2010-07-28

Grandaj libroj. Libro, dediĉita al kastelmonto Salduvė

En Šiauliai [ŝeŭlej] eldonita libro grandegulo Aukuras Salduvei (Altaro al Salduvė). La unika eldonaĵo pezas 113 kg. Ĝiajn  metalajn kovrilojn ornamas kverkaj folioj eltonditaj el metalaj lamenoj.

La plej granda libro de Šiauliai estas eldonita okaze de miljara datreveno de unua mencio de Litovia nomo. Ĝi estas dediĉita al kastelmonto Salduvė  [salduve'] (ĝi troviĝas en teritorio de la urbo) kaj historio de baltoj. Tio estas kolekto de artikoloj, ilustrita per fotoj kaj pentraĵoj. Tekstoj de la artikoloj estas estas skribitaj en lingvoj litova, latva kaj eĉ prusa.

Temon al la libro proponis arĥitekto, historiisto de la kulturo, eksa ĉefa pentristo de la urbo Vilius Puronas. Li estas ankaŭ dezajnisto de la libro.

La libron presis bindejo – presejo de Šiauliai. Oni certigas, ke uzita presfarbo ne paliĝos eĉ post 300 jaroj. La kovrilojn faris akcia kompanio Elga. Gvidantoj de ĉi tiuj kompanioj Stanislovas Dikšas kaj Ramūnas Volbekas estas mecenatoj de la libro, tial ĝi kostis nenion por la urbo.

La libro estis prezentita en tradicia librofoiro en Vilnius. Ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė subskribis sur speciale enbindita malplena paĝo de la libro.

La libro pretendas al la plej peza kaj granda libro de Litovio. Ĝin pesis kaj eldonis oficialan dokumenton ŝtata entrepreno Šiaulių Metrologijos Centras (Metrologia centro de Šiauliai). Estas konstatite, ke maso de la libro estas 113,6690 kg.  Aliaj donitaĵoj: alto de la libro – 1,25 m, larĝo – 0,9 m kaj diko – 0,25 m. Agentejo Factum decidos, ĉu registriĉi tiun rekordon.

Do, ne mirige, ke la libron  povas levi nur 4 viroj. Ili devas surmeti gantojn, por ke la kovriloj ne vundu la manojn. Miaopinie, tiu fakto montras, ke arta solvo de la kovriloj, kiuj  apenaŭ aludas tiujn de tradicia libro, ne estas sukcesa.

Se oni deziras ekscii pri kio rakontas la libro grandegulo, sufiĉas tralegi eldonitan tradician paperan libreton, en kiu estas publikigataj la samaj tekstoj.

No comments: