2011-03-14

La 11a de Marto - la tago, iam historie negrava

La 11an de marto Litovio festis  la Tagon de Rekreo de Litovia Sendependeco. Antaŭ 21 jaroj, la 11an de marto 1990, Litovio apartiĝis de Sovetio kaj deklaris sin sendependa ŝtato.

Tamen monumento La 11a de Marto estas ne en Litovio, sed en ... Berlino.

En  la jaro 1979 en Berlina parko Scharlottenburg estis starigita obelisko, kies aŭtoro estas Braco Dimitrijević. Ĝi havas kvarlingvan surskribon "La 11a de Marto. La tago,  eble historie grava estontece", kiu  fakte estas dediĉita al naskiĝtago de hazarda preterpasanto Peter Malwitz.

En la jaroj 1970, Berlino estis delikata urbo, tial Berlinaj aŭtoritatuloj kontrolis, ke la 11a de Marto ne estu grava al iu lando de la mondo, kaj precipe al Berlino aŭ al Germanio.

Braco Dimitrijević rakontas, kiel li eksciis pri ŝanĝiĝo de statuso de la 11a de marto:

Mi memoras, dum mia unuafoja partopreno en Seoula Bienalo en Sud-Koreio,  <...> unua demokratie elektita litova ŝtatprezidanto Landsbergis  diris al mi: "Mi  gratulas vin. Vi antaŭ 20 jaroj antaŭdiris la tagon de Litovia sendependeco!" 
Ĉi tiu tago estis kontrolita en historiaj libroj kaj enciklopedioj, kaj oni certigis, ke ĝi ne estas historie grava. Tamen poste ĝi iĝis la nacia tago de Litovio. Tio iasence konfirmas, ke ne ekzistas negravaj tagoj, negravaj lokoj, negravaj ideoj.

4 comments:

Valdo Banajtis said...

La 11an de marto antaw 7 (?) jaroj estis oportuna tago por civitanoj de Litovio trafi al Londona E-klubo, kaj tiam mi kun la plej juna filo Povilas renkontis du eminentajn personojn: profesoron John C.Wells, kiu ankaw naskighis la 11an de marto (omaghe ni donacis al li malnovan eldonon de angla prononcvortaro de lia praprofesoro Daniel Jones (eldonitan en Kaunas en 1963), kaj Mula-Moshton Husejn Al-Amily, kiu gastame invitis nin tranokti en lia Londona tendo kun haremo el 3 komputiloj, kaj abunde regalis nin el sia Trezoro, pli frue, ol tiu aperis libroforme. Dankon al ambaw
dezirante rerenkonton alian simile koincidan tagon.

Ganto said...

11-an de marto 2011 tertremis kaj cunamis, kaj el BARELO elfluis Instrukcio

1. Skribu komentarion
2. Enskribu proponatan kodon
3. Marku Name/URL (apude devas aperi punkto)
4. Enskribu memelektitan nomon (por sin prezenti al la publiko) en fenestreton apud Name. La dua (URL) restu malplena aŭ enskribu adreson de via TTT-ejo.
5. Musklaku Prewiew . Vi ekvidos, kiel via komentario aspektos reale.
6. Se ĉio estas en ordo, musklaku Publish You comment. Se vi sukcesis, supre aperos: Your comment has been saved. It may take a moment for your comment to appear on the site. Se aperos iu mesaĝo pri eraro, sendu ĝin al la BARELO.

kapitano said...

Mi scivolas, chu tiu hazarda berlinano Peter Malwitz - la scias, ke lia naskightago post 11 jaroj akiris historian signifon

Per Spegulo said...

Vivu libereco de Litovio! La soveta sistemo estis unua la plej kontraux humanecoj ideologioj. Mi gxojas al via libero. Amika, frata saluto el "la plej gxoja barako", en Hungarujo.

http://konsiderejprogresantoj.blogspot.com/