2010-11-17

Ekzota plumhava gasto

La plej brilkolora loĝanto de Vilna urba distrikto Žvėrynas [ĵveri'nas] en urbo Vilnius ĉiu-matene komencas per kutima fanfaronado kontraŭ aliaj birdoj.

Lokaj loĝantoj de ĉi tiu urboparto jam antaŭlonge en lageto apud Rusia Ambasado vidas naĝantan mandarenan anason (Aix galericulata) – la birdon raran en Litovio.

La varma novembro permesas al ĉi tiu ekzota birdo pufigi la plumaron kaj senklopode vivi. Tamen ĝi povas ne elteni vintrajn frostojn.

La tutan someron la birdo naĝis kaj lud-baniĝis en la lageto. Ĝi eĉ delogis inon de platbeka anaso. Kaj nun ĝi intencas ĉi tie vintri.

En natura medio mandarenaj anasoj ne loĝas en Litovio. Tamen homoj ĉi tiujn belajn birdojn bredas  dezirante ornami siajn lagetojn. Tiam oni entranĉas la flugilojn, ke la birdoj ne forflugu.

En kulturo de antikva Ĉinio la mandarena anaso simbolas fidelecon en geedza vivo kaj amo. Ĉina proverbo pri geamanta paro uzas metaforon de la mandarena anaso: Du mandarenaj anasoj ludantaj en la akvo.

No comments: