2010-12-17

Kaptu Solomonon!

Se vi ĉirkaŭrigardinte ne rimarkas surskribon Solomon, do vi estas ne en Vilnius. Tiu trafa rimarko estas populara inter vilnanoj.
Tiujn surskribojn iu anonimulo pentraĉadas sur ĉefurbaj muroj.

Televida ĵurnalisto, ĉefurba konsiliano  Algis Ramanauskas (pseŭdonimo Algis Greitai)  en sociala retejo Facebook anoncis ĉasadon de mura pentraĉulo, subskribanta per pseŭdonimo Solomon. Li kreis grupon Pagauti Solomoną (Kapti Solomonon)  kaj proponis persone  monpremion de 500 Lt (145 EUR) al tiu, kiu denuncos la homon, kiu per grandegaj surskriboj Solomon malpurigas la murojn. Estis malfermita konto por  ĝiri monon al la kampanjo.

"Jam delonge tio min incitis, sed la pacienco krevis, kiam mi ekvidis buseton de mia amiko surskribaĉitan per solomonoj", – rakontis A. Ramanauskas.
La Fejsbuka grupo baldaŭ akiris popularecon. Nuntempe ideon kapti Solomonon subtenas pli 5200 homoj.

Dume Solomono aŭ iliaj adeptoj mokas la kampanjon. Sur unu muro aperis kalembura surskribo: Algis Greitai, sed Solomono pli rapide (pseŭdonimo Greitai signifas rapide).

A. Ramanauskas substrekis, ke vilnanoj ne devus iniciati linĉan juĝon. "Mi povas certigi, ke ĉion plenumos juroprotektaj institucioj. Se aperos iuj dezirantaj preni la monon de la fondaĵo kaj denunci la krimulon, ilia informo iros rekte  al al la polico, sed ne en interreton aŭ gazetaron. Mi komprenas, estas multoj volantaj draŝi  la dentojn de tiu degenerulo, tamen plej gravas, ke la justecon realigu tiuj, kiuj havas rajtojn tion fari".

Li opinias, ke Solomono pro siaj laboraĉoj devas esti altirita al kriminala respondeco, sed ne elturniĝu nur  pagante punmonon, ĉar li estas "malica kanajlo kaj pezo de liaj laboraĉoj jam delonge fetoras je kriminala, sed ne administracia respondeco".

Iniciato de Algis Ramanauskas elvokis diversajn, iam kontraŭdirajn diskutojn. 
A. Ramanauskas, kiel membro de la urba konsilio,  atingis, ke la urba magistrato ĝiru en la konton 10000 Lt.

Malsupre estas prezentata fragmento intervjuo kun A. Ramanauskas, publikigita la 3an de  novembro en retejo Delfi. Lin paroligis Rasa Karaliūtė.


Prezidanto de Etika Komisiono ĉe la ĉefurba Konsilio asertas, ke vi, kiel membro de la urba konsilio, eble intermiksis publikajn kaj privatajn interesojn, ĉar vi asignis 10000 Lt el la urba budĝeto al fondaĵo Kapti Solomonon, kiun vi mem establis?
Ĉu la fondaĵo estas en mia poŝo? Ne. Konto de la fondaĵo estas en Fondaĵo de Civita Respondeco (FCR). Ĉu FCR estas en mia poŝo? Ne. Ĉu tiu mono estas dediĉita al celo vera?  Jes. Eble tiu monsumo estas tro granda? Povas esti. Tamen eble tiuj 10000 Lt helpos trovi la homon aŭ homojn, kiuj devos kompensi faritan damaĝon, eĉ se ili tion devos fari la tutan vivon. Koncize, tiu mono revenos, mi ne dubas.

Oni povas pridiskuti, ĉu, rigardante el morala vidpunkto, estas bone  asigni monon el la urba budĝeto al ĉi tiu celo, kiam lernejoj, infanvartejoj kaj malsanulejoj estas malbon-stataj. Tamen estas same,  kiel dubi , ĉu indas kaptadi la poŝan ŝteliston, kiam murdistoj estas ankoraŭ ne kaptitaj. Tia "logiko" abundas en mensoj de la kritikistoj. Ja oni devas kaptadi ĉiujn krimulojn. Lernejoj kaj infanvartejoj RICEVOS la monon, ne dubu. Kaj se iu membro de la Konsilio diros al mi –  via iniciato estas bona, mi ankaŭ deziras ĝiri al ĉi tiu fondaĵo "miajn" 10000 Lt, tiam mi respondos al li, ke jam sufiĉas, pli bone transdonu tiun monon al iu lernejo aŭ malsanulejo.

Kion vi respondus al tiuj, kiuj estas konvinkintaj, ke ĉi tiu historio pri la kaptado estas via memreklamada kampanjo antaŭ la okazonta magistrata baloto?
Jen situacio: vi aŭtas laŭ stratoj de matena Vilno. Ĉie - nur trafikŝtopiloj. Vi veturas en ĉefa stratzono. Dekstre, en flanka strato vi vidas aŭton, kiu atendas eniĝon en la torenton. Malantaŭ vi – senfina aŭtovico. Vi haltas, deziras enlasi tiun homon, montras al li –  nu, veturu fulme! Tre konata situacio, ĉu ne? Almenaŭ al tiuj, kiuj kutimas cedi. Tiu homo ial ne veturas, li daŭre haltas plu. Vi vidas lian vizaĝon – 50-jaraĝa, lipharulo, pli kolera ol lia dekkvinjara folksvageno. Vi lumsignas al li, montras –  hastu, enŝoviĝu, mi cedas la vojon! Li  demonstre ignoras vin, haltas plu, ne aŭtas, la vizaĝo koleriĝas ankoraŭ pli. Al vi jam oni signalas: ne haltigu la trafikon, kaj vi aŭtas pluen. Kio okazis? Vi renkontiĝis nome kun la homo, kiu mem NENIAM CEDAS NENION AL NENIU. Tial lia kapo ne digestas ideon, ke iu povas cedi al li. Tian banalan amikaĵon li konsideras kiel sinjorstilan insidon. "Faras al si reklamon antaŭ la baloto", - pensas liphara furaĝbeto.

Mi NE KANDIDATOS. Mia kadenco finiĝos post kelkaj monatoj. Kia povas esti reklamo? Absurdaĵo. Mia iniciato estas nur ordinara banala civitismo, kaj se iuj ne kredas, iru al ĉjortova babuŝka <el la rusa: diabla avinjo>.

Ĉu vi ne vidas, ke kaptado de Solomono retroturniĝas kontraŭ vi mem?
Mi movetis grandegan feĉularon. Al mi oni minacas, pro tio mi turnis min al polico. Eble tio estas retroturniĝo, tamen mi  ne atentas ĝin. Iuj uloj lanĉis en  fejsbuko grupon por "kapti" min, sed ili havas nenian logikon. Kio malhelpas kapti min? Mi estas ĉi tie, do, surmetu mankatenon, se estas pro kio.
Cetere, mi estas tre elreviĝinta pri iuj publikaj personoj.  Unu el ili, fama vizaĝo de hiphopa grupo, la viro, edukanta du infanojn, nedirekte subtenas vandalismon. "Ju pli danĝere kaj pli komplike  estas pentri grafitiaĵon, des pli estas interese", – ridetante klarigas la bravulo. Svaras <Gabrielius Liaudanskas-Svaras>, tiam por kia diablo vi vizitadas lernejojn kaj paroladas al la infanoj pri civitismo, se vi glaceigas la
leĝdelikton?  Gabrielius, ĉu vere ĉio estas OKAY al vi? "Kulturo de muropseŭdonimoj ankaŭ postvivos, ĝi ne mortos", – plektas plu la majstro kaj ruze ridetas flanken, ĉar profunde en sia interno li komprenas, ke muelas fekaĵon.

Ĉu ne okazis tiel, ke homoj vian iniciaton komprenis tre laŭvorte kaj limigite (t.e. "Algis pro persona venĝo kaptadas flavbekulon")?
Sur muro de la fejsbuka grupo 
mi diras nome tiel  – ĉiu decidas laŭ grado de sia difektiĝo. Por unuj tio estas antaŭbalota reklamo, persona venĝo (kvankam al mi ili nenion faris), manko de atento. Por la alia  tio estas justeco, civitisma konduto.
 

En la grupo estas preskaŭ 5000 membroj kaj absoluta plimulto subtenas ĉi tiun ideon. Komence estis multaj provoj vandalizi ĝin, tamen niaj adminoj iompostiom tiujn solomonojn forĵetis.  Furiozaj sed senpovaj solomonoj nun aliloke ploraĉas pri tio, kia malbona estas mi kaj kiaj malbonaj estas miaj elsendoj.

Estas kelkaj aĉuloj, kiuj surpentraĉis duonon da Vilnius. Kial antaŭ tio, kiam vi anoncis ĉasadon de Solomono, oni ne penis iel subpremi tiujn ulojn aŭ iel alimaniere solvi problemon pri grandskala pentraĉado sur la urbaj muroj?
Mi ne scias. Eble, oni konsideris ne sufiĉe serioze, ŝajne "infanoj petolaĉas". Infanoj... Ja ne estas tiel.

Sendepende de mia iniciato, Magistrata Departemento por Civila Protektado kaj Publika Ordo ankaŭ ekokupiĝis funde pri ĉi tiu afero. "Funde" signifas, ke finiĝis simbolaj ludoj  kun deliktado de administracia juro. Unuafoje estas iniciatita KRIMINALA afero pro tre granda damaĝo al la socia kaj privata havaĵo.

Kial en Litovio estas tiel komplike kapti kaj puni la homon, kiu estas nek Batman, nek homo-araneo?
Tio ne estas komplike. Nur neniu kaptadis antaŭe. Nun, kun kriminala afero,  la polico povas uzi tutan  arsenalon de operaciaj rimedoj. Kaj se denove ĝi ne havos benzinon, povas esti, helpos nia fondaĵo, kial ne? Ni konstante renkontiĝas kun menciita departemento, akordigas agojn kun la polico.

Viaopinie, kial  al anoncita kaptado de Solomono  tiel tempeste oni reagis kaj kial la iniciato akiris akcelon?
Tial, ke apud ni estas multege da homoj, kiuj jam delonge tion atendis, al kiuj aĉigita Vilnius jam delonge elvokas senliman domaĝon. Iuj homoj simple nur eltiris la ŝtonon el sub la rado kaj la peza veturilo poiomete ekmoviĝis. Finfine.
***
Solomono ankoraŭ ne estas kaptita. Kaj kiu bridos la grafitiiston? Ĉu vere nur Onklo Frosto (dėdė Šatis), kiel asertas grafitia "esploro"  apud la Verda ponto (Žaliasis tiltas)?

(Aliaj variantoj: onklo Policisto, onklo Algis, onklo Dormo.)

2 comments:

Valdas said...

Multaj vandalismoj okazas en Vilno, kaj tiu chi estas la plej sekura kaj sensenca esprimo de psika perturbo. Kompulsio. Inda jur-psikiatran ekzamenon, kaj raporton en internacia konferenco en Palango oktobre 2011. Mi deziras sekuras kapton de tiu perversulo, sed ne batu lin - li povos gvidi pentrartostudion en Rokishkis-hospitalo por eduki grafitismon anstataw la nun moda pedofilio.

Valdas said...

sekuran kapton, ke neniu suferu