2010-08-23

Unika subakva ekspozicio en lago Plateliai

La 14an de aŭgusto en lago Plateliai [pla'telej] (distrikto Plungė) dum somera tendaro de subnaĝantoj estis lanĉita unika subakva galerio. Ĝin povos viziti en la lago subnaĝantaj homoj. La tendaro deziras kunvoki artistojn famajn kaj komencantajn por eksponi subakve siajn laborojn. En la netradicia spaco oni provas transdoni belecon de fotografio, pentrado, vitraloj, skulpturoj, teatro kaj aliaj branĉoj de la arto.

Subakvigitaj fotoj por la ekspozicio estis presitaj kaj preparitaj  per speciala teknologio. La subakva galerio prezentas  du ekspoziciojn: tiun de profesia fotisto Saulius Kirvela kaj ekspozicion de amatoraj fotoj de Andrius Albrikas. En la galerio estas eksponataj pli ol 20 fotoj.

Iniciatinto de la galerio Andrius Albrikas diras, ke la ideo fondi galerion sub akvo estas malnova.  Estontece oni planas establi moveblajn galeriojn, kiujn oni povos transporti tra lagoj, organizi internaciajn tendarojn, establi subakvan fotostudion.

La subakva galerio funkcios ĝis mezo de septembro.

No comments: