2010-11-30

Internacia ŝakturniro dediĉita al Vladas Mikėnas

La 26-28an de novembro en Vilnius okazis internacia ŝakturniro dediĉita al 100-jara jubileo de litova ŝakisto, internacia majstro Vladas Mikėnas (1910-1992).

En Vilnius  ĉi-okaze  gastis la 12a mondĉampiono Anatolij Karpov, la konkurson gratulis Garry Kasparov.

La turniron "Al V. Mikėnas – 100" gajnis internacia grandmajstro David Navara el Ĉeĥio. La duan lokon okupis internacia grandmajstro Aleksandr Ŝimanov. La tria restis rusa internacia grandmajstro Aleksandr Beliavsky, nuntempe reprezentanta Slovenion. El litovaj ŝakistoj plej bone sin prezentis internacia majstro Darius Zagorskis (la 4a) kaj internacia grandmajstro Eduardas Rozentalis (la 6a).

Dimanĉe okazis la superfinalo. En ĝia malfermo parolis: Eŭropa parlamentano, honora prezidanto de Litova Ŝaka Federacio Vytautas Landsbergis, Anatolij Karpov. La superfinalon elsendis Litova Televido.  En la superfinalo la ŝakistoj devis ludi sistemon Flohr-Mikėnas en la Angla debuto. La ĉexa grandmajstro David Navara gajnis ankaŭ la superfinalon, en kiu partoprenis ankaŭ Aleksandr Ŝimanov, Aleksandr Beliavsky, Darius Zagorskis.
En la superfinalo venkis ankaŭ la ĉeĥa grandmajstro. Anatolij Karpov enmanigis al D. Navara specialan premion – "nevenkeblajn" ŝakojn (la reĝoj neniam  perdas la ekvilibron!).

A. Karpov volas, ke la turniro iĝu tradicia kaj ĝi allogu famajn ŝakistojn de la mondo. Li strebas, ke ŝakludo reakiru perditajn poziciojn. Kiam A. Karpov aktive ludis, ŝakludo laŭ populareco rivalis kun  futbalo kaj estis pli populara ol basketbalo. Nuntempe ĝi estas malpli populara ol golfo aŭ teniso.

Vladas Mikėnas (1910-1992) estis litova ŝakisto, internacia majstro, ŝaka juĝisto de internacia kategorio, aŭtoro de libroj pri ŝakludo. Li naskiĝis en Tallinn (Estonio), en 1931 translokiĝis en Litovion. 

Dum 1931-1939 V. Mikėnas reprezentis Litovion en kvin oficialaj kaj unu neoficiala ŝakaj olimpikoj. En ĉiuj li ludis ĉe la unua ŝaktabulo.

Inter liaj venkoj estas tiuj kontraŭ mondĉampionoj A. Alekhine, M. Botvinnik, V. Smyslov, M. Tal.

Dum 1983-1985 V. Mikėnas estis ĉefa arbitracianto en la mondaj konkursoj.  Li juĝis en matĉoj G. Kasparov – Aleksandr Beliavskij,  G. Kasparov – V. Smyslov, G. Kasparov – A. Karpov.

Je nomo de Mikėnas estas nomata sistemo en la Angla debuto (sistemo de Mikėnas, aŭ sistemo de Flohr-Mikėnas, aŭ sistemo Mikenas-Carls).

Ankoraŭ unu interesa fakto: kiel diris A. Karpov, V. Mikėnas vidis ĉiujn mondĉampionojn, krom la unua.

3 comments:

Valdas said...

La situacio de Esperanto similas tiun de shako. Chu eblas paroli pri ia perspektivo, kiam klubanoj kunvenas, sed ne esperantumas (ne shakas).

Valdas said...

ankaw pri shako gravas, kie en la frazo vi lokas vorton: En la superfinalo venkis [ankaŭ]la ĉeĥa grandmajstro. Kiu do estis la chefa venkinto?

Se la leganton shako interesas almenaw same kiel Esperanto, estus utile rakonti pri la fratinoj Polgar, kartvelinoj, litovino (?)Viktorija... La eksperimento de Laszlo Polgar iom similas tiun de la knabino Winifred

Antanas Gr. said...

Kiel mi komprenas, oni rivalis en la finalo pro laŭroj de la turniro, kaj en la superfinalo - pro ŝakoj de A. Karpov.
Pri Viktorija Čmilytė BARELO iomete skribis.