2011-12-19

Revenante al la Kongreso de LitEA


Mi dezirus ĝustigi kelkajn faktojn pri la 47a Kongreso De Litova E-Asocio.

Oni nepovas diri, ke la E-Domo en Kaunas ne funkcias. S-anino Irena Jagminaitė tie akceptas diversajn taskojn kaj faras ĉiujn necesajn laborojn, kvankam ŝi en la Domo ĉiam ne sidas. Tamen Esperanto-turisma firmao Bonvoje laboras konstante kaj plenumas ankaŭ funkciojn de la deĵoranto. Ĝia estro Antanas Visockas kaj Irena Jagminaitė estas aktivaj esperantistoj, bone scipovas la internacian lingvon.

En la kongreso vere partoprenis ne malpli ol 100 esperantistoj, ĉar laŭ la enketiloj al la kongreso registriĝis 98 homoj kaj, mi mem rimarkis, ke kelkaj prenis enketilojn, tamen forgesis ilin plenigi kaj redoni. Latvion reprezentis ne nur Biruta, sed  ankaŭ Janis KALNINŠ. Li venis postagmeze kaj do, ne partoprenis en litovlingva parto de la aranĝo.

Mi ne eraros dirinte, ke hodiaŭ al multaj esperantistoj, precipe al tiuj de juna generacio, nomo Biruta Kondrate estas nekonata. Nur malmultaj memoras, ke oni temas pri la fama latva E-aktivulino, kiu en Esperanto-rondo jam de antaŭlonge estas pli bone konata laŭ sia geedza familinomo ROZENFELDE.

Tuj post parolo de Vytautas Šilas, kiu admonis onin dum E-aranĝoj ne korokodili, eldiris sian opinion Zenonas Sabalys. Li atentigis, ke ĉiuj oficialaj (registritaj) organizoj laŭ la Konstitucio de Litova Respubliko uzas la ŝtatan lingvon. Tial la oficiala kongreso, raportadoj kaj paroladoj laŭ temaro de la organizo okazas en litova lingvo. Tamen la dua parto de la aranĝo (Zamenhofaj Tagoj-2011) estis nur en Esperanto.

La ideon estontece eldoni revuon Litova Stelo nur en Interreta formo proponis Povilas Jegorovas en sia jara raporto. Audrys Antanaitis subtenis ĉi tiun ideon.

Fino de oficiala parto de la kongreso estis gaja, impresa kaj bonetosa, ĉar Litova E-Asocio honoris (gratulis kaj donacis rozojn)  ne preskaŭ dek, sed 12 jubileulojn.

Posttagmeze, dum Zamenhof-tagoj-2011 Aida Čižikaitė rakontis ankaŭ pri Hanojo, prezentis Vjetnamion – la landon de la sekvontjara Universala Kongreso.

Kiel dum la antaŭaj Zamenhof Tagoj, ankaŭ ĉi-jare junularo vespere organizis sian aranĝon, kiu okazis en alia loko. 

Sekvont-tage, dimanĉe, negranda rondeto de Kaŭnaj esperantistoj kun la latvaj gastoj finis la feston en kafejo ĉe la taso de teo.

Irena Alijošiūtė, respondeca sekretario de Litova EA

No comments: