2010-08-20

En la Blankan Domon enpaŝis eĉ ses familianoj de Pavilionis

Ambasadoro de Litovio ĉe Usono Žygimantas Pavilionis la 10an de aŭgusto enmanigis rajtigilojn al Usona ŝtatprezidento Barack Obama.

En interparolo kun la prezidento, okzinta post la solena ceremonio, la ambasadoro interalie memorigis, ke jam ekde tempoj de generalo Tadeusz Kościuszko (litove Tadas Kosciuška) ambaŭ nacioj batalis por la libero, homa digno kaj humanismaj valoroj.

B. Obama kredigis al la ambasadoro, ke Usono ankaŭ plu aktive kunlaboros kun Litovio. Li ankaŭ substrekis, ke penoj de Litovio en  Goŭra provinco (Afganio), precipe dum la kriza periodo, estas ekzemplo de malegoismo de Litovio, apreco kaj kompreno de la libero.

La Usona ŝtatprezidento diris, ke li ankaŭ admiras generalon T. Kościuszko, la idealiston kaj batalanton por la libero kaj konsideras lin simbolo de interrilatoj inter Litovio kaj Usono, ĉar ambaŭ nacioj kredas je samaj idealoj.

Enmanigante la rajtigilojn,  Ž. Pavilionis distingiĝis el aliaj diplomatoj, ĉar en la ceremonio partoprenis ankaŭ liaj kvar filoj.

La usonanoj observas malnovan tradicion  akcepti  en Vaŝingtono la novajn ambasadorojn kun la familioj.

"Mia familio estis unu el la plej grandaj, kaj la filo Vincentas – la plej juna en la Blanka Domo. Prezidento B. Obama tre bele komunikiĝis kun miaj infanoj", – rakontis Ž. Pavilionis.

Vincentas ankoraŭ ne havas 2 jarojn. En familio de Ž. Pavilionis kaj lia edzino medicinistino Lina ankaŭ kreskas 15-jara Augustas, Dominykas (13 j.) kaj Simonas (5 j.).

Ž. Pavilionis estas la sesa ambasadoro de Litovio ĉe Usono. Antaŭ nomumo en ĉi tiun postenon, li laboris  kiel ambasadoro por eksterordinaraj misioj en  departemento Transatlantika Kunlaborado kaj Politiko de Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj.

Ž. Pavilionis  antau 39 jaroj naskiĝis en familio de politikisto, eksa rektoro de Vilna Universitato, profesoro Rolandas Pavilionis (1944-2006) kaj politikistino, prof. Marija Aušrinė Pavilionienė (1944). 

Ž. Pavilionis estas ordenita per Kavalira Kruco de ordeno Por Meritoj al Litovio.

No comments: