2010-08-02

Oro de Eŭropa Konkurso pri Leĝera Atletiko – al Živilė Balčiūnaitė

En Eŭropa Konkurso pri Leĝera Atletiko (Barcelono, Hispanio) Živilė Balčiūnaitė gajnis oran medalon.

La 31-jara sportistino sabate gajnis maratonan vetkuron inter virinoj kaj iĝis ĉampionino de la Malnova Kontinento. Ž. Balčiūnaitė konkeris la maratonan distancon (42 km 195 m) sur stratoj de Barcelono dum 2 horoj 31 minutoj 14 sekundoj kaj atingis la plej bonan sian personan rezultaton dum ĉi tiu sezono.

La duan lokon okupis Nailja Julamanova (Rusio, la tempo 2:32:15), la bronzan medalon ricevis itala sportistino Anna Incerti (2:32:48).

La venko de Živilė  en Barcelono estis konvinka. En 28a kilometro ŝi  deŝiriĝis de la konkurantoj kaj ĝis fino de la distanco estis mastrino de la situacio. En Barcelono estis la tago de Živilė. 

"La varmego estas mia helpanto. La traceo estis ideala, preskaŭ senkurba, la kovraĵo – supera", – rakontis Živilė.

La sportistinon telefone gratulis eĉ ĉefministro Andrius Kubilius, tamen ŝi ne flugadis super nuboj.

"Mi ne scias, ĉu mi tre festos la venkon. Interne mi ĝojas, ke mi plenumis la plej grandan revon de mia trejnisto. Kiom longe li povis atendi… Mi multfoje lin malesperigis. Jen traŭmatoj, kaj denove traŭmatoj…  La trejnisto pentradas, kaj mi estas lia pentraĵo. Mi nur respegulas  lian laboron. Li plenumadis ĉiujn miajn kapricojn. Mi havis plej diversajn rehabilitajn procedurojn, mi manĝadis tion, kion mi deziris, li saltadis ĉirkaŭ mi. Mi devis plenumi lian revon",  – asertis la Eŭropa ĉampionino.

Prepariĝi al la Eŭropa Konkurso helpis ankaŭ la plej bona latva maraton-kuristino Jelena Prokopĉjuka.

"Ŝiaj konsiloj donis konfidon al mi. Ili estas tre valoraj. Mi opinias, ni provos kune kun ŝi prepariĝi ankaŭ al Londona Olimpiko", – diris Živilė.

Post ceremonio de enmanigo de la medaloj ĵurnalistoj duonhoron paroligis la ĉampioninon. Ĉiujn ridigis vortoj de Živilė, ke kurante ŝi preskaŭ ekdormis: "Ni startis je la deka horo. Kutime je ĉi tiu tagnokta tempo mi ankoraŭ dormas. En komenco de la distanco ni kuris tre malrapide. Mi preskaŭ ekdormis".

Antaŭ 4 jaroj en  Eŭropa Konkurso en Geteborgo (Svedio) Ž. Balčiūnaitė okupis la kvaran lokon.  En la 29a Olimpiko en Pekino (Ĉinio) ŝi estis la 11a.

Živilė Balčiūnaitė (naskiĝis la 3an de aprilo 1979 en Vilnius) estas Litovia longdistanca kaj maratona kuristino. Ŝia alto estas 160 cm, la pezo – 43 kg.

Malsupre estas prezentata intervjuo preparita laŭ konferenco organizita de 15min.lt.

– Kio instigis vin elekti maratonon kaj ĉu vi provis iun alin sportan branĉon?
– En la infaneco ni multon provadas. Estis kaj sporta gimnastiko, kaj manpilko, kaj naĝado kaj divers-stilaj dancoj: popolaj, modernaj.
Maratonon elekti instigis la vivo. Al mi oni diradis, ke longdistancaj kuradoj estas miaj, sed ne la mallongaj. Oni diris, ke mi estos maraton-kuristino, tamen mi ne kredis.

– Kio devigis vin ekkredi?
– Mi mem rimarkis, ke ju pli longe mi kuras, des pli bone mi fartas.

– Kiaj pensoj kirliĝas en la kapo, kiam vi konkeras la 20an kilometron, kaj ankoraŭ tiom atendas antaŭe? Ĉu vi pensas pri io alia, aŭ nur pri tio, kiel konkeri la restan distancon?
– Mi pensas nur pri ĉiu aparta kilometro kaj ne plu.

– Nur pri unu kilometro?
– Jes. Mia horloĝo montras nur tiun konkretan kilometron. La aliaj estas indikataj malklare, por ke mi ne rimarku ilin. Jen, mi trakuris unu kilometron kaj ĝojas – restas je unu kilometro malpli, jen ankoraŭ unu kilometron mi trakuris... Do, tiel mi kuras.

– Kaj en la kapo estas malplene?
– Jes. Mi tuj forgesas ĉiujn forkuritajn kilometrojn. Ĉar se vi komencos pensi, kiom vi trakuris kaj kiom ankoraŭ restis, tiam konsideru, ke vi jam … „transkuris“!
Kaj kiam restas 2 kilometroj… O, Dio! nur du! Nu, iel ajn!  Tiam vi jam pensas. La lastaj kilometroj estas la plej malfacilaj.

– Estas interese, kia grando estas de viaj ŝuoj, kiom da ŝuparoj vi eluzas kaj ĉu vi portas la altkalkanumajn?
– Grandeco de la ŝuoj?  Grando de mia piedo estas 25 cm. Do, la piedo, kompare kun mia alto, estas sufiĉe granda.
Kaj da ŝuoj mi multe eluzas. Sportŝuoj servas por 600 km.  Ili estas  ankoraŭ bonaj, aspektas bele, sed jam ne protektas la artikojn.

– Kiel longe ili servas laŭtempe?
– Por unu monato. Preskaŭ por unu monato. Maratonŝuoj sufiĉas por unu maratono, maksimume – por du.
Kaj la  altkalkanumoj… Mi malofte piedvestiĝas per ili. Iam  por oficiala parto de aranĝo mi devas vesti per altkalkanumaj ŝuoj, tamen apude estas pretaj pantofloj…

– Kiom plej longan distancon vi konkeris dum unu tago?
– 60 km.

– Ĉu estis malfacile?
– Ne. Multaj el viroj ne eltenas tian rapidan kadencon. Mia trejnada partnero ne eltenis.

– Kiom da tempo semajne vi dediĉas por proceduroj de beleco?
– Depende kion konsideri proceduroj de beleco. Ĉu kuŝi ĉiutage en banujo estas proceduro de beleco? Por iu eble  jes, tamen por mi – parto de mia laboro. Iri al banejo por iu eble ankaŭ estas proceduroj de beleco, tamen por mi – nur parto de la laboro. Mi multe estas en naturo. Ĉe mi beleco iras apude kun sporto: naturo, rehabilitado.

– Kaj se paroli pri tiu beleco, kiun ordinare komprenas ĉiu virino?
 – Mi ŝatas, kiam virinoj zorgas pri si konstante. Jen, kiam venas somero, elkreskas vicoj ĉe pedikuroj – manikuroj. Aspektas ridinde. Se vi  prizorgas vin somere, prizorgu vin ankaŭ dum la tuta jaro, sed ne trompu homojn, ke vi estas akurata. Devas esti sistemo.

No comments: