2011-12-07

La oron alblovis Uragano


Dancistoj de Žuvėdra revenigis al si titolon de mondaj ĉampionoj. La kolektivo de sportaj dancoj de Klaipėda-Universitato triumfis en  Monda Konkurso por Dancensembloj de Latinamerikaj Dancoj, kiu la 3an de decembro okazis en Vilnius.

Uragano de la Klajpedaj dancistoj ravis ne nur 5500 spektantojn sed ankaŭ ĵurion de la konkurso. Kvar ĵurianoj el sep donis la unuan lokon kaj la 3 – la duan. La ĉampionoj plenumis programon Uragano laŭ melodiaj motivoj de germana muzikgrupo Scorpions.
La arĝenton ricevis Vera el Tjumen (Rusio), pasintjaraj ĉampionoj de la mondo. Germanaj dancistoj TSZ Aachen-TSC Duesseldorf Rot-Weiss gajnis la bronzajn medalojn. Cetere, la dua teamo de Žuvėdra okupis la 5an lokon.

Žuvėdra jam venkis en 7 Eŭropaj kaj 7 mondaj konkursoj. Gvidanto de Žuvėdra Romaldas IDZELEVIČIUS pleje aprecas la venkojn atingitajn eksterlande, precipe tiujn du en Germanio: "Hejme elbatalita venko ne estas tiel granda. Kompreneble, la venko ĉiam estas venko, sed estas pli afable gajni sur la tero de konkurantoj".

"Lastatempe venkas teamo de tiu lando, kie okazas la konkurso. Tial nun en Litovio ni deziris danci tiel, ke la rezulto ne estu "ĉelima", ke neniu diru, ke helpis la hejmaj muroj", – konsentis kun la edzo Skaistutė IDZELEVIČIENĖ.

Žuvėdra trejnata de Romaldas Idzelevičius kaj Skaistutė Idzelevičienė jam partoprenis en 22 mondaj konkursoj. Ekde 1994 la Klajpedanoj eĉ 18-foje gajnis la medalojn.

En Litovio la monda konkurso  estis aranĝita kvaran fojon. Antaŭe la konkursoj de la mondo okazis en Litovio en la jaroj 1996, 1999 kaj 2002.

No comments: