Historiisto Tomas Baranauskas estas konvinkiĝinta, ke provoj mizerigi gravecon de Grunvalda batalo estas strangaj kaj malatentindaj. Al TTT-ejo Balsas.lt la historiisto diris, ke sen ĉi tiu venko, post iu tempo Litovio kiel ŝtato verŝajne ne estus postrestinta kaj ankoraŭ pli dubinda estus postvivo de litova nacio.
– Hodiaŭ ni solenas 600-jaran jubileon de tiu tago, kiam unuigita armeo de Litova Granda Duklando (LGD) kaj Pollando en Grunvalda (en historiografio oni nomas ankaŭ Tannenberg, litove Žalgiris) batalo disbatis militistaron de Germana (Krucista) Ordeno. Aperis opinioj, ke ĉi tiu dato estas artefarite trosignifigita en intermilita Litovio, aŭ "elblovita" dum la soveta tempo. Do, kion signifas ĉi tiu dato?
– Ĉi tiu dato markas finon de ducentjara milito kontraŭ krucistoj. Poste ankoraŭ okazis bataloj, tamen ili estis plejofte en teritorioj kontrolataj de la ordeno kaj ne ekzistis reala minaco al postresto de Litovio. En Grunvaldo nome solviĝis demando – ĉu Litovio, kiel ŝtato, postrestos.
– Ĉu ĉi tiu venko estis pli grava al Litovio ol al Pollando?
– Mi ne imagas, kiu povas opinii, ke al Pollando ĝi pligravas. En pola historiografio eĉ estas nocio La granda milito, kiu komprenigas pri la jaroj 1409-1411, kies parto estas ankaŭ Grunvalda batalo. Por poloj tio estis nur la batalo por certaj teritorioj, tamen por Litovio – signife pli multe. Mi jam diris – por Litovio ĉi tiu "granda milito" daŭris du jarcentojn kaj levis problemon de la postresto.
– Tamen hodiaŭ iuj denove diras, ke antaŭ la batalo kaj post ĝi okazinta interproksimiĝo kun Polio alkondukis nin finfine al Lublina Unio, al la komuna ŝtato kaj al denaciiĝo.
– Povis esti ankaŭ alia denaciiĝo – pli rapida kaj ne retroira. Litovion povis atendi la sorto de prusoj. Ni pridiskutu – se Litovio estus restinta sen Ĵemajtio kaj regiono trans rivero Nemunas (pro kio tiam renoviĝis militaj entreprenoj) – ĉu orienta Litovio estus postrestinta litova? Kiam poste okazis la nacia renaskiĝo, ĝi komenciĝis nome en Ĵemajtio. Cetere, la saman sorton estus spertintaj ankaŭ latvoj, se krucistoj estus sukcesintaj unuigi siajn terajn teritoriojn. La granda koloniado kutime estas efektivigata per teraj vojoj. Litovio tiun vojon dishakis.
– Do, vi vidas neniajn kaŭzojn konsideri la daton negrava?
– Absolute neniajn.
***
Tamen, kiel rakontas korespondentino de TTT-ejo Delfi.lt, germanoj jam forviŝis Grunvaldan batalon el sia memoro. Ŝi intervjuis multjaran prezidanton de intarnacia komisiono esploranta agadon de Germana Ordeno, profesoron Udo Arnold. Li diras, ke la batalo, kiu estas glorata en Pollando kaj Litovio, en Germanio estas antaŭlonge forgesita. Kaj ĝi jam havas nenian politikan signifon. La profesoro prognozas, ke iam ankaŭ en Litovio oni pli malofte svingados per standardo de Grunvalda batalo.
Jen kelkaj fragmentoj el la intervjuo.
– Kia estus Eŭropo, se en la Grunvalda batalo estus venkintaj germanoj?
– Kaj kio okazus, se Jadviga (pole Jadwiga) estus edziniĝinta ne al Jogaila (pole Jagiełło), sed al magistro de Germana Ordeno? Tiam historio de meza Eŭropo vere estus alia. La historiisto ne devus serioze diskuti, kio estus, se estus. Estas klare nur tio, ke la Krucista Ordeno estus disvastiginta siajn teritoriojn en Okcidenta Litovio. Tiel, kiel estis antaŭvidite en traktatoj de la jaro 1409. Estus sternita ponto el Prusio al Livonio. Oni povas diskuti pri tio, ke tiam Prusio estus fariĝinta ne aliancano, sed kontraŭulo de Rusio. Tamen tio estas nur provoj spekulativi.
– Ĉu Grunvalda batalo estis mortiga bato al la Krucista Ordeno?
– Estis malvenkita la grava batalo, tamen mi ne konsentas, ke ĝi neniigis la ordenon. La ordeno preskaŭ ne perdis la teritoriojn, kaj Litovio kaj Pollando ne disvolviĝis. La plej granda perdo post ĉi tiu batalo – disbatita mito pri nevenkebleco de la ordeno. Ĉi tiu scio onde ruliĝis tra Eŭropo kaj damaĝis la nomon de la ordeno, tamen ĝin ne genuigis. Post iu tempo akumuliĝis multaj aliaj kaŭzoj, pro kiuj la ordeno malfortiĝis.
– En litovaj lernolibroj pri historio, en la beletro krucistoj estas pentrataj kiel malamikoj konstante atakantaj litovajn terojn. Kiel tion vidas germanoj?
– Estis ekzemploj ankaŭ de nemalbona kunlaborado. Ekonomiaj ligoj inter Prusio kaj Pollando estis bonaj. Estas erare vidi rilatojn inter la ordeno, Pollando kaj Litovio nur kiel konstanta streĉo kaj batalo. Kompreneble, kiam du hundoj interbatiĝas pro la osto, iu venkas, kaj la alia furiozas.
