2010-08-05

Misio Siberio '10

Jam 5 jarojn estas organizataj ekspedicioj al lokoj de ekzilo kaj malliberigo de litovoj.  Dum la ekspedicioj estas ordigataj senprizorgaj tomboj de la samnacianoj mortintaj en la ekzilo, organizataj renkontiĝoj kun ĉi tie loĝantaj litovoj. Ekde la jaro 2006 jam estis organizitaj 7 ekspedicioj al Rusia Federacio kaj Kazaĥa respubliko. Ili ordigis ĉirkaŭ 70 litovajn tombejojn, renkontiĝis kun ĉ. 100 litovaj aŭ litovdevenaj personoj.

Ĉi-jare el Siberio revenis jam la oka grupo de projekto Misija Sibiras (Misio Siberio). La grupo  vizitis regionojn de Sverdlovska provinco: Ĉeremĥov, Mostavaja, Novaja Lala , Saltanov, "La 59a distrikto"  k.a.

La ekspedicio ordigis 6 tombejojn, starigis 3 krucojn, renkontiĝis kun 5 litovoj loĝantaj en Siberio kaj transdonis al ili leteron de samnacianoj el Litovio.

Gvidanto de ĉiuj ok ekspedicioj Gintautas Alekna diras, ke ĉi-jara grupo estis la plej bona. Eĉ en la pensoj li havis neniujn riproĉojn al ĝi.
 
La grupo spertis diversajn  aventurojn: irante al vilaĝo "La 59a distriko" la partoprenantoj iris tra sovaĝa tajgo, vadis tra alta herbaro kaj estis akompanataj  de grandegaj svarmoj de kuloj, suferis pro la soifo. Ĉi tiujn lokojn ne vizitadas eĉ lokaj loĝantoj, tial la ekspedicianoj ne povis aĉeti  trinkakvon. Ili piedire konkeris  35 kilometrojn, marŝante vidis freŝajn spurojn de ursoj kaj ties kuŝejojn. Malgraŭ spertitaj malfacilaĵoj,  la grupo ordofaris tie trovitan tombejon, starigis grandan krucon.

La litovan grupon atente observadis loka milicio, ĉar en la vizoj estis enskribite, ke celo de la vojaĝo estas politika - kultura. Gvidanto de la ekspedicio Gintautas Alekna rakontis, ke ili estis ricevintaj ordonon dum tri tagnoktoj forlasi distrikton Novaja Lala. Poste tamen ili sukcesis ricevi permeson reveni por unu tago.

Al la gejunuloj tre impresis renkontiĝoj kun kvin samnacianoj, kiuj kun larmoj en la okuloj aŭskultis leteron el Litovio interpretatan en rusan lingvon. La homoj, ekzilitaj el Litovio, litove jam ne parolis kaj ne komprenis. Ili povis litove nur saluti.

Post kekaj semajnoj partoprenantoj de la oka ekspedicio komencos ankoraŭ unu etapon: ili  prezentos al la socio  laborojn plenumitajn en Siberio. La gejunuloj, vojaĝante tra litovaj  klerigaj institucioj kaj neregistaraj organizoj, konigos samaĝulojn kun sperto akirta dum la ekspedicio kaj helpos formi en la socio  pozitivan imagon de patriota kaj civitisma junlaro.

Litova socio interesas kaj subtenas tiaspecajn iniciatojn. Dum rekta televida koncerto Misija Sibiras‘10 estis donacitaj 60 000 lidoj (17 377 EUR) por ordigo de litovaj tombejoj en Siberio.

Ĉi-jare 1200 gejunuloj deziris partopreni en la ekspedicio. Komence estis elektitaj 70 por provmarŝo la 12an – 13an de junio. Ili marŝis tra teritorio de Dzukia Nacia Parko. Piedirante sur arbaraj padetoj, riveraj deklivoj, kun pezaj tornistroj la kandidatoj konkeris 53-kilometran distancon.

Organizantoj de la ekspedicio laŭ rezultoj de ĉi tiu marŝo formis grupon el 20 partoprenantoj.

La organizantoj de la projekto: Konsilio de Litovaj Junularaj Organizoj (Lietuvos jaunimo organizacijų taryba).

La protektantoj: Lia Eminenco Prezidento Algirdas Brazauskas (1932 09 22 – 2010 06 26) kaj Eŭroparlamentano prof. Vytautas Landsbergis.

No comments: