2010-09-08

En Vilnius estis konsekrita episkopo de litova armeo

La 4an de septembro ordinario de litova armeo, ĝenerala sekretario de Litovia Episkopa Konferenco monsinjoro Gintaras GRUŠAS estis konsekrita kiel episkopo.

La konsekrada solenaĵo okacis en Vilna arkikatedralo. La episkopon ordinis Vilna ĉefepiskopo metropolito kardinalo Audrys Juozas Bačkis, Kaŭna ĉefepiskopo metropolito Sigitas Tamkevičius kaj episkopo de Šiauliai Eugenijus Bartulis.

La 2an de julio Papo Benedikto la 16a akceptis eksiĝon de episkopo de Šiauliai Eugenijus Bartulis el ofico de ordinario de litova armeo kaj nomumis en ĉi tiun postenon monsinjoron G. Grušas.

Kial episkopo E. Bartulis eksiĝis post la 10-jara servado, estraro de litova katolika eklezio prezentis klarigojn nek al kredantoj, nek al soldatoj. Oni evitas paroli pri ĉi tiu temo publike ankaŭ en Ministerio pri Landa Defendo kaj ankaŭ en la armeo.

Laŭ kanona juro de Romkatolika eklezio, ordinariejo de la armeo egalas al la diocezo. Ĝin estranta episkopo ordinario kune kun ĝenerala vikario kaj kapelanoj okupiĝas  pri animzorgado de servantaj en la armeo katolikoj kaj ties familianoj.

La novan episkopon de la armeo atendas malfacila laboro. Kiel skribas gazeto Lietuvos Rytas, unue li devos interpacigi 14 kapelanojn, kiuj jam kelkajn jarojn pro diversaj problemoj ne trovas la komunan lingvon. Ĝis nun la kapelanoj plendas pro la rotacio, iam malfacile klarigebla, pro ebla perfido de la konfes-sekretoj de soldatoj. Ministerio pri Landa Defendo kaj estraro de la eklezio planis enkonduki la ordon, laŭ kiu kapelanoj, ekaŭdinte dum la konfesoj ajnan sekretan informon, pri tio devas senprokraste sciigi la militan estraron. Tamen iuj kapelanoj kontraŭstaris al tio kaj ne subskribis la promesojn.

Episkopo G. Grušas naskiĝis la 23an de septembro 1961 en Vaŝingtono. Antaŭ la pastraj studoj, li akiris bakalaŭrecon pri matematiko kaj informatiko en Kalifornia Universitato, laboris en korporacio IBM.

En 1989 li eniris en Universitaton de Franciskanoj (Ŝtato Ohio), poste daŭrigis studojn en Papa Kolegio de Sankta Beda kaj Papa Litova Kolegio de Sankta. Kazimiro. En Papa Universitato de Sankta Tomaso de Akvino G. Grušas akiris bakalaŭrecon pri teologio, licencion kaj doktoran gradon pri eklezia juro.

En 1994 ĉefepiskopo A. J. Bačkis ordinis lin kiel pastron. En la sama jaro li estis elektita ĝenerala sekretario de Litova Episkopa Konferenco.

Dum 2001-2003 G. Grušas estis rektoro de Vilna Pastra Seminario de Sankta Jozefo, en 2002 estis denove nomumita ĝenerala sekretario de Litovia Episkopa Konferenco. En 2003 al li estis donita titolo de monsinjoro.

No comments: