La 12an de januaro 2012 en Vilnius okazis solena premiero de kinofilmo Fortikaĵo de dormantaj papilioj (Miegančių drugelių tvirtovė) de reĝisoro Algimantas Puipa. La filmo estas kreita laŭ samtitola romano de Jurga Ivanauskaitė, kiun en la jaro 2005 legantoj de Litovio deklaris Libro de la Jaro.
Verkante la romanon, la verkistino jam grave malsanis, tamen la malsano ankoraŭ ne estis diagnozita.
Romanon "Fortikaĵo de dormantaj papilioj" mi finis skribi starante ĉe la komputilo, ĉar sidiĝinte mi ne povis leviĝi, – rakontis Jurga Ivanauskaitė.
En novembro 2005 ŝi ankoraŭ ĝustatempis prezenti la libron al legantoj, ĉar baldaŭ J. Ivanauskaitė estis hospitaligita en Vilnan Malsanulejon de Eksterordinara Helpo. Baldaŭ ŝi eksciis la senkopatan diagnozon. En sia letero al revuo Moteris (Virino), kiu en 2007 proklamis ŝin Virino de la Jaro, la verkistino skribis:
Mia sorto amas ŝercojn kaj paradoksojn. Ĝi precipe amas ŝerci decembre. En antaŭpasintjaro, la 12an de decembro, jam post elfalo de la unua neĝo, la fatalo pridonacis min je du eksterordinaraj trofeoj: matene mi eksciis, ke mi malsanas je precipe maligna sarkomozo de malfrua stadio kaj ĉe la vesperiĝo oni sciigis al mi, ke mi ricevis la Nacian Premion. Tiufoje mi aliris al fenestro, tra nebulo de la larmoj ekrigardis al la ĉielo nigra kaj terure indiferenta, kaj minacis al Nekonatoj, tie en la altoj sidantaj, kiuj nin, kvazaŭ marionetojn, tiradas per ŝnuretoj de hazardoj, koincidoj kaj neevitebleco. Mi flustris aŭdace, kvankam pli volonte mi estus elkriinta: “Ja tiel oni ne ludas!”. Mi, kompreneble, ricevis neniun respondon. Mi komprenis, ke mi devos vivi plu. Nome vivi, sed ne morti, kion ajn parolu severaj kancerologaj konsilistaroj akceptintaj funkciojn de dioj.
Kiel vivis la verkistino poste? Kion ŝi malkovris al si dum la lasta jaro de la vivo? Pri tio rakontas Rita Valčiukaitė. La artikolo estis publikigita en revuo Femina (n-ro 26, 2011).
***
Verkado, same kiel amo kaj kredo, por mi estas unu el la plej intimaj temoj. Pri la verkado, amo kaj kredo estas malfacile publike paroli jam pro tio, ke ĉi tiu trio, kiel interna procezo fakte sendependa de la volo kaj menso, por mi estas kaj verŝajne restos enigmo. Ĉiuj tri sferoj ne havas specialajn regulojn, kiujn lerninte, oni neniam plu eraros. Pro tio kaj en la verkado, kaj en la amo, kaj en la kredo la homo ĉiam estas novulo. Almenaŭ pri tio parolas miaj spertoj.
Jurga Ivanauskaitė
Svedio. La bildo ĉiutage aperanta antaŭ la okuloj de Jurga tra la fenestro de la malsanulejo pli similas scenejon ol la realan vivon: viciĝas malgrandaj diverskoloraj dometoj, ĉie kuŝas amasoj da neĝo, en birdonutrejoj bekas grasaj ĝojplenaj birdoj, kaj neniu homo preterpasas... Tiu vidindaĵo anstataŭas la mirindajn ekzotikajn pejzaĝojn, kiujn la verkistino ĝuis dum siaj multnombraj vojaĝoj, kaj ŝia mondo nun akiris nur la grandecon de malsanuleja ĉambro.
Malaperis deziro nepre ion fari, ŝi tute ne emas legi, skribi leterojn aŭ spekti televidon. De la mateno ĝis la vespero Jurga povas pri nenio okupiĝi, nur ĝui sian estadon. Ŝi eĉ ŝatas tiun senagadan staton, kiam ŝi ne plu havas celojn, kiam ŝi ne plu devas esti en konstanta kurado.
Multajn horojn tage kaj kelkfoje ankaŭ nokte, kuŝante en la lito, Jurga observas la objektojn, kiuj ĉirkaŭas ŝin. Iom post iom la aĵoj perdas siajn nomojn kaj sian destinon. Subite ĉio, ankaŭ ŝi mem, fariĝas partoj de la sama Unuo. Ĉiuj objektoj kaj la spaco, en kiu ili troviĝas, akiras arĝentan koloron kaj ŝajnas sanktaj. Dum tiuj momentoj, tuŝante la tablon aŭ la littukon, ŝi ekhavas la senton, kvazaŭ ŝi karesus Dion mem.
Dum la lastaj jaroj, kiam oni demandis ŝin, kion ŝi plej deziras, la verkistino ĉiam respondis, ke ŝi volas eksenti la profundan kredon je Dio. Ŝi serĉis ĝin en Litovio kaj sur Himalajo, en la sanktaj libroj kaj en la spirita ekzercado, en senfinaj penoj sperti la ekbrilojn kaj en la diabla furiozo. Tamen Dio silentis. Ne eblas krei, preni, ŝteli aŭ aĉeti la kredon. Ŝia animo avide deziris fuĝi el la nigra nokto al la brila lumo, sed ĝi ne sciis kiamaniere tion fari.
Kiam la lipoj de kuracisto ekdiris: „kancero“, proksimume dudek sekundojn angoro, ĉagreno, kolero kaj la demando: „kial mi“ flamis en ŝia kapo. Dum tiu mallonga tempo Jurga sukcesis verki en pensoj adiaŭan leteron plenan je kondamno al siaj „murdistoj“... Poste venis absoluta silento. Malantaŭ la fenestro vidiĝis la tero kovrita per griza nebulo. Neniu eksterordinara miraklo okazis. La animo ekkonas Dion ne pro tio, ke ĝi ekvidas Lin, sed kiam Li ektuŝas ĝin en la mallumo.
Esti detruata de la kancero memorigas la ĉelon en monaĥejo, kie regas soleco kaj absoluta silento. Kaj tiu dezerta silento trapenetris la verkistinon, ĉio en ŝi ektrankviliĝis. Ŝi ne plu kreis iujn ajn planojn por estonteco kaj ne plu havis deziron verki, ŝi nur avidis, avidegis kapti kiel eble multe da vivo mem. Malaperis timo al la morto, Jurga ne plu devis kaŝe pensi kia ĝi estos kaj kiam ĝi alvenos. Ŝiaj geamikoj inspiras ŝin batali kontraŭ la malsano kaj kredas, ke okazos la Miraklo, kaj ŝi resaniĝos, sed la Miraklo jam okazis, ŝi eksentis la spiron de Dio, Lian proksimecon kaj favoron. La prezo, kiun la verkistino pagas kontraŭ la kredo, por iuj povas ŝajni tro alta, tamen ŝi dankas al sia malsano.
Kiam Jurga eksciis pri la kancero, ŝi volis batali, fundamente eksplodigi la malsanon, multaj ĝojis pro ŝia batalemo. Tamen estis kelkaj interparoloj, kiuj skuis ŝin kaj devigis ŝanĝi sian koncepton pri la situacio. La amiko, kiu jam spertis pli grandan inferon ol ŝi, konsilis al ŝi ne nur batali, sed ankaŭ kapitulaci, esti humila kaj lasi sin gvidi laŭ la vojo, kiu estas neevitebla, fidi la pli altan protekton. Oni devas cedi la fluon, ĉar la konscio bone scias kion fari. Tiuj vortoj la verkistinon tiam iom ofendis, ĉar ŝi kredis, ke ŝi kapablas sola venki ĉiujn obstaklojn. Tamen baldaŭ ŝi komprenis, ke en la mondo, kie estas adorataj glorataj batalantoj, venkintoj kaj ĉampionoj, laŭ prediko de la Monto estas benataj subuloj kaj venkitoj, la suferantaj kaj malsanuloj.
La verkistino pensadis, ke en ĉiu homo la trankvila flanko kaj la batalema konstante altrenas. Post ĉiu energiperda manifestado en la socio, post ĉiu batalo, ŝi kutime sopiris al la periodoj de soleco, trankvilo kaj koncetriĝo. Jurga neniam konscie volis esti aktiva en la socio aŭ politiko, tamen en iuj situacioj eklaboris iu interna mekanismo – verŝajne la konscienco – kaj devigis ŝin agi. Esti aktivulino ne estas facila kaj oportuna pozicio. Precipe multe da streĉo ŝi spertis, batalante por la libereco de Tibeto. Povas esti, ke tio estis unu el la kaŭzoj de ŝia malsaniĝo. Nun la malsanuleja ĉambro estas la ĝusta loko, kie ŝi sentas sin bone.
De tempo al tempo Jurga falas en ebriigan sengravitecan staton, kvazaŭ ŝi estus nur pura spirito, sen iu ajn materia pezo. Tio tute ne signifas, ke ŝi volas forlasi fizikan vivadon.
Kelkfoje, kiam tiu sengraviteco iĝas malpleno, senfunda abismo, en kiun eblas enfali, komencas regi timo kaj angoro, kvazaŭ venus ia diluva katastrofo. En tiuj kazoj la verkistino kolektas kiel en "Noan arkeon" ĉiujn pozitivajn sentojn – kredon, esperon, amon, ĝojon, ĝuon ktp. Ĉiuj sentoj, kiel bestoj, estas invitataj po paro por ili plimultiĝu, kaj ŝi ne estu nur peco da karno, kiun majstre tranĉas la kirurgoj.
La plej grandan timon elvokas korpaj suferoj. Tamen forta, senĉesa, longdaŭra doloro subite malfermas la pordon al pura, klara kaj hela ĝojo. La ĝojo, en kiun oni enŝipiĝas el la kavo de sufero, kvazaŭ al varma orkolora oceano, estas tiom senfina kaj potenca, ke ĝi ne povas veni nur el la koro de la homo, ĝi estas parto de Dio mem, kiun oni eksentas en si mem. Pro tio Jurga ne timas la morton, ĉar ŝi scias, ke tiu pli kaj pli ofte spertata ĝojo, kiun nun limigas la korpo, iam akompanos ŝin al la ĉiela lumo, libereco kaj feliĉo.
Nur nun ŝi kapablas kompreni tiujn, kiuj akceptas malsanojn kaj suferojn kiel la plej grandan donacon de Dio. Danke al tiu donaco, ŝi ekkonis pli bone la mondon, la homojn kaj sin mem. Dum la lastaj monatoj ŝi spertis multe pli da bono ol da malbono kaj multe pli da ĝojo ol dum la tuta vivo. Ŝi komencis senti agrablajn torentojn de lumo kaj varmo, kiujn elradias ŝiaj ĉirkaŭuloj, tute sendepende, kie ili troviĝas, ĉu apude aŭ fore de ŝi. Jurga eĉ ekhavis esence aliajn pensojn pri la homa deveno. Dum momentoj al ŝi ŝajnas, ke eble ankaŭ Dio simile akceptas ĉiun el ni, Li pensas, ke ĉiu meritas esti amata.
Kiam la verkistino spektas televidajn novaĵojn, kie oni anoncas pri la morto de dekoj da homoj dum eksplodoj en Irako, Israelo aŭ Egiptio, al ŝi ŝajnas, ke oni anoncas pri ŝia morto. Vidante kiom da penoj, zorgoj kaj mono kostas ŝia vivo, kiom da kuracistoj kaj flegistinoj batalas kontraŭ ŝia malsano, kiel ŝi mem havas preskaŭ bestan avidon vivi, tre klare ŝi komprenas, ke ĉiu el tiuj sennomaj murditoj ne volis morti same kiel ŝi. La morto de unu estas tragedio, kaj tiu de miliono estas statistiko. La nekuracebla malsano helpas kompreni kiel valora estas ekzistado de iu ajn, la statistiko ne plu ekzistas, malaperas nombrado, restas la individuoj, la homoj, kiuj pro la nekompreneblaj leĝoj de la malbono perdas sian vivon.
En ŝia situacio multe helpas la preĝo. Ofte la kuracistoj demandas ŝin, kiamaniere ŝi sukcesas tiel facile elteni la narkozon. Jurga sincere preĝas. La malsano helpis al ŝi reveni al la katolika religio. Dum longa tempo ŝi interesiĝis pri budhismo kaj ne povis partopreni la katolikajn mesojn. Ŝi sentis iun psikan sojlon, kiun ŝi neniel povis trapasi. Tamen iun tagon, kiam ŝi estis reveninta el la malsanulejo, vizitis ŝin katolika pastro, kaj en sia kuirejo ŝi konfesis dudekjarajn pekojn. La pastro petis nomi la plej gravan ŝian pekon, kaj ŝi diris pri orgojlