2011-01-28

Izis el Litovio

La 17a de januaro memorigis 100-jaran datrevenon ekde naskiĝo de mondfama fotografa artisto Izis Bidermanas (1911-1980).

Pasintjare ĉe  urbodomo de Parizo oni povis vidi serpentumantan homan vicon. Ĉi tie estis eksponataj laboroj de Izis Bidermanas.

La 17an de januaro 1911 en litova urbo Marijampolė [marijam'pole] (tiam Litovio apartenis al cara Rusio) al  Uziel (Iser) kaj Zisle (Miriam) Biderman naskiĝis filo Izrael. La patro de la estonta fotografa artisto estis malriĉa butikisto de porcelanaĵoj. La familio vivis mizere, ĉar komerco iris malbone, la familio ne kapablis pagi impostojn kaj devis fermi la butikon. En pasporto, eldonita en la jaro 1925 al Iser Biderman estas enskribitaj 5 personoj: lia edzino kaj filoj Naftal, David kaj Izrael (la filino ankoraŭ ne estis naskiĝinta). Ĝis 1926 la familio loĝis en Vytauto-strato (la 14a domo), poste translokiĝis en la 7an domon de Dailidės-strato.
 
Fininte elementan lernejon, estonta fotisto eniris judan gimnazion. Li ekinteresiĝis pri pentrado, lernis maldiligente kaj devis adiaŭi la gimnazion. La patro proponis iĝi meblisto, tamen li elektis fotografion, kaj 13-jaraĝa komencis lerni en unu el 4 fotometiejoj, funkciintaj en tiama Marijampolė. Lia unua instruisto verŝajne estis Movŝe (Mojsej) Buchalteris  (1868-1941), la plej sperta profesia  fotisto en la regiono.

En sendependa Litovio Izrael Biderman ŝanĝis sian nomon al Izraelis Bidermanas, kaj poste dum la tuta vivo ĝin ne mallongigis. Famiĝinte, li en diversaj landoj klarigadis, ke lia persona kaj familia nomoj havas litovajn finaĵojn.

Iomete lerninte fotistan metion, en 1927  li  vojaĝis kun amikoj tra litovaj urboj kaj urbetoj, kaj li fotis homojn, diversajn festojn kaj lokojn.

Grava ŝanĝo de la vivo okazis en 1930. La junulo, apenaŭ 19-jara, sola, sen mono, sen dokumentoj, scipovanta neniun francan vorton, forveturis al Parizo. Kio instigis lin al tia, mi diru, riska  vojaĝo, ne estas klare. Oni diras, ke li elmigris pro konstante persekutanta mizero kaj Parizon elektis pro ĝia rava imago, kreita danke al tralegitaj francaj romanoj.  Iuj opinias, ke Parizo logis lin pro raviĝo je  verkado de fama pentristo Marc Chagall. Ankaŭ oni povas trovi asertojn, ke Izraelis fuĝis de minacantaj pogromoj. Tamen oni devus scii, ke pogromoj NENIAM okazis en Litovio.

Izraelis neniam revenis al Litovio, al Marijampolė. Tamen forlasinte la patrolandon,  li restis viva,  li ne pereis dum la Holokaŭsto. En la jaro 1941 en Marijampolė estis murditaj liaj gepatroj kaj post 3 jaroj en Kaŭna geto pereis  familio de lia frato David. Li restis viva, konkeris Parizon, faris mirindan karieron kaj realigis siajn revojn.

"Konkeron" de Parizo Bidermanas komencis sur la plej malsupra ŝtupo – en azilo por judaj enmigrantoj, kie vagabondoj kaj enmigrintaj mizeruloj serĉis la tegmenton por sia kapo. Unaj impresoj, spertitaj en Francio, kaj komplika adaptiĝo disigis la kreitajn iluziojn. "Al Parizo mi venis kun 25 frankoj, tamen el  tiuj la doganistoj  redonis nur sep, do mi venis al Parizo kun sep frankoj en la poŝo. En malserenaj kaj malvarmaj tagoj la norda stacio ŝajnis kota, tuta Parizo dronis en nubo kaj pluvo. Pro grandeco de la urbo mi  povis freneziĝi, precipe dum tiu periodo. Mi komprenis, ke mi havas nenion, nur tiujn sep frankojn, por kiuj mi povis tranokti en motelo".

La profesio, akirita en Litovio, helpis al  Bidermanas fiksiĝi en la nova vivo. Antaŭ la Dua mondmilito li laboris en fama fotoportreta studio Arnal, poste en studio de la bopatro, kaj finfine en la propra en Nationale-strato.

Grava turno en kariero de la artisto okazis dum la milita tempo, kiam li kaŝadis sin de nazioj, partoprenis en kontraŭfaŝisma rezistado kaj fotadis la kunbatalantojn.

Jen epizodo pri unu el tiaj fotoseancoj.  La kunbatalantoj venis al la fotado puraj, kun freŝe razitaj vizaĝoj. Tamen Izis ne fotis ilin. Li petis ilin veni post tri tagoj nerazitaj, vestitaj per la sama ĉemizo. La fotisto deziris verki bildojn de la homoj, kiuj  venis kvazaŭ rekte el la batala kampo. En la fotoj oni povas vidi malĝojon de la herooj, laciĝon en la okuloj, sopirantaj al pli bonaj tempoj.

La unua ekspozicio de la estonta famulo estis aranĝita en Pariza galerio La Boétie en 1946. En 1950 aperis la unua fotolibro Parizo de revoj (Paris des rêves), subskribita je nomo Izis. Ĝi atestis pri naskiĝo de la talento tre interesa kaj novidea. La antaŭparolon verkis la fama poeto, dramisto kaj aktoro Jean Cocteau.

Fotoj de Izis bildigas Parizajn stratetojn kaj homojn, vendistinon de konvaloj, festajn momentojn, cirkajn spektaklojn, stratbalaistojn kaj geamantojn. En nekoloraj fotografaĵoj radias ia lumo, kiu ensorĉadas la homojn admirantaj sian Parizon ankaŭ post 60 jaroj. La detaloj estas tre interesaj kaj elokventaj: la krudaj manoj, la laciĝinta vizaĝo kaj malĝojo, pasantoj  hastantaj tra  neĝa blovaĵo al la laborejo. Tiutempe Izis pli kaj pli aprecis neantaŭaranĝitan etoson en la fotoj kaj decidis ne fotadi en la studio.

En 1949 Izis estis invitita foti por la unua numero de fama magazino Paris-Match. La fotisto dum 20 jaroj preparis por la magazino multajn raportaĵojn pri mondfamaj artistoj Marc Chagall, Collette, Albert Camus, Paul Eluard, Louis Aragon, Édith Piaf   kaj aliaj.

Tre grava por I. Bidermanas estis interkonatiĝo kun fama franca poeto kaj scenaristo Jacques Prevert. Rezulto de ilia amikeco kaj kunlaborado estas fotoalbumoj La granda balo printempa (Le grand Bal du printemps), Ĉarmo de Londono (Charmes de Londres).

Izis kune kun la plej fortaj artfotistoj Willy Ronis, Henri Cartier-Bresson, Robert Doisneau kaj Brassaï partoprenis en ekspozicio Kvin francaj fotistoj (Five French Photographers) en Novjorka Muzeo de Moderna Arto (MoMa). La ekspozicio funkciis ekde 1952 12 19 ĝis 1953 02 24. Liaj laboroj ĝisatendas grandegan interesiĝon. Izis estas komparata kun Henri Cartier-Bresson, Brassai kaj aliaj famaj fotistoj.

Izis konsideris humanisman ideologion de fotografio. Eble nekonscie, tamen li trafe uzas koncepton de H. Cartier-Bresson pri "decida momento".

En 1957 Henri Cartier-Bresson  diris al The Washington Post : "Fotado ne similas pentradon., Kiam vi fotas,  vi verkas nur dum sekundero. Via okulo devas vidi la komponadon aŭ esprimon, kiun la vivo mem prezentas al vi, kaj vi devas intuicii, kiam butonpremi  la kameraon. Tio estas la momento, kiam la fotisto verkas. Oop! La momento! Se vi preterlasis ĝin, ĝi malaperis poreterne".

La artisto multe vojaĝas. Li vizitas Londonon, ankaŭ Israelon kaj eldonas fotoalbumon pri ĉi tiu lando. La antaŭparolon al la albumo skribis verkisto Andre Malraux, la kovrilon verkis la fama M. Chagall. En 1964 M. Chagall invitis foti nur unusolan Izis, kiam li pentris plafonon de Pariza Operejo. Poste la raportaĵon el 20 fotoj publikigis Paris-Match.

Post 20-jara laboro en la magazino, Izis decidis ĝin forlasi kaj en 1969 li dediĉis sin nur al la verkada laboro. Li eldonis albumon La mondo de Chagall (Le Monde de Chagall), kaj  en la jaro 1977 aperis lasta libro de I. Bidermanas Parizo de poetoj (Paris des poètes). Izis forpasis en 1980, enterigita en suburba tombejo de Parizo.

Kritikistoj asertas, ke tuta verkado de Izis estas tuŝita de malĝojo. Por la junulo, forlasinta sian landon, Parizo estis ne lulilo, sed azilo. Organizantoj de la pasintjara ekspozicio en Parizo atentigas, ke kordoloro de la artisto estas kunligita kaj kun malfacila decido elmigri, kaj kun sento de kulpeco, ke li sukcesis eviti la masakron, kie pereis lia tuta familio.

En Litovio Izis longe estis preskaŭ nekonata, pri li aŭdis nur ne multaj. Kiam antaŭ kvin jaroj pli aktive komencis kunlabori Litova Arta Muzeo kaj Franca Kultura Centro, naskiĝis ideo aranĝi ekspozicion de laboroj de Izis en lia naskiĝlando. Lia filo kaj protektanto de lia heredaĵo, ankaŭ fotisto, Manuel Bidermanas konsentis prepari la ekspozicion, kvankam li diris, ke la patro ne estus konsentinta, ĉar damaĝo pro la murditaj proksimuloj estis tro granda.

En Marijampolė konserviĝis Dailidės-strato [dajlides], kie staris domo de Bidermanas-familio, tamen la domo mem jam ne estas.  La urba estraro intencas  unu el  stratoj nomi je nomo de la fama samurbano, tamen Manuel Bidermanas dezirus, ke la strato havu nomon de familio Bidermanas.

En 2006 Izis finfine revenis en Litovion. Ekde la 14a de novembro 2006 ĝis 14a de januaro 2007 en Vilna Bildgalerio funkciis lia granda ekspozicio, estis eldonita katalogo. Poste la ekspozicio translokiĝis en Marijampolė, la naskiĝurbo de Izis. Liaj laboroj estis prezentitaj en Kultura Centro de Marijampolė (Arta Galerio de M. B. Stankūnienė).

Post finiĝo de la ekspozicio, oficistoj de Franca Kultura Centro plenumis volon de M. Bidermanas kaj du laborojn de Izis donacis al lia naskiĝurbo. Nuntempe ĉi tiuj fotoj estas konservataj en Kultura Centro de Marijampolė.

Pri arto de Izis oni povas konatiĝi en Fejsbuko ,  kaj en multaj aliaj TTT-ejoj.



2 comments:

Ganto said...

Mi dankas al Valdas B., ke li legas BARELO'n, kaj informas min pri eraroj, kiujn mi, bedaŭrinde, ofte faras, kaj pli bedaŭrinde, - ilin ne vidas.

Vakdas Banaitis said...

Domaghe, ke la komentoj restas en la barelo. Post relego de chi artikolo mi necesus sendi admonon al la urbestro de tiu urbo, kiu asantaw 4 jaroj akceptis donace 2 verkojn de Izis Bidermanas, tamen ghis nun ne pendigis stratshildon kun la nomo.
La adreso: s-ro urbestro
Vidmantas BRAZYS
placo de Basanavicius Nro 1
Marijampole LT-68307, Litovio