En vilaĝo Vanagai (distrikto Klaipėda) la pordon malfermis restaŭrita domo de evangelia luterana paroĥo.
La kaduka konstruaĵo estis renovigata unu jaron. Monrimedon asignis Departemento pri Kultura Heredo, magistrato de distrikto Klaipėda, diversaj oficoj en Germanio, tiamaj evangeliaj luteranaj komunumoj, personaj subtenantoj. Ĉiuj laboroj kostis pli ol milionon da lidoj (289620 EUR ).
La paroĥa domo estis konstruita en 1906. Dum la intermilita periodo ĉi tie funkciis biblioteko kaj lernejo, dum soveta tempo ĝi estis aplikita al kancelario kaj loĝejoj. En la rekonstruita domo oni planas establi paroĥajn bibliotekon kaj arkivon, centron de sociala kaj spirita helpo. La domo jam invitis vizitantojn al ekspozicio pri famaj homoj de Litovio Minora. Inter eksponatoj la homoj ekvidis ankaŭ standojn kun malnovaj leteroj, kiuj memorigas faman kulturan aganton de Litovio Minora, kleriganton, misiiston Kristupas Lokys [kris'tupas lokis'] (1860–1921), iam laborinta kiel pastro en paroĥo de Vanagai.
En la subtegmentejo la restaŭristoj trovis kaŝitajn tri germane skribitajn leterojn, kies kovertojn markas poŝtaj premsignoj de Kenigsbergo, kaj bildkarton kun bildoj de arbaro Giruliai kaj de la marbordo. La korespondaĵo estas skribita al familio de Kristupas Lokys en 1915, dum la Unua mondmilito.
La trovaĵo estis transdonita al historiistino Silva Pocytė. Ŝi devenas el Vanagai kaj esploras historion de ĉi tiu regiono.
Ŝi rimarkis, ke la leteroj estas adresitaj ne al la pastro, sed al lia filino Urtė. La leterojn subskribas Paul. Sur la kovertoj estas markite, ke ili estas senditaj per kampa poŝto, tial S. Pocytė supozas, ke Paul verŝajne estis soldato kaj ĉi tiu korespondaĵo estas leteroj de la geamantoj. Sur la bildkarto, kiun skribis, sed ne elsendis, fraŭlino Urtė sin turnas al Paul "Lieber" (germane amato). Por deĉifri la leterojn estas bezonata tempo, ĉar la skribo estas sufiĉe malfacile tralegebla.
Pastro Kristupas Lokys estis interesa personeco de Litovio Minora. Pri li en revuo Mokslo Lietuva rakontas profesoro Domas Kaunas.
Kristupas Lokys – misiisto kaj kleriganto
En Berlinajn lernejojn de misioj ekde dua parto de la 19a jc. eniradis multaj junuloj el Litovio Minora. Sin preparante iĝi misiistoj, edukitoj de tiuj lernejoj (depende de la regiono, al kiu ili estis sendotaj) ellernadis kelkajn lingvojn. Se ili sin preparis veni al Hindio, ili studis tri lingvojn plej ofte uzatajn de Hinda loĝantaro, la vojaĝontaj al Suda Afriko ellernadis kelkajn iujn lingvojn de afrikanoj. Aliaj vojaĝadis ankoraŭ al Cejlono aŭ al Suda Ameriko. La misiistoj estis ordinataj al pastroj. La plej grandaj iliaj meritoj estis ne konvertado de tiel nomataj paganoj al kristanismo, sed ilia klerigada agado.
Kristupas Lokys (1860–1921) estis unu el tiuj misiistoj. Ricevinte en misiista lernejo de J. E. Gossner en Berlino specialan preparon, li en 1888 venis en Hindion. Li scipovis lingvojn de popoloj hindi, mindari kaj gauvari. La juna misiisto establis en Khutitol malgrandan ekzemplodonan bienon, malsanulejon. Li estis akceptita de loka loĝantaro, ĉar li komprenis iliajn klopodojn kaj bezonojn kaj deziris helpi al ili vivi alie. Vidante, ke oftaj trosekecoj forbruligas la teron, akvo malleviĝas, bovinoj ĉesas lakti kaj homoj mizeras, Kristupas Lokys proponis digi riveron. Tamen pluvegoj trarompis la akvobaraĵon. Tiam Lokys mem gvidis konstruadon de la dua digo. Estis instalita irigada stacio kaj la naŭmonata trosekeco estis konkerita. Li ankaŭ restisgis multe da aliaj rememoroj pri bonaj aferoj. Ekzemple, li lernigis la loĝantojn, ke bovinan sterkon oni povas uzi ne nur por brulaĵo, sed ankaŭ por sterkado de kampoj.
Episkopo de evangeliaj luteranoj Jonas Kalvanas (1948 – 2003) iam partoprenis en Eklezia konferenco en Afriko. Al li aliris hindo kristano, pastro, kaj diris, ke en tiu ŝtato de Hindio, el kiu li venis, estas konstruita tre moderna digo, titolata je nomo de Lokys. Do, hindoj preskaŭ post cent jaroj memoras la misiiston el nia lando.
Kristupas Lokys kun la misio al Hindio forveturis estante junulo, sen la edzino. Post iu tempo li ekdeziris edziĝi. Li skribas leterojn al proksimuloj, petas, ke ili helpu al li trovi fianĉinon litovinon. Pri seĉado de la fianĉino oni parolas vaste, kaj la kandidatino revokiĝas. Ŝi estas Urtė Baltrytė de Kretingalė. Ŝi forveturis al Hindio. La gejunulojn geedzigis alia misiisto.
Urtė ne sidas senlabore. Ŝi komencas lecionojn pri manlaboroj, instruas lokajn knabinojn pri hejma mastrumado.
Estante ĉirkaŭitaj de loka loĝantaro kaj de naturo, la geedzoj de ties ĉerpadas saĝon kaj sperton, diligente observas la ekzotan mondon. Ili komencas skribi al gazetaro de Litovio Minora bonegajn konigajn artikoletojn pri Hindio, ties homoj, naturo, lokaj religioj ktp. Tiuj artikoletoj estas la unua litovlingve publikigita orientalisma literaturo.
Kristupas Lokys skribas ne nur al gazetaro de Klaipėda kaj Tilžė (germane Tilsit, nuntempe Sovetsk), sed ankaŭ petas kolekti oferojn kaj sendi al li blovinstrumentojn, ĉar li volas fondi orkestron. La invito estis ekaŭdita. En Litovio Minora estas kolektata mono, aĉetataj la instrumentoj kaj poste sendataj al malproksima Hindio. K. Lokys fondas la orkestron, klerigas kaj edukas lokan loĝantaron, klarigas per kies penoj kaj de kie venis la instrumentoj.
En 1902 la paro kune kun 6 infanoj naskiĝintaj en Hindio unuafoje revenis libertempi . La infanoj estis baptataj je nomoj de tri popoloj: litova, germana kaj hinda. La plej bela knabino estis Marta Rūta Dajamani. Ĉar la plej juna bebo estis nur antaŭnelonge naskita, la familio kunprenis hindon instruiston Stefan Khariya Samad el Bengalio, ke li helpu en la vojaĝo.
La instruisto el Hindio gastis pli ol duonjaron. Li konstante vojaĝis tra diversaj renkontiĝoj organizataj en la lando rakontante pri Hindio kaj siaj samlandanoj. Kompreneble, li ankaŭ petis oferi al misiaj aferoj. Adiaŭante kun nia lando, la hindo verkis verson. Urtė Lokienė tradukis ĝin al la litova kaj publikigis en gazeto de Tilžė. Tio estis la unua hinda verso en litova gazetaro.
Reveninte en Hindion, la hindo en loka gazeto priskribis vojaĝimpresojn. Povas esti tio estas la unua publikaĵo pri Litovio en hinda gazetaro.
Kristupas Lokys estis tre klera kaj klarvida homo. Li komprenis postsekvojn de Bismarka germanigo en tiama Germanio kaj vidis necesecon fondi organizon, kiu klerigu homojn, zorgu pri malsanuloj, malriĉuloj, instigu al alkohol-abstinenco. Tia organizo Sandora (Konkordo) estis fondita en 1904 en Klaipėda.
En 1914 K. Lokys duan fojon revenis libertempi, tamen komenciĝis la Unua mondmilito kaj li estis nomumita pastro por paroĥo de Vanagai. De Vanagai devenis klasikulino de litova literaturo Ieva Simonaitytė. K. Lokys zorgis pri ŝi, instigis ŝin al socia agado kaj ĵurnalista laboro.
Li tuj komprenis la novajn politikajn ventojn kaj kion ili povas alporti al litovoj. Apenaŭ regiono de Klaipėda en 1919 estis apartigita de Germanio, pastro K. Lokys neŝanceliĝante deklaris, ke ankaŭ li mem partoprenos en litova movado kaj paroĥo de Vanagai estos litova. Cetre, en la familio de Lokys oni parolis nur litove.
Kristupas Lokys mortis en 1921, li estas enterigita en tombejo Vanagai.
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment