2010-08-08

Paulius Normantas estis amiko de la reĝo

Jen Bermuda Triangulo, kie estas konstante malaperinta  Paulius Normantas: Hungario, Litovio, Himalajoj. Kiam eterna pilgrimulo aperas en Vilnius, tuj ni ekscias pri tio el liaj fotoekspozicioj, prezentadoj de libroj, gazetaro, radiaj kaj televidaj elsendoj.

En ĉi tiu intervjuo fotoartiston Paulius Normantas paroligas gazetaj ĵurnalistinoj Audronė Jablonskienė (Respublika) kaj Rasa Pakalkienė (Lietuvos Žinios).
Audronė Jablonskienė: Telefoninte al Respublika, vi insiste  proponis vin rakonti pri eksterordinaraj aventuroj, spertitajn dum lastaj 5 monatoj en Hindio, Nepalo kaj Tajlando. Do, eble je tiuj kruelaj okazaĵoj ni komencu, ke la leganto "englutu la hokon".
– Mi ne povas. Se mi komencos laŭdi min, kiel mi pli ol unufojon evitis mortominacajn danĝerojn, aliafoje mi denove trafos en la saman kaptilon. Kaj plu mi ne liberiĝos. Ĉu mi estas Dio, reganta mian destinon? Vi ne povas sin ŝajnigi superulo, ĉar vi estos punita.

A. J.: Ŝajnas, ankaŭ min vi kaptis per la hoko…
– Mi plenumas mian vorton, tamen mi povas rakonti nur pri tio, kio rekte ne estas kunligita kun mi. Du kaj duonon de monatoj mi vojaĝis tra Hindio. En urbo Darĝiling (Okcidenta Bengalio, hejmlando de Tagore) mi lanĉis fotoekspozicion. Tie tiam okazis striko. En la urba placo bruis homoj, bolis politikaj debatoj. Subite el homamaso elsaltis  teroristo kaj dehakis per la sabro la kapon de gvidanto de opozicia partio. Tiu subfalis en la ĉirkaŭbrako de la edzino. En Bankoko (Tajlando), kie mi estis pro eldonadaj aferoj de mia libro, en korto de la eldonejo oni komencis pafadi al homoj. Maoistoj, okupintaj regpotencon en Nepalo, mortpafis la 29. Nuntempe jam estas ne Nepala Reĝlando, sed socialisma respubliko. La sesa en la mondo – post Ĉinio, Kubo, Nord-Koreio, Vjetnamio kaj Laoso.

A. J.: Kio nun estos kun alpinismo, kun Katmanduo – la ĉefurbo de monda alpinismo?
– La alpinistojn oni enlasos, nur ĉio kostos pli: vizoj, permeso grimpi sur montoj.

A. J.: Ĉu vi ĉi-foje grimpis?
– Mi grimpis. Ĝis baza tendaro de Everesto en alto de 5,2 km. Tie mi festis mian 60-jariĝon.

A. J.: Ĉu unusola? En montaro?
– Kun portisto. Ĉirkaŭe nur rokoj kaj musona pluego torente falanta. Ĝuste tiel mi festis miajn 50an kaj 55an naskiĝtagojn.

A. J.: Almenaŭ kun glaso da vino…
– Ĉu mi haŭlu la botelon en alton de 5 km! Cetere, al la portisto mi aĉetis botelon da biero (mi mem ĝin ne trinkas). Tamen descendinte mi eltrinkis en bona restoracio glason da bona vino.

A. J.: Ĉu unusola?
– Unusola.

A. J.: Antaŭ 15 jaroj mi vidis vian fotoekspozicion en galerio Arka. Ĝin prezentis vi kune kun via kunvojaĝantino virino. Ĉu vi prenadis en viajn vojaĝojn la amikinon? Kiu ŝi estas?
– Tiu virino nuntempe estas jam ne amikino, sed malamikino. Ni interkonsentis ne paroli malbone pri unu la alia. Mi konsideras la vorton.

Rasa Pakalkienė: Ĉu vi ne pensas iam pri la familio, almenaŭ pri proksima virino, kun kiu vi povus dividi zorgojn kaj ĝojojn?
– Dum lastaj kelkaj jaroj mi ne havas amikinon de la vivo. Mi opinias, ke tio estas la egzameno, sendita de Dio, kaj kiun mi devas honore elteni. Vintre kaj en Litovio, kaj en Himalajo estas malvarme por la unusolulo. Tamen ne estas sombre, ĉar ĉion en la vivo povas anstataŭi preĝo. Tial mi preĝas kaj matene, kaj vespere.

R. P.: Ĉu la preĝo povas anstataŭi la virinon?
– Povas, ĉar estas de la sama genro (ridetas). La preĝo helpas al mi rifuzi strangajn, misajn pensojn, helpas koncentriĝi. Se Dio, ekvidinte, ke la ekzamenon mi sukcese trapasis, kaj alsendos al mi litovinon, hungarinon aŭ nepalaninon, eble mi pensos pri la vivo kun la dua edzino.

R. P.:Ĉu vi interrilatas kun viaj infanoj – filo Pranas kaj filino Andreja, loĝantaj en Hungario?
– Niaj interrilatoj dum la tuta vivo ne estis bonaj, ĉar eksa edzino kaj ŝia parencaro ne permesis  al mi vidi la infanojn.
Mi pensas, ke mia filino estas la plej bela en la mondo. Tamen Andrea ne deziras kun mi renkontiĝi. Kun la filo mi renkontiĝas, mi helpas al li iomete.

R. P.: Ebe via stilo de la vivo estas  tiu de la vagabondo, kaj pro tio estas malfacile trovi la proksiman amikinon?
– Mi konsentas. Kia virino povas atendi la edzon, kiu forveturas por 6 aŭ 10 monatoj? Ĉirkaŭ duonon de la jaro mi estas en Oriento, po du aŭ tri monatoj – en Hungario kaj Litovio.

A. J.: Kio mankas al vi pleje dum viaj unusolulaj vojaĝoj?
– La gepatra lingvo.

A. J.: Ĉu vi havas amikojn en tiuj landoj, kie vi vojaĝas?
– Kompreneble. En mezo de Nepalo estis malgranda reĝlando Mustango – la mallarĝa 100-kilometra zono, ĉirkaŭ 7000 loĝantoj. Ni estis amikiĝintaj kun la reĝo, mi lokiĝadis en lia grandega hotelo en Katmanduo. Nuntempe tiu reĝo estas nur ordinara raĝo, kaj la reĝlando – distrikto de Nepalo. Ĉar la reĝo, dezirante esti demokrato, legitimis  plurpartian sistemon. La maoistoj ekaktivis, kaj ĉinaj instruktoroj provokis la civitan militon.

A. J.:  Konata skemo.
– Jes. Nun la reĝo rapidas disvendi siajn riĉaĵon, por ke ĝin ne naciigu. Kaj tiun hotelon li jam ne havas.

A. J.:  Jam 15 jarojn vi estas en "nigra listo" de Ĉinio. Vi ne povas vojaĝi al ekamita Tibeto. Kia celo de viaj vojaĝoj estas nun?
– Mi vizitas restajn budhismajn ŝtatojn. Entute tiuj estas 18. En la 14 mi jam estis. Restis Koreio, Tajvano, Japanio kaj Ĉinio. Mia celo estas eldoni enciklopedion pri plej gravaj budhismaj temploj. Mi havas 100 000 fotojn, kolektis tri kvaronon de la materialo. Mi deziras restigi malantaŭ mi la serioze fositan sulkon. Tial mi ne povas ĵetadi min. Mi multe legas, profundiĝas. Min enlasas ĉiuj budhismaj monaĥejoj. Tie mi multe da tempo pasigas meditante, konversaciante kun la monaĥoj, aŭskultante ilian preĝkantadon.

A. J.: Ĉu tio helpas pli bone kompreni tiujn objektojn, kiujn vi fotadas? Homojn, naturon, templojn?
– Sendube.  Kaj nepre skribu, ke mi laboras nur kun kontakta kamerao. La cifereca neniam transdonos eksterordinaran aŭron de la loko.

A. J.: Kaj kion vi spertas meditante unusola en la montaro?
– Trankvilon. Apartiĝon de ĥaoso. Mi povus respondi per improvizita hajko: en ĉielo du flugiloj aglaj desegnis silenton.

***
Fotoartisto Paulius Normantas naskiĝis la 8an de junio 1948 en Kalniškės (distrikto Akmenė). En 1974 finis Vilnan Universitaton.

En 1982 li edziĝis en Vilnius kun hungarino. En 1983 naskiĝis filo Pranas, en 1986 – filino Andreja. KGB post multaj provokoj permesis al li elmigri al Hungario. Bedaŭrinde, la geedza vivo daŭris nur 3 jarojn.

P. Normantas iniciatis pli ol 23 ekspediciojn al Malproksima Oriento, eldonis 11 fotoalbumojn, en 16 landoj de la mondo estis organizitaj liaj 190 fotoekspozicioj.

P. Normantas verkas ankaŭ hajkojn. En 2005 estas eldonita lia libro de hajkoj kaj fotoj Baltas. La libro estas la plej longa (10,40 m). Laŭ antikva ĉina tradicio ĝi estis produktita faldebla.

En 1992 P. Hungario honoris la fotiston per medalo Pro Cultura Hungarica pro meritoj en kultura kampo.

P. Normantas ankaŭ estas kavaliro de Ordeno de Litova Grandduko Gediminas kaj de Kavalira Kruco de Hungara Respubliko.

--
Aŭtoroj de la fotoj: Paulius Normantas kaj Gediminas Kajėnas.

No comments: