La18an de decembro en Kaunas okazis vica ĉiujara 46a kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA). Samtage ankaŭ okazis tradiciaj Zamenhofaj Tagoj.
Ĉi-foje partoprenis malpli da homoj, ol dum antaŭaj kongresoj de LEA. Kaj tamen ĝi estis internacia, ĉar en ĝi estis reprezentitaj najbarlandoj Latvio kaj Pollando.
Sian raporton prezidanto de LEA Povilas Jegorovas komencis per revuo de financa stato de la asocio. Kaj ĝi ne estas ĝoinda. Ŝajnas, venis jaro(j) de la magra bovino. Kiel diris la prezidanto, se dum antaŭaj jaroj la asocio iel ricevadis plimalpli grandan financadon, tamen ĉi-jare ĝi estis absolute ĉesigita. Ankaŭ sekvontjare apenaŭ oni povas atendi pliboniĝon. Povilas diris, ke ni devas iel travivi tiun malfacilan periodon kaj ne kapitulaci. Tamen, ŝajnas el ĉi tiu situacio ni ne eliros sen perdoj. Povas esti, la asocio devos ĉesigi eldonadon de dumonata revuo Litova Stelo. Pro financaj malfacilaĵoj ĉi-jare estis eldonitaj 3 numeroj. P. Jegorovas promesis, ke estos eldonitaj restaj ĉi-jaraj numeroj kaj en 2011 la revuo ankoraŭ aperos. Poste la kvara periodo de Litova Stelo verŝajne finiĝos.
La prezidanto favore taksis kontribuon de Barelo.
Tamen malgraŭ kriza stato, Esperanto-agado en Litovio ankoraŭ flagras. Ĉi-jare LEA organizis en Visaginas tradician aranĝon Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET).
Esperantistoj de Panevėžys eldonis libreton Ridu kun ni (2a libreto).
Kunlabore kun Kaliningrada eldonejo Sezonoj estis eldonitaj kelkaj libretoj (Zamenhof de A. Korĵenkov, Dek libroj kaj Dek gazetoj), kiuj, kiel diris Povilas, estas utilaj precipe por tiuj esperantistoj, kiuj maldiligentas legi. En tiuj libretoj ĉiu esperantisto povas trovi minimume necesan informon pri Esperanto. Samokaze li atentigis, ke esperantistoj ne legas Esperantanan literaturon, ne uzas ĝin en sia agado. Tio estas karakterinde por tuta Esperantujo. Cetere, ankoraŭ en 1995 Ludovikito skribis: "Esperantistoj estas nekuraceble mallegema popolo". (Heroldo..., 1995, n-ro 7).
En la Universala Kongreso en Kubo partoprenis 9 esperantistoj el Litovio. Arimantas Račkauskas kaj Gražina Opulskienė partoprenis en programo de la kongreso.
Instruistino Genovaitė Liepinia el Meškuičiai (distrikto Šiauliai) estis unu el gvidantoj de internacia projekto. Enkadre de la projekto, li kun lernantoj gastis en Portugalio.
Litovaj esperantistoj partoprenis en aranĝoj, dediĉitaj al 150-jara naskiĝa datreveno de Adomas Jakštas (Aleksandras Dambrauskas).
Gediminas Degesys kaj Algimantas Piliponis publikigis artikolojn en litovlingvaj eldonaĵoj.
Post raporto de la prezidanto, parolis kelkaj esperantistoj.
Monsinjoro Lionginas Vaičiulionis rememoris BET-on en Visaginas. La paroladon li kronis per preĝkanto.
Vilija Jakštienė transdonis bondezirojn de esperantistoj de Klaipėda.
Vilius Šidlauskas (Panevėžys) parolis pri estonteco de Litova Stelo. Li proponis transiri al eldonado de la interreta revuo, se la "papera" ĉesos sian ekzistadon.
Algimantas Piliponis (Vilnius) tuŝis problemon de instruado de eksterlandaj lingvoj en litovaj lernejoj. Por lernado de eksterlandaj lingvoj plimulto da lernantoj elektadas la anglan. Ekzemple, francan lingvon lernas nur 5 % da lernantoj. A. Piliponis asertis, ke se angla elpuŝos aliajn eksterlandajn lingvojn, ĝi elpuŝos ankaŭ la litovan.
Marijus Dilba koncize rakontis pri agado de Vilna Junulara Klubo Juneco.
Zenonas Sabalys (Šiauliai), kiu parolis tuj post elpaŝo de la junecano, ekĝojis, ke la klubo tamen vivas. Li rakontis pri agado de esperantistoj de urbo Šiauliai. Z. Sabalys ne vidas tragedion, se ne estos eldonata tradicia Litova Stelo kaj kiel ekzemplon prezentis ĉinan revuon El popola Ĉinio.
Janis Kalnins el Latvio invitis al 47-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-47), kiuj okazos en Priekuli (distrikto Cesis, Latvio) dum 9-16 de julio 2010.
Ramunė Barauskienė parolis kiel prezidento de organizo Tarptautinis Kultūros EKO aljansas (Internacia Kultura EKO Alianco). Je nomo de la alianco ŝi invitis esperantistojn disvastigadi en la mondo sciigon pri paca kulturo.
Ĉe la fino estis gratulitaj ĉi-jaraj jubileuloj.
Kvankam post tagmanĝa paŭzo oficiale komenciĝis Zamenhofaj Tagoj, cetere dediĉita al 151-jara naskiĝa datreveno de L. Zamenhof, tamen ĉi-jare ĝi apenaŭ povis pretendi al serioza aranĝo. Fakte estis nur du programeroj: interesa rakonto de Gražina Opulskienė (Mažeikiai) pri la Universala Kongreso en Kubo kaj koncerto de flutistino Lidija Gomolickaitė-Grudzinskaitė kaj ŝia lernantino Neringa Stučinskaitė. Iuj esperantistoj babiladis, ke ĉi tiun muzikistinon ili jam aŭskultis 5-foje, kaj estas dezirinde, ke ŝi ŝanĝu la programon kaj plibonigu la muzikadon.
Kvankam modeste, tamen la kongreso kaj Zamenhofaj Tagoj okazis. Do, ni ĝoju, esperu kaj ... laboru!
No comments:
Post a Comment