2012-01-20

Pri Esperanto kaj esperantistoj disaŭdige

Litovaj ĵurnalistoj sukcese uverturis la celebradon de 125-a naskiĝtago de la internacia lingvo Esperanto. Okazis ĝi la 30-an de decembro, antaŭtage al Novjaro 2012. Tiam tre populara litova komerca radiofonio  Žinių Radijas (Radio de komunikoj) en la kadro de interparola elsendo Ĉe tagmanĝa tablo (Prie pietų stalo) okazigis 45-minutan interparolon pri Esperanto. La interparolon kun  ĝenerala sekretario de TEĴA kaj ankaŭ redaktoro de revuo Litova Stelo Vytautas Šilas gvidis populara ĵurnalisto, amiko de Esperanto  Ginas Dabašinskas. Temis pri strukturo de lingvo Esperanto kaj pri ties uzantoj, pri individuo de Zamenhof, pri aktivecoj de Litova Esperanto-Asocio kaj de Universala Esperanto-Asocio. La paroligato akcentis, ke kompare kun la litova lingvo, kiu aĝas je ĉirkaŭ 2 mil jaroj, Esperanto estas tre juna lingvo, kiu la 26-an de julio 2012 celebros sian 125-jaran jubileon.
    
La elsendo pasis en senpera, sincera etoso, vere kiel ĉe tagmanĝa tablo. La gvidanto de la elsendo penis diri kelkajn frazojn en Esperanto. Li bonantagis al la aŭskultantaro kaj same en Esperanto prezentis la kunparolanton: Redaktoro de "Litova Stelo"!

Samtagan vesperon la disaŭdigo estis ripetita. En TTT-ejo de la radio oni povas la elsendon traaŭskulti (kompreneble, en  litova lingvo) aŭ elŝuti.

Litovaj membroj de TEĴA antaŭvidas en 2012 plurajn E-temajn disaŭdigojn.
(Laŭ informo de Vytautas Šilas)
--
Sur la fotomuntaĵo: G. Dabašinskas (maldekstre) kaj V. Šilas (dekstre).

No comments: