2010-08-27

La 500a flava aŭtobuso elruliĝis al distrikto Skuodas

Hodiaŭ de Ministerio pri Klerigo kaj Scienco  al  Skuodas estis elakompanita  la 500a flava aŭtobuso. Ĝi estas dediĉita al municipo de Skuodas kaj vetrurigos lernantojn al baza lernejo de S. Daukantas en Lenkimai.

En ceremonio de transdono de la buseto partoprenis ĉefministro Andrius Kubilius, kiu en 2000 elakompanis ankaŭ la unuan buseton (al distirikto Utena).

Ĉi-jare Ministerio pri Klerigo kaj Scienco  laŭ rezultoj de publika konkurso aĉetis 38 lernejajn aŭtobusojn, 37 el ili estos transdonitaj al distriktaj municipoj kaj unu – al Litova Edukada Centro de Surduloj kaj Malforteaŭdantoj. Por aĉeti la aŭtobusojn, ĉi-jare estis asignitaj 5 milionoj da LT (1,45 mln. da EUR).

Ministerio pri Klerigo kaj Scienco aĉetas kaj transdonas la aŭtobusojn al municipoj ekde la jaro 2000. Ĉi-jare sur vojoj de Litovio veturados 515 lernejaj flavaj aŭtobusoj. Per ĉi tiuj aŭtobusoj lernantoj ne nur atingas sekure la lernejon, sed ili ankaŭ ekskursas, vojaĝas al sportaj konkursoj ktp.

Ĉiu-tage al la lernejoj estas transportataj pli ol 91 000 infanoj, kaj pli ol 20 000 el ili – per la flavaj aŭtobusoj.

No comments: