L. Geniušas havis kion  montri al la komisiono. En lia konto jam estis laŭroj de ses internaciaj konkursoj en Rusio, Usono, Skotlando kaj Italio.

"Min neniu kaj neniam tiris al la instumento perforte, – iam diris L. Geniušas, studanta en majstra klaso de sia avino Vera Gornostajeva. – Alio min ne interesas. Nur muziko. La mondo de la muziko estas pli granda ol iu alia. En ĝi mi sentas libera. Ĉi tie estas multaj horizontoj kaj ne estas sciate, kiam mi alproksimiĝos al ili."
***
L. Geniušas komencis koncerti 6-jaraĝa. 12-jarulo li gajnis la unuan lokon en internacia konkurso en Sankt-Peterburgo. En aĝo de 14 jaroj li  okupis la duan lokon inter junaj pianistoj en Konkurso de F. Chopin en Rusio. En 2005 li gajnis arĝentan medalon en Internacia Konkurso de G.Bachauer (Usono) en kategorio de geknaboj.  L. Geniušas okupis la duan lokon en Skota Internacia Konkurso de Pianistoj (2007). En 2008 la junulo gajnis la duan lokon kaj arĝentan medalon en Internacia Konkurso de Pianistoj Allegro Vivo en San-Marino. En 2009 Lukas ricevis la unuan lokon en pianista konkurso en Val Tidone (Italio).

2 comments:

gxeremio said...

Mi sxatas tion, kaj inkluzivis gxin je La Verda Stelo - http://verdastelo.com

Ganto said...

Malfruan vesperon de la 20a de oktobro 2010 estis deklaritaj venkintoj de la 16a Internacia Pianista Konkurso de Fryderyk Chopin (Varsovio). Lukas Geniušas (li reprezentis Litovion kaj Rusion) gajnis arĝentan medalon. Li kun aŭstro Ingolf Wunder dividis la duan lokon ex aequo (egalrajte). La ora medalo estis atribuita al rusino Juliana Avdejeva. La trian lokon okupis ankoraŭ unu pianisto el Rusio Danila Trifonov.