– Tamen parolante pri Prusio, fakte oni pensas pri germanoj, ĉar prusa nacio ne postrestis. Kiam la krucistoj okupis teritoriojn de baltaj prusoj, ili post iu tempo malaperis, asimiliĝis, iĝis germanoj. Malaperis prusa lingvo. Ĉu ne estus tiel okazinte ankaŭ kun litovoj, se ili estus malvenkintaj en Grunvaldo?
– Estas vero, la krucistoj okupis la prusajn teritoriojn, tamen oni ne forgesu, ke al ili estis permesate loĝi egalrajte, se ili obeos novan regnestron. Dum estiĝo de la Granda prusa ribelo, la ribeluloj perdis rajtojn, tamen tiuj, kiuj obeis la ordenon, estis plu stimulataj.
Eldiroj pri tio, ke la ordeno strebis likvidi loĝantojn de konkeritaj teritorioj, estas sensencaĵo. Tio ne estas logike. Estus same, kiel buĉi la bovinon, kies destino estas doni lakton.
Kompreneble, estis likvidita parto de la nacio, kiu rezistis, gvidis ribelojn, sed ne la nacio. Postrestis prusaj nomoj, estas multego da familioj, kiuj fieras je siaj prusaj devenradikoj. Tamen neglektante ajnan nacian fierecon, estas la fakto, ke kvalito de germana vivmaniero, jura sistemo kaj multaj aliaj aĵoj, gravaj por ĉiutaga vivo, estis pli progresemaj.
Prusoj mem strebis ricevi germanajn rajtojn. Rajtoj de germanaj urboj estis pli bonaj ol tiuj en Pollando. Pri Litovio ankoraŭ ne indas paroli, ĉar tiam urboj ĉi tie ankoraŭ ne estis evoluitaj. La fama juro de urbo Kulm (Kulmer Recht ) estis transprenita eĉ ĝis Ukrainio. Urboj Varsovio, Kievo estis akceptitaj Kulmajn rajtojn, ĉar tiutempe tio estis moderne, la urbanoj ricevis pli da rajtoj.
Simile okazis ankaŭ kun la lingvo. Prusoj mem poiomete rifuzis sian kulturon kaj transprenis la germanan, komenciĝis asimilado. En la 16a jc. oni ankoraŭ parolis pruse, tamen en la 17a jc. la lingvo jam malaperis. La plena asimilado okazis jam rimarkeble pli malfrue post regado de la ordeno.
Ĉi tiu historio pri ekstermado de prusoj kaj la subpremo grandparte estis kreita en 19a jc. dum nacia movado en Prusio. Tiam Prusio idealigadis Germanan Ordenon kaj ĝi vere iĝis la plej germana parto de la lando. Dume el flanko Pollanda kaj Litovia aperis malkontenteco, ĉar nome Prusio estis tiu reĝlando, kiu decidis dividon de Litovio – Pollando. Por la malvenkintoj nur restis kapti moralajn argumentojn, memorigi ankaŭ pri sia estinta potencego. Tial Grunvalda batalo ricevis gravan politikan nuancon, precipe dum periodo de la intermilita sendependeco. Tio estis armilo de la venkita flanko. Ju pli Prusio levadis al la ĉielo Germanan Ordenon , ĝin blankigis, des pli en nigraj koloroj ekvidis tion Pollando kaj Litovio. Tio respeguliĝas ĉie – en literaturo, politiko. Malsama vidpunkto al ĉi tiu historia evento postrestis ankaŭ post kreiĝo de Germanio kaj dum periodo de la Tria Regno. Kaj post la milito ankaŭ, kiam Germanio kaj tuta Eŭropo estis dividita.
– Ofte venkintoj kaj malvenkintoj vidas historiajn eventojn malsame. Kiel estas nuntempe?
Esence la situacio komencis ŝanĝiĝi nur post la jaro 1990, kiam Litovio kaj Pollando fariĝis sendependaj. Kaj finfine, kiam ili aliĝis al Eŭropa Unio, valoro de Grunvalda batalo kiel politika instrumento, ekmizeris.
Fakuloj, kompreneble, serioze analizas ĉi tiun historian eventon. Okaze de la 600-jara jubileo estas aranĝataj seminarioj, konferencoj. Ambaŭ flankoj laboras kune. La internacia komisiono, esploranta agadon de Germana Ordeno, en Vieno laboras kun Pola Akademio de Sciencoj, en aliaj aranĝoj partoprenas ankaŭ litovoj. Estas eldonitaj komunaj katalogoj, organizitaj ekspozicioj. En la esploroj partoprenas ankaŭ italoj, belgoj, aŭstroj. Specialistoj, kiuj interesiĝas pri ĉi tiu periodo, troviĝas ĉie. Estas organizataj specialaj malgrandaj komisionoj, kiuj taksas esplorojn de ĉiuj landoj, estas elaŭskultataj ĉiuj pozicioj.
Do, en scienca medio ĉi tiu historia evento estas analizata senprobleme, malkiel en konscio de la socio. Tamen tio estas normale. Se en Litovio kaj Pollando tiel intense oni lernis en la lernejo, tial tio facile ne forgeseblas. Estas esplorite, ke devas ŝanĝiĝi proksimume du generacioj, por ke historiaj eventoj malsame taksataj perdu konfliktan ŝarĝon. Kiel mi menciis, la eksplodilo fakte estas ne el la 15a jc., sed el la 19a kaj 20a jc. Poiomete graveco de ĉi tiu batalo malgrandiĝos kaj en Litovio, kaj en Pollando. Ĝi iĝos nur unu batalo inter la multaj.
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment