2010-08-24

La unua Vilna bicikla maratono


La 22an de aŭgusto Vilnon okupis biciklistoj. Sur stratoj de la ĉefurbo okazis la unua Vilna bicikla maratono Velomaratonas. Ĝin organizis Nacia Aŭto-Klubo. En la maratono partoprenis 2137 amantoj de biciklado (anticipe registriĝis 2709). La aranĝo estis internacia, ĉar partoprenis gastoj el eksterlandoj – Britio, Usono, Danio, Latvio, Estonio, Rusio, Ukrainio.

Okazis 3 bicikladaj konkursoj.
En la unua partoprenis infanoj, kiuj konkuris en distanco de 2,4 km. 
La amatoroj devis konkeri 3 rondojn po 8 km.
La profesiaj sportistoj konkuris en distancoj de 40 km (virinoj) kaj 80 km (viroj).

Ĉiuj partoprenantoj konkuris pro pokaloj de Vilna urbestro kaj tiuj de ministroj pri transporto kaj energetiko.

Inter la amatoroj la plej rapida estis Žilvinas Liaugaudas el Klaipėda.

Absolutaj venkintoj - Roberta Pilkauskaitė kaj Janis Rezins (Latvio). Latvaj biciklistoj okupis ankaŭ la unuan lokon laŭ takso de komuna teama laboro.

12-jara  Svajūnas Strakšys el Klaipėda venkis en grupo de sia aĝo (ĝis 12 jaroj). Li estis la plej juna, kiu partoprenis en maratono (40 km) de profesiaj biciklistinoj. Kiel li mem diris, la finiŝon li atingis ne lasta.

"Mi estis ie en la mezo – malantaŭ la dorso restis multaj pli aĝaj partoprenantoj de la maratono", – ridetis la knabo.

No comments: