Ĵurnalisto Algimantas ČEKUOLIS en la artikolo rakontas pri famaj politikistinoj de la mondo, priparolas rolon de la virino en politiko, en regado de la ŝtato.
Ni parolu pri virinoj. Al ĉiuj estas klare, ke ilia forto kreskas. Iuj kontraŭdiroj (havi infanojn, iam nemalmulte da infanoj kaj samtempe sukcese supreniri laŭ la kariera ŝtuparo), kiuj antaŭnelonge ŝajnis ne venkeblaj, okazas estas venkeblaj. Riveliĝas ankaŭ alia afero. Malfacila vivo de virinoj pasintece hardis ilin pli ol virojn.
Dum lastaj 50 jaroj virinoj sufiĉe malofte staris ĉe antaŭo de la ŝtato, tamen kiam antaŭstaris, ili estris tre bone. La unua estis sinjorino Sirimavo Bandaranaike en Cejlono (nuntempe Srilanko). Ŝi estis elektita trifoje (!). Post sinjorino Bandaranaike estis elektita kiel ŝtatprezidento ŝia filino Chandrika.
Golda Meir iĝis ŝtatestro de Israelo jam estanta grizhara kaj lama 71-jara maljunulinjo. Ŝi sukcese batalis en milito de Jom Kippur, kiam Israelon atakis unuiĝintaj arabaj landoj, kaj ĝis nun ŝi estas konsiderata la plej bona ĉefministro de Israelo. Ŝi retiriĝis el sia posteno, kvankam ŝia partio gajnis elektadon. Ŝi nur diris: "Mi laciĝis, ne povas plu."
Sinjorinon Margaret Thatcher el Granda Britio verŝajne multaj memoras. Ŝi ankaŭ venkis militon pro malproksimaj insuloj Falklandoj-Malvinoj, kiam Argentinaj generaloj ekpensis, ke se la virino venis en la regpotencon, jam temp' está kapti ilin, kvankam la loĝantaro deziris resti kun Anglio. Ŝi ankaŭ dispremis strikon de siaj karboministoj, ĉar tio estis striko egoisma kaj regresiganta la landon. Ili ambaŭ – Thatcher kaj Meir – ricevis kromnomon la Fera Damo (angle: The Iron Lady). Pri ili ambaŭ oni ŝercis, ke tio estas veraj viroj en la ministra kabineto.
Virina geografio plivastiĝas
Indira Gandhi estis tre bona ŝtatestro de Hindio (Barato), Benazir Bhutto – de Pakistano. Cetere, ili ambaŭ estis murditaj de furiozaj kotraŭuloj. Dum krizaj periodoj virinoj sukcese estris en Latvio, Islando, nuntempe en Germanio, la plej granda Eŭropa ŝtato. En Skandinavio jam kelkajn jarojn en la parlamentoj kaj ministraj konsilioj preskaŭ duono de la membroj estas virinoj. Tiaj tradicioj aperas jam eĉ en Latina Ameriko, kie longan tempon dominis maĉo (hispane macho). La vorto maĉismo estas nocio, devena en Hispanio, Portugalio kaj Latina Ameriko, kaj signifanta troigita vireco. En imperiestra Germanio maĉismo estis tre elstara – ni rememoru portretojn de Vilhelmo la Dua, liaj generaloj, kanceliero Bismarck. Tamen nuntempe nome en Germanio kaj Latina Ameriko ĉio turniĝas aliflanken.
Angela Merkel estas ne nur la unua kanceliero de Germanio, elektita por la dua kadenco. Ĉiuj agnoskas, ke ŝi estas la plej bona kapo, kiun Germanio iam ajn havis. Tiel estas en ĉiuj kontinentoj. Se la virino iĝas stiristino de la ŝtato, ŝi iĝas stiristino la plej bona. Nuntempe ŝtatprezidento de Argentino estas Cristina Fernández de Kirchener, tamen la plej brila stelo de la hemisfero estas Michelle Bachelet, ŝtatprezidento de Ĉilio. Ĉilio estas tre grava lando en Latina Ameriko. Tien pereis prezidento Salvador Allende, la regpotencon estis okupita Augusto Pinochet, tien estis murdata opozicio. En listo de 100 homoj la plej influemaj en la mondo, laŭ revuo Times, M. Bachelet okupas la 25an lokon. Sociaj esploroj en decembro 2009 montris, de 80 % da ĉilanoj deziras, ke ŝi restu por la dua kadenco. Konstitucio de Ĉilion tion ne permesas, kaj M. Bachelet rifuzis amendi la konstitucion. Tio estas ne aŭdite en Latina Ameriko, kie ĉiuj kapitulacas al narkotaĵo de la regpotenco. La 11an de marto 2010 Michelle retiriĝis el la posteno dirinte, ke en la vivo kaj politiko oni devas observi dececon.
Heroino de ĉilanoj
M. Bachelet estas 59-jara kuracistino pediatro kaj epidemiologo. Antaŭe ŝi estis ministro pri protektado de la sano kaj la lando. Krom la hispana, ŝi bone scipovas lingvojn anglan, germanan, portugalan kaj francan. Ŝi havas 3 infanojn. Hispana ĵurnalisto petis ŝin kompari virojn kun virinoj, kiuj estas en la regpotenco. Ŝi rifuzis resumi. Ŝi deklaris, ke okazas ĉiel. Tamen la virojn iam trafas senfina, oni diru, fanatika reviĝo pri la regpotenco.
"Mi ne parolas pri ŝtatprezidentoj", – diras la eksa ŝtatprezidento. Tamen multaj viroj la regpotencon vidas alie. "Sinhipnotigon je la regpotenco mi vidis en diversaj institucioj kaj ministerioj", – diras ŝi. Bonegaj, kulturaj homoj, ricevinte certan oficon, konvertiĝas al malgrandaj diktatoroj. Kun ili io okazas. Tio okazas ankaŭ kun la virinoj, tamen pli malofte. "Rigardu, – diras la prezidentino, – kiel knaboj kaj knabinoj en la infanvartejo solvas konfliktojn. La knabinoj pli ofte serĉas vojojn kiel interpaciĝi, ke ambaŭ kvelerantaj flankoj eksentu sin venkintoj. La knaboj, kiel ankaŭ viroj, plejofte interesiĝas pri la rezulto, sed ne pri la proceso."
M. Bachelet ĉiam asertas, ke ŝi ne vidas, ke la virinoj estas pli bonaj ol viroj, tamen opinias, ke oni devas strebi, ke la viroj, kaj ankaŭ la virinoj faru tion, kion ili kapablas plej bone. Kiam ecoj kompletigas unu la alian, la socio povas fari pli multe.
Lastatempe inter seriozaj politikistoj ŝvebas ideo pri koncepto de feliĉo en la ŝtato. Do oni parolas jam ne nur pri ekonomika bonstato. Tiun nocion estas malfacile karakterizi, estas ankoraŭ pli malfacile enpremi en kadron statistikan, kvankam eblas. "Ĉilanoj, – diras la prezidentino, – estas tro kritikemaj. Ni ĉiam vidas, ke la glaso estas duonmalplena, sed ne duonplena. Ni ne fieras pri tio, kion ni atingis, kion kapablis konstrui. Ni grumbladas: malmulte! Malbone! Tre malbone!"
En Ĉilio loĝas 16 milionoj da homoj. Ĝi havas grandegan problemon – la loĝantaro dividiĝis al maldekstruloj kaj dekstruloj. Tio precipe tragike esprimiĝis, kiam A. Pinochet organizis la komploton kaj kontraŭuloj estis pelitaj en mort-koncentrejojn. Prezidentino M. Bachelet multegon faris strebante, ke ĉi tiuj du duonoj denove renkontiĝu. "Empatio, starigi sin en situon de alia homo, miaopinie, estas normala afero. La konfliktantaj flankoj komprenas plej malfacile, kio reale okazas en la alia flanko, kio sinkaŝas malauntaŭ vortoj", – diras ŝi.
Alia fama virino Hillary Clinton rimarkis, ke la homoj pli atentas ŝian hararanĝon kaj vestaĵojn, sed ne la vortojn. M. Bachelet konfesas, ke ankaŭ ŝi devis multon toleri: patrecan konsideron al ŝi, kritikajn rimarkojn pro la hararanĝo, vestaĵoj, krompezo... "En Ĉilio estas viroj politikistoj grasdikaj, – diras M. Bachelet, – sed tion oni taksas kiel solideco de la homo. Tamen la virino kun formoj rondiĝemaj estas jam dikulino. Se en la okuloj de viro ŝtatprezidento dum la kortuŝa momento aperas larmoj, oni diras, ke li estas sentema homo, tamen pri la virino oni diras, ke ŝi estas histeriulino. Tio incitas, tamen oni devas kompreni."
La homoj alkutimiĝis, ke regas viroj. Okazis, se mi donas ordonon per la kvieta voĉo, la viro, al kiu mi diras, ne ĉiam komprenas, ke tio estas ordono. Aliaj viroj kontraŭstaras kaj provas la virinon prizorgi. Tion spertas laborantaj virinoj en la tuta mondo. Ili devas labori trioble pli multe kaj trioble pli bone ol viroj – nur tiam estos aprecitaj. Iam mi ekpensas, eble io estas en strukturo de la cerbo, ĉar la sama frazo sonas admirinde, kiam ĝin elparolas la viro, kaj ne konvinke, kiam diras la virino."
Kaj kiel tio okazas inter la ordinaraj civitanoj?
En ĉi tiu kampo ankaŭ estas esencaj ŝanĝoj. Ni rigardu, ekzemple, al Germanio. Dum lastaj 250 jaroj, ekde la tempo, kiam en Prusio estis enkondukita deviga klerigo, la lecionoj daŭris nur ĝis la tagmezo – poste la infano transiradis al prizorgado de la patrino. Preskaŭ ne ekzistis infanvartejoj. La patrino, havanta unu aŭ kelkajn infanojn, ne povis labori. Tiam formiĝis tri K, permesitaj al la germanino: Kinder, Küche, Kirche ("infanoj, kuirejo, preĝejo"). Ankoraŭ antaŭ 30 jaroj en malgrandaj urbetoj de Bavario la patrinoj, kiuj trovis, kie restigi la infanojn kaj iris en la laboron, estis nomataj Rabenmutter ("patrino de kornikoj"), ĉar kornikoj iam elĵetas la idojn el la nesto.
Ilin ekvidinte, aliaj virinoj kriaĉadis. Viroj diradis: "Se vi ne povas eduki la infanojn, kial ilin generis?" Kaj kia estas rezulto? En 2001 Eŭropa Unio (EU) plenumis esploron pri kvalito de la legoscio. Germanio okupis la 21an lokon inter ĉiuj landoj de EU. La registaro ekmaltrankviliĝis kaj komencis ĉion ŝanĝi. Proksimume kvarono de lernejoj jam havas posttagmezajn klasojn.
Restinte en la lernejoj la infanoj manĝas, preparas lernotaskojn, lernas muzikon aŭ aliajn artojn, praktikas sporton. Kaj kiam vespere la tuta familio kolektiĝas, ĉiuj havas tempon komunikiĝi, ĉiuj estas sopirintaj unu al la alia, estas bone al ĉiuj. Ĉi tiu ŝanĝo okazis tial, ĉar jam oni ne povis esti alie – en Germanio mankis labora forto kaj reduktiĝis naskokvanto. Statistike unu civitanino de la lando havis 1,38 infanojn.
Tio signifis, ke loĝantaro en la lando katastrofe reduktiĝas. La virino devis elekti: aŭ labori, aŭ havi la infanojn. En familioj plu regis spirito de Frederiko la Granda. Gepatroj instigis la filinojn iri al la universitato, kaj tuj post la studoj lasi la laboron kaj kreskigi la infanojn. Ili estis civilizitaj homoj, tamen alian vivon ne imagis. Ĝis nun duono de la virinoj, kiuj finis superajn lernejojn, ne laboras. Por la lando tio estas grandega malprofito. En 2017 por Germanio mankos 20 0000 inĝenieroj.
"Teni la virinon hejme kun la infano – estas eksmoda tabuo, kiun ni ne povas permesi al ni", – nun diras germana ministro de la Laboro Ursula von der Leyen. Ŝi estas doktorino, politikistino, ŝi mem havas sep infanojn. "La lando bezonas, ke la virinoj laboru kaj havu infanojn", –diras ŝi. Ŝajnas, neakordigeblaj aferoj. Akordigeblaj, kaj eĉ tre! En Germanio, en tiuj regionoj, kie estas enkondukitaj kaj bone administrataj posttagmezaj klasoj, se por la infanoj tie estas interese, profite kaj ĝoje, la naskokvanto okulfrape suprensaltis. Okazas, profesia laboro de la virinoj kaj naskokvanto de la infanoj ne kontraŭas unu al la alia, se estas observataj kelkaj principoj: longdaŭra patrineca ferio, almenaŭ dumonata ferio al la patro por vartado de la infano, bonaj infanvartejoj kaj posttagmezaj klasoj en lernejoj. Tie, kie tiuj principoj estis realigitaj, – en Francio, skandinavaj landoj, parte en Granda Britio – danĝero malaperi, jam ne minacas al nacio. Okazas, la granda naskokvanto kaj enlaboriĝo de la virinoj povas iri apude. En Germanio dum la krizo laborojn perdis 220 000 viroj kaj nur 10 000 virinoj.
(Revuo Valstybė)
***Algimantas Čekuolis (1931) estas ĵurnalisto, verkisto, vojaĝanto.
En 1953 li finis Literaturan Instituton de Maksim Gorkij en Moskvo.
Dum 1953–1964 A. Čekuolis laboris kiel maristo en fiŝkaptadaj ŝipoj, ekde 1968 laboras kiel ĵurnalisto.
A. Čekuolis estis membro de iniciata grupo de la rekonstrua movado Sąjūdis, estis membro de Sejmo de la movado.
Ekde 1995 li ĉiu-semajne havas duonhoran elsendon en Litova Nacia Televido.
A. Čekuolis estas aŭtoro de ĉirkaŭ 10 libroj.
Li scipovas lingvojn anglan, hispanan, portugalan, polan,rusan, italan, francan, germanan.
--
Supre sur la foto: Ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė atribuis rangon majora generalo al estro de litova armeo Arvydas Pocius. Ŝi kaj ministro de landa defendo Rasa Juknevičienė alfiksas la epoletojn.
2 comments:
Mi gratulas pro tiu artikolo, kaj precipe pro ĝia bona lingvaĵo, nome la neuzo de superflua -in-, se el la kunteksto klaras, ke temas pri virino. Tio ja estas vera malsano en hodiaŭa Esperanto (ŝi estas ministrino ktp.).
Kirilo el Berlino
Saluton, Kirilo! Chu vi estas la sama Brosch, kiun mi renkontis en Esperanta ghangalo?
Valora artikolo, sed chu nur pri inoj sur posteno? Ne malpli grave rolis Evita Peron...
Post a Comment