2011-12-15

La 47-a Kongreso de Litova Esperanto-Asocio

Solena gratulo al V. Šidlauskas okaze de lia Jubileo

La 10-11-an de decembro, 2011 en la centra litova urbo Kaŭno okazis la tradicia, ĉar ĉiujara, la 47-a Kongreso de Litova Esperanto-Asocio. La kongreso pasis en  la salono de la urba Kolegio pri Komerco kaj Entreprenado.  Estis la loko en malnova urboparto  nur je 300 metrojn for de Esperanto-Domo (ve, ne plu funkcianta!). Kolektiĝis ĉirkaŭ 80 esperantistoj el Litovio kaj unu el Latvio (Biruta Kondrate).

La ĉefparton de la kongreso faris litovlingva raporta parolado de la Prezidanto Povilas JEGOROVAS. Laŭ lia prava konstato, la dumjara Esperanto-agado tra Litovio estis minimuma, ĉar ankaŭ la Asocion tušis la malboniĝinta ekonimia ŝtata stato. Tamen la Asocio ĵus sukcesis eldoni tri lastajn numerojn de la revuo Litova Stelo (de la jaro 2010). La Prezidanto esprimis kontentiĝon pri partopreno de litovaj esperantistoj en Kopenhaga UK, en latva BET, en Kieva Junulara kongreso kaj atentigis, ke jam nun estas organizata veno de litovoj en la 9-an Kongreson de Eŭropa Esperanto-Unio, en la duan laŭgrande urbon de Irlando Galivo (Galway). Li rimarkis, ke krom la kurso de Gediminas Degėsys en Vilna Universitato, en Litovio okazis neniu instruado de Esperanto. Tamen, eblas ĝoji almenaŭ pri kelkaj priesperantaj publikaĵoj en litova gazetaro. P. Jegorovas samokaze atentigis ĉiujn pri sekvojara 125-a jubileo de Esperanto kaj esprimis esperon pri multaj enlandaj gazet-artikoloj. Estis esprimita aparta danko al redaktoro de intereta tribuno Barelo A. Grincevičius, ankaŭ pro liaj kontribuoj al Vikipedio. Krome, la Prezidanto enmanigis gratulatestojn al preskaŭ dek jubileuloj de la jaro 2011.

Demandoj pri la raporto al P. Jegorovas forestis. Tamen elpaŝis kelkaj postparolantoj.

A. Antanaitis
La unua Vicprezidanto Audrys ANTANAITIS rakontis pri aktivecoj de litovaj esperantistoj ĵurnalistoj kaj proponis, ke la revuo Litova Stelo en 2012 aperu elektronforme en la retejo de Litova Ĵurnalista Asocio.

Algimantas PILIPONIS certigis, ke Esperanton oni devas prezenti nur kiel Lingvo Internacia.

Biruta KONDRATE invitis ĉiujn veni sekvajare al BET, okazonta en estona urbo Tartu.

Vytautas ŠILAS admonis onin dum E-aranĝoj ne korokodili, sed praktiki Esperanton.

Zenonas SABALYS kontraŭis al intenco, ke  Litova Stelo estu komuna eldono de LEA kaj Litova Ĵurnalista Asocio.

Valdas BANAITIS kaptis la okazon atentigi, ke Esperanton necesas instrui ne laŭ gramatika maniero, sed laŭ infanluda stilo.

La Kongreso finiĝis per invito de la kunvenintoj iri al la Kolegia manĝejo kaj ĝui la senpagan tagmanĝon.

Kongresanoj (I)
Post la tagmanĝa paŭzo solene malfermiĝis la aranĝo Zamenhof-tagoj - 2011. En ties programo okazis prelego de Vilius ŠIDLAUSKAS pri temo L. Zamenhof  kaj Litovio.

Somerajn impresojn prezentis: Gražina OPULSKIENĖ – pri SAT kongreso, Vida KULIKAUSKIENĖ – pri Somera E-Studado en Slovakio.

Kongresanoj (II)
Aida ČIŽIKAITĖ prezentis la sekvontjaran 79-an Italan E-Kongreson.

La festan koncerton faris flutistino Lidija Gomolickaitė-Grudzinskaitė kun siaj lernantinoj.

Fine, la tradiciaj Kongreso kaj Zamenhof-tagoj pasis tradicie!


Vytautas Šilas (fotoj de la aŭtoro)

No comments: