2010-11-28

Kardiogramo de sorto de Donelaitis en la jaro 2010

En 2008, kiam Kirill iĝis Patriarko de Ortodoksa Eklezio de Moskvo kaj de la Tuta Rusio, komenciĝis nova  etapo de ĝia  ekspansio. Rusia parlamento (Dumao) preparis leĝon pri transdono de "kultaj objektoj", kiuj estis ŝtata proprietaĵo, al Rusia Ortodoksa Eklezio (ROE). En Kaliningrada regiono Kirill elektis 17 objektojn, inter ili eksan luteranan preĝejon en  Tolminkiemis (germane Tollmingkehmen, Tollmingen, ekde 1946 – Ĉistije Prudi (rus.Чистые Пруды), nuntempan muzeon de Donelaitis. La preĝejon konstruis iniciatinto de litova laika literaturo, luterana pastoro Kristijonas Donelaitis (1714-1780). Lia la plej fama verko estas  poemo Metai (La Jaro), jam tradukita al 12 lingvoj. Fragmentojn de ĉi tiu granda poemo oni povas legi en Litova Stelo (2004, n-roj 2, 3) aŭ en libro El mia Esperanta skatolo de Petras Čeliauskas.

En la preĝejo ripozas la restaĵoj de K. Donelaitis.  En 1979  komencis funkcii Muzeo de K. Donelaitis, establita en la preĝejo.

El Moskvo ricevita listo la 28an de oktobro devis esti konfirmita en Dumao de Kaliningrada regiono. Tamen ĉi tie kaj ankaŭ en ROE komenciĝis neatenditaĵoj, ĉar antaŭ la voĉdonado prezidanto de la Regiona Verkista Asocio Boris Bartfeld sukcesis ricevi  tribunon de la Dumao. Post lia elpaŝo, Kaliningrada Dumao transmetis pridiskutadon de la demando al pli malfrua tempo.

Ĉi tie estas prezentataj fragmentoj el retletera korespondado inter eksa kultura ataŝeo de Litovio en Kaliningrada regiono, verkisto, gajninto de olimpika bronza  medalo (Montrealo, 1976), filozofo Arvydas Juozaitis kaj poeto Boris  Bartfeld.

La 29an de Okt.
Boris Bartfeld: Jes, mi unusola el reprezentantoj de sociaj organizoj sukcesis atingi  tribunon de la Dumao kaj mi rgore diris, ke estas krimo tiamaniere transdoni Muzeon de Donelaitis al la cerkvo. En la kunsido partoprenis hierarkoj de ROE, metropolito Smolenska kaj Kaliningrada Serafim. La guberniestro haltigis la voĉdonadon kaj propramane forstrekis Muzeon de Donelaitis el la listo.

La 6an de Nov.
B. B.: La historio pri Muzeo de Donelaitis daŭras. Ĉiuj aliaj objektoj estas transdonitaj al ROE. La 4an de novembro ni vizitis  metropoliton Serafim, kaj mi defendis pozicion de la muzeo. Tamen alian tagon patriarko Kirill elpaŝis en Rusia Televido kaj oficiuloj tre ekviglis. Mi publikas tekston al amaskomunikiloj, mi sendas ĝin al Vi. Oficiuloj de ROE devus trankviliĝi, ĉar ili ricevis ĉion, kion deziregis. Tamen la parolado de la patriarko estas direktivo agi. Li parolis nur pri Muzeo de Donelaitis, ne dirante "muzeo" kaj "kirko", nomis ĝin "templo" (rus. храм [ĥram]), kio laŭ ortodoksa senco egalas al cerkvo. La patriarko substrekis, ke oni devas fondi protektadan konsilion, kiu estu en la manoj de la homoj, zorgantaj pri sorto de la loko. Ĉi tiu frazo tre gravas.

La 10an de Nov.
Arvydas Juozaitis: Morgaŭ mi iros  al Sejmo, mi parolos en Komitato pri Scienco kaj Kulturo, postulos Sejman deklaron al Rusia Dumao.

B. B.: Tion, kion vi faras, estas plej grave. Resursoj de la kaliningradanoj elĉerpiĝis. Guberniestro Cukanov evitas interparolojn. Por ni restis apenaŭ unu semajno ĝis nova kunsido de la regiona Dumao,  kie estos konfirmata la socia konsilio.
B. B.: (post kelkaj horoj): Retejo RuGrad  informas, ke 68,75 % da kaliningradanoj estas kontraŭ transdonado de "kultaj objektoj" al ROE.

La 11an de Nov.
A. J. Ŝajnas, sukcesis. Nia Sejmo akceptos deklaracion al Rusia Dumao.
(post kelkaj horoj): Bedaŭrinde, Sejmo morgaŭ ne pridiskutos la deklaracion.

B. B.  Nun estas bezonataj interparoloj ĉiu-nivelaj: inter la ministroj pri kulturo kaj tiuj pri eksterlandaj aferoj, inter la ŝtatprezidentoj. Vi devos ankoraŭ penlabori, ĉar sen Vi ĉi tiu demando ne estos solvita.

La 12an de Nov.
B. B. Mi ĝus revenis el la Registara domo, kunsidis Ministerio pri Kulturo kaj registara fako de Internaciaj Rilatoj. Kuzjajeva,  guberniestra reprezentantino en nia Dumao, deklaris, ke alia vojo malestas – kirkon de Donelaitis necesas transdoni al ROE. Oni silentigadis min kaj diris, ke mi ne estas reprezentanto de Litovio. Krom tio, Litovio prezentis  nenian proteston, enmanigis nenian noton, Rusia ambasadoro ne estis vokita al litova registaro ktp.  Tia silento signas konsenton.

La 13an de Nov.
A. J.: Min oni certigis, ke noto de nia  MEA (ministerio pri eksterlandaj aferoj) al Rusia MEA estas. Do, ĝin oni kaŝis... Ni komencas kolektadon de subskriboj de intelektuloj. Ni totale instigos tri unuajn personojn de la ŝtato por eldiri la pozicion.

B. B.: La subskriboj ĉi tie interesas neniujn, ili ne helpos.

A. J.: La subskriboj estas por movigi nian regpotencon...
Post Scriptum
Post enmiksiĝo de Germanio, ROE rifuzis Kenigsbergan katedralon kun tombo de I. Kant.
Literatūra ir Menas




***
Ŝtatprezidentino Dalia Grybauskaitė elsendis leteron al Rusia ŝtatprezidento Dmitrij Medvedev, en kiu petas restigi Muzeon de K. Donelaitis en posedo de Rusia ŝtato.

Kun la sama peto al prezidanto  de Dumao de Rusia Federacia Ŝtato Boris Gryzlov turnis sin ankaŭ prezidantino de Sejmo Irena Degutienė.

El Rusia Ŝtata Dumao estas ricevita oficiala letero kun informo, ke konstruaĵo de la eksa luterana preĝejo en Tolminkiemis, kie funkcias Muzeo de Kristijonas Donelaitis, estas elstrekita el listo de objektoj, kiujn oni planas transdoni al ROE.
--
Aŭtoroj de la fotoj: Kęstutis Jurelė (Muzeo de K. Donelaitis), Gediminas Savickis (Arvydas Juozaitis).

1 comment:

Valdas said...

Dankal Dio! Donelajtis por litovoj estas same grava, kiel Pushkin kaj Tolstoj por rusoj, kaj tushi Tolminkiemis estas same, kiel atenci Mikhailovskoje aw Jasnaja Poljana. Nun ni devus pli multe eksponi Pjatnickan cerkvon kaj Markuchan bienon. Sed kiel esperantistoj ni devus zorgi pri reklama shildo sur la angulo de Vilna/Zamenhofa stratoj en Kawno.
Estimata Ganto, vbi estas kvazaw "Delfi" de Esperanto, Vilna informilo. Dankon!