2010-10-24

La unua gastado de litova ŝtatestro en Belorusio

La 20an de oktobro litova ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė vizitis Belorusion. En Minskon la litova prezidento venis kiel membro de Organizo por Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo (OSKE). Sekvontjare Litovio prezidos en ĉi tiu organizo.

Ĉi tiu vizito estas la unua de litova ŝtatestro.  Ĝi okazis dum tempo ne tre kvieta por Minsko, ĉar belorusa ŝtatprezidento Aleksandr Lukaŝenko komencis malkonkordi kun tradicia aliancano Moskvo, kiun kun Minsko tenas fortaj ekonomikaj kaj militaj ligoj.

Dum la vizito  en Minsko prezidentoj D. Grybauskaitė kaj A. Lukaŝenko priparolis kunlaboradon de regionaj landoj en OSKE, ankaŭ eblecojn de kunlaborado inter ambaŭ landoj.

"Litovio estas preta helpi al Belorusio defendi siajn interesojn en Eŭropo tiom, kiom Belorusio mem deziros. Ni deziras helpi al Belorusio por esti pli malferma al Eŭropo", – substrekis la litova prezidento.

D. Grybauskaitė asertis, ke Litovio, sekvontjare prezidonta en OSKE, precipe atentos ne nur problemojn pri energetika sekureco, sed ankaŭ tiujn pri certigo de homorajtoj kaj ĉefaj liberoj, precipe dum la balota proceso. Tial estas tre grave por Litovio, ke decembre okazonta voĉelekto de Belorusia ŝtatprezidento estu libera kaj konforma al postuloj de OSKE.

Belorusa ŝtatprezidento A. Lukaŝenko promesis al la litova ŝtatestro, ke en la baloto povos partopreni ĉiuj dezirantaj kandidatoj: "Kredu,  ni registros ĉiujn, kiuj deziras. Ĉiuj, kiuj deziras entiriĝi en politikon, povos tion fari".

D. Grybauskaitė diris, ke "Litovio esperplene konsideras la estontan baloton. Ĝi esperas, ke la baloto estos malferma kaj sendependa. Ĝi volas, ke homoj povu libere paroli kaj elekti tiun, kiun deziras".

Ŝi asertis, ke de la belorusa kolego ekaŭdis, ke estos permesite al ĉiuj, kiuj deziros, observi la baloton "de proksime" kaj tion ŝi nomis "pozitiva signalo".

Dum la vizito litova kaj belorusa ministroj pri eksterlandaj aferoj subskribis ambaŭflankan interkonsenton pri faciligita reĝimo por transiri la ŝtatlimon. Laŭ la interkonsento la homoj, loĝantaj en 50-kilometra ŝtatlima zono povos transiri la ŝtatlimon senvize, nur kun specialaj permesiloj.

Dum la renkontiĝo de litova kaj belorusio delegacioj estis priparolita ankaŭ kunlaborado en kampoj energetika kaj transporta. Belorusia ŝtatprezidento Aleksandr Lukaŝenko proponis al Litovio kune konstrui atom-energian centralon kaj promesis kontentigi ĉiujn bezonojn de Litovio pro elektroimporto transite tra Belorusio.

"Se ni solaj konstruos, vi neeviteble devos aĉeti elektron el nia elektrocentralo. Se ni konstruos ĝin kune, vi aĉetos de sia elektro-centralo. Ni kalkulu koston de la centralo kaj konstruu ĝin kune. Se Litovio emas konsenti, nin tio interesas", – en gazetara konferenco diris A. Lukaŝenko. 
Ne nur Belorusio, tamen ankaŭ Litovio deklaras pri konstruota atom-energian centralon. Ankaŭ Rusio planas konstrui la centralon en Kaliningrada regiono.

Ŝtatprezidenta reprezentanto por amaskomunikado Linas Balsys diris al agentejo BNS, ke "Pozicio de la prezidentino estas tia, ke grandegaj atom-energiaj centraloj ne estas perspektivaj". Li substrekis, ke administrado de tia centralo estus malfacila pro diferencaj naciaj juraj reguliloj. Krome, en Litovio funkcias jura normaro de Eŭropa Unio (EU), sed  en Belorusio ĝi nefunkcias.

Ŝtatprezidentoj de Litovio kaj Belorusio priparolis ankaŭ eblecon transiti ukrainan elektroenergion tra belorusa teriritorio kaj kondiĉojn de importo de naftaj produktoj en Belorusion tra haveno de Klaipėda.

Opinioj pri la vizito

Taksoj pri la vizito estas kontraŭdiraj. Tamen plimultas la pozitivaj.

Antaŭ la vizito belorusa politologo Valerij Karableviĉ atentigis, ke ĝi okazos antaŭvespere de la estonta ŝtatprezidenta baloto. "Sur ĉi tiu fono estas klare, ke vizito de Litovia ŝtatprezidentino estos akceptita kiel klara subteno de A. Lukaŝenko dum la antaŭbalota kampanjo".
La politologo ankaŭ atentigas al ankoraŭ okazanta informada milito inter Belorusio kaj Rusio: "Oni povas kompreni, ke EU interrompis sian neŭtralan politikon koncerne de ĉi tiu milito, kaj ĉi tiu vizito estas malagrablaĵo al Moskvo".

Celon de la vizito V. Karableviĉ ligas kun okazinta en Belorusio antaŭnelonga vizito de Venezuela ŝtatprezidento Hugo Chavez. Dum ĝi estis interkonsentite pro liverado de Venezuela nafto al Belorusio.

"Nuntempe ege streĉiĝis konkurado inter la najbaroj pro tio, ke ĉi tiu nafto transitu tra ilia teritorio. Ukraina ŝtatprezidento Viktor Janukoviĉ deklaris, ke Ukrainio estas preta aĉeti ĉi tiun nafton. Mi opinias, ke Litovio ankaŭ havas intereson, ke liverado de la nafto okazu tra ĝia teritorio trans Klaipėda-haveno. Al mi ŝajnas, tio estas la ĉefa problemo, kies solvo tre interesas Litovion. Ĉiuj aliaj projektoj estas pli malgravaj", – opinias la politologo.
Vicprezidantino de Sejmo (litova parlamento) Viginija Baltraitienė ankaŭ opinias, ke la vizito demonstros subtenon de la belorusa ŝtatprezidento.

Ĵurnalisto de TTT-ejo Diena.lt Evaldas Labanauskas ne konsentas, ke A. Lukaŝenko bezonas helpon de  la litova ŝtatprezidento en la estonta baloto.

"Unuavice estas dubinde, ke la vizito ne estis akordigita kun Bruselo, kiu dum lastaj jaroj provas trarompi  la glacion en rilatoj kun kvankam ne demokrata, tamen la reala estro de Belorusio. Tio ankaŭ estas signo al belorusa opozicio, vojaĝanta jam pli ol jardeko tra eksterlandoj, verŝanta la larmojn pri siaj zorgoj kaj klopodoj, interkverelanta inter si kaj agipovanta nenion, – ke ĝia "stelulina horo" jam finiĝis. Ĝi jam devas aŭ konstruive  ŝanĝiĝi, aŭ devas aperi nova aganta generacio de la opozicio. Tamen tio estas longdaŭra procezo, kiel ankaŭ demokratiigo de Belorusio. Tial dum plej proksima tempo la stirilo de Belorusio estos en la manoj de A. Lukaŝenko. La decembran baloton li gajnos malgraŭ tio, ĉu D. Grybauskaitė vizitados kun li Minskajn vidindaĵojn, aŭ ne."

Politika revuisto Kęstutis Girnius ne pensas, ke Litovio devas esti plaĉivola al Rusio.

"Ke al Rusio tio ( la vizito) povas ne plaĉi, ankaŭ mi ne dubas. Tamen se Litovio tre penus esti plaĉivola  al Rusio, ĝi pli damaĝus, ol gajnus".
Li substrekis, ke rilatoj inter Litovio kaj Rusio plie dependas de Moskva pozicio.

Ĉefa redaktoro de TTT-ejo de la plej granda litova gazeto Lietuvos Rytas Rimvydas Valatka, konstanta oponanto de la prezidentino, ĉi-foje opinias, ke la vizito estis necesa. Li asertas, ke estis du gravaj kialoj veni al Belorusio ne atendante la balotajn rezultojn.

"En kadro de interesoj de nia lando, almenaŭ tiel, kiel ilin komprenas la oficiala regpotenco, povis esti  eĉ du gravaj kialoj veni ne atendante rezultojn en la baloto de Belorusia ŝtatprezidento.
La unua kialo  estas nefinita traktado pri transportado de Venezuela nafto al Belorusio tra Klaipėda.

Antaŭ la vizito de prezidentino D. Grybauskaitė, A. Lukaŝenko en intervjuo al gazeto Litovskij Kurjer kvazaŭ speciale deklaris, ke „se Litovio ne deziras, ni ne subskribos“, ke la nafto estu transpumpata en Klaipėda. Tio montras, ke la traktado ie kojnumiĝis. Tial eblas, ke por ĝin ekmovi, estis necesa persona interparolo de ŝtatprezidentoj D. Grybauskaitė kaj A. Lukaŝenka.

Alia motivo de la vizito, nome nuntempe aranĝita, estas traktato pri simpligita transiro de la ŝtatlimo por loĝanoj de la limregionoj. Belorusio nur lastatempe  rifuzis siajn kontraŭstarojn pro ĉi tiu traktato, kvankam ĝi devis esti subskribita pasintjare. Tamen tiam la pompaste akceptita diktatoro, se paroli pitoreske, mem elĵetis la preparitan traktaton en rubujon. Tial estas tute kredeble, ke litovaj diplomatoj vere volis urĝi subskribon de la traktato, dum  A. Lukaŝenko denove ne ŝanĝis sian opinion.

Similan traktaton kun Belorusio aŭguste subskribis Latvio, la saman jam faris ankaŭ Pollando.

2 comments:

Valdas said...

kontaktoj inter historiaj najbaroj kaj parencoj estas necesaj. Sed ech litovaj esperantistoj ignoras chiujn najbarojn - de Varsovio ghis Talino, de Kaliningrado ghis Kijevo.

Liberia said...

Nice share thanks for posting