2011-01-09

Lilija Gubaidulina – la venkintino de ĉi-jara konkurso Triumfa Arko

La 26an de decembro en Litova Televido okazis finalo de  kantista konkurso Triumfa Arko (Triumfo Arka). En rekta elsendo kantistoj konkuris por la titolo Orvoĉo-2010.


Dum 11 elsendoj de Triumfa Arko la ĵurio kaj televida spektantaro elektis kvaropon de la plej bonaj kantistoj. Plu konkuris Gitana Pečkytė (soprano) kaj Mindaugas Zimkus (tenoro) el Kaŭna Muzika Teatro, kantistino el Kazanj Lilija Gubaidulina (soprano) kaj reprezentanto de Muzika Teatro en Panevėžys Algirdas Bagdonavičius (tenoro).

Ĉi-jara konkurso Triumfa Arko estis la tria. Ekde la komenco la superan pozicion sencede okupis 35-jara tatarino Lilija Gubaidulina (sur la foto).

La  belega voĉo, malfacilaj arioj, sincereco kaj la interna varmeco gajnis al la kantistino favoron de la ĵurio kaj simpatiojn de la publiko. "Dum aŭskultado de via kantado obsedas  sento de konfidemo kaj stabileco, kio estas aspirinda, kaj tio ne povas nin ne ĉarmi", – pri kantado de L. Gubaidulina parolis membro de la ĵurio, opera solistino, profesoro Sigutė Stonytė. Do, Lilija Gubaidulina gajnis titolon La Ora Voĉo.

"Mi honeste konfesas – mi ne atendis  tian  turniĝon de la eventoj, tian triumfon. Mi ne pensis, ke la litova publika min tiel varme akceptos kaj tiel malavare voĉdonados por mi", – ĝojis Lilija post la konkurso.

Kiam startis la konkurso, Lilija Gubaidulina estis prezentita kiel gastino el Kazanj, tamen tio estas  ne tute vere, ĉar jam trian jaron ŝia hejmo estas en Litovio.

En nian landon la kantistinon alkondukis la amo. En 2006 ŝi gastkoncertis en festo de komunumo de Litoviaj tataroj, ĉi tie ŝi renkontis sian estontan edzon kaj kun la filino el la unua geedziĝo Vasilia translokiĝis al Vilnius. Nuntempe en la familio jam kreskas ankaŭ la dua filino Amina.

Antaŭe ŝi loĝis en Kazanj, kantis en tiea  Ŝtata Teatro de Opero kaj Baleto de Musa Ĝalil, instruis kantadon en la konservatorio. L. Gubaidulina opinias, ke la Tatarstana operejo apartenas al kvinopo de la plej fortaj muzikaj teatroj de la lando. Unuajn lokojn ekspertoj sendiskute atribuas al la Granda Teatro (Bolŝoj-teatro) en Moskvo, Maria-Teatro (La Mariinskij-Teatro) en Sankt-Peterburgo, kaj pro aliaj pozicioj konstante inter si konkuras teatroj Novosibirska, Jekaterinburga kaj tiu de Kazanj.

Dum la finala vespero Lilija plenumis sian promeson kanti ankaŭ litove. Ŝi elektis kanton Elegio de la amo (Meilės elegija de Algimantas Raudonikis).

En la granda finalo de Triumfa Arko L. Gubaidulina plenumis komplikan arion de Norma el opero Norma de Vincenzo Bellini. Ŝi ricevis 6273 voĉojn de televidaj spektantoj kaj  superis soliston Mindaugas Zimkus (5059 voĉoj).

En 2009  en la konkurso venkis sopranulino Ona Kolobovaitė.
La unuan konkurson (2008)  gajnis basulo Liudas Mikalauskas.

1 comment:

Valdas said...

Triumfo Arka - Triumfa Arko. Jen charma ekzemplo de parenceco inter la plej maljuna litova kaj la plej juna Esperanto en la centro de Europo. Nu, la litova apaenaw ekzistis je la lasta glaciepoko, kaj eble inter Baltio kaj Baltistano restas iu pli antikva hindeuropa lingvo, sed en la tuta mondo nur Esperanto kaj la litova posedas tiom kompletan kaj simetrian participo-sistemon: anta-inta-onta/ ata-ita-ota, litove ech duoble pli. Ni, litovoj, devus ne nur fieri, sed ne forgesi uzi ghin. La kopiado de la okcident-kaj precipe angla sintakso igas perdi nian esprimivon.