2011-04-19

Litovaj romaoj jam havas lernolibron de sia etna lingvo

Dank' al esperantistino (ekde 1965) Vida Beinortienė el  Panevėžys [paneveĵis'] estas eldonita libro* pri romaa lingvo.

Ĝis nun la romaoj havis nur aboco-libron Romane bukvi,  eldonitan de Kleriga Ministerio en 2003.

La libro prezentas romalingve beletrajn specimenojn. La aŭtorino deziris, ke ili almenaŭ iomete rilatu al romaa temaro. Tamen en litova literaturo mankas tiaj verkoj.  Estis tradukitaj verkoj de klasikuloj de rusa  literaturo (Makar Ĉudra de Maksim Gorkij, poemo Ciganoj de Aleksandr Puŝkin).  El litova poezio estis tradukitaj versoj de Kristijonas Donelaitis, Justinas Marcinkevičius, Paulius Širvys. La libron redaktis doktoriĝanto de Vilna Pedagogia Universitato romaino Rada Bogdanovič.

Vida Beinortienė akiris la profesion de inĝeniero – kemiisto en Kaŭna Politeknika Instituto (nuntempe Kaŭna Teknologia Universitato). En esperantista rondo ŝi estas konata kiel tradukistino, kiu esperantigis dramon Mindaugas de Justinas Marcinkevičius (2005) kaj tajgan taglibron Requem de Antanas Poška (dulingva eldono, 2005). En Litova Stelo oni povas legi versaĵojn de populara litova poeto Paulius Širvys, kiujn tradukis sinjorino Vida.

La libro pri romaa lingvo naskiĝis post ŝia multjara  kunlaborado kun la loka romaa komunumo. "Libertempe mi iras al romaoj", - diras ŝi. "Ili bezonas diversflankan helpon".

Kiam sinjorino Vida iĝis protektanto de romaoj en Panevėžys? Nun ŝi laboras jam duan jaron kiel rajtigito de Romaa Komunumo Nevo Drom, tamen pri ĝiaj interesoj ŝi komencis okupiĝi antaŭ 13 jaroj, kiam la Internacia Societo Kolping el Germanio fondis oficon de sociala helpanto por laboro kun infanoj de cigantendaro.

"La societo financas socialan agadon, do ankaŭ al mi asignis salajron. Bedaŭrinde, post unu jaro la vizitantaj germanoj decidis, ke ne indas elspezi monon por la romaoj kaj mian oficon nuligis, tamen mi restis kun la romaoj ĝis nunaj tagoj", – rakontis sinjorino Vida.

Dum 13 jaroj ŝi ellernis la lingvon kaj kompilis ĉi tiun libron. La romaa lingvo en Eŭropo havas 9 dialektojn. La idiomo de Pollandaj kaj Litvaj romaoj apartenas al Baltia dialekto.

"Oni povas nur bedaŭri, ke ankaŭ hodiaŭ multaj romaoj estas analfabetoj, timas publikecon, sentas sin ne sekuraj. Tamen ili kroĉiĝas al la vivo kaj necesas helpi, ke ili integriĝu en la socion,  ke ili sentu sin plenrajtaj civitanoj de la lando", – parolas sinjorino Vida.

Tautinių bendrijų naujienos (Novaĵoj de etnaj minoritatoj),
Panevėžio balsas
(La voĉo de Panevėžys),

Valdo Banaitis

*Romų kalba = Romany čhib / Vida Beinortienė. – Panevėžys : Panevėžio vaikų dienos užimtumo centras ( Centro  de Infana Tag-okupado en Panevėžys), 2011. – 260 paĝoj, 4 partoj ( gramatiko de romalingvo, tekstoj, vortaretoj romaa-litova kaj litova-romaa (4500 vortoj)). – ISBN 978-609-95266-0-7

1 comment:

vbanaitis@gmail.com said...

Kial oni ne komentas la antawpaskan
mesaghon pri apero de litova lernolibro pri la romaa lingvo? La kialo supozeblas, ke la legantaro chirkaw Nia barelo ne scias, ke temas pri la cigana ligvo. Des pli domaghe, char estas multa analogio inter la cigana kaj Esperanto. Ciganoj ne bezonaas literaturon. esoperantistoj - interreton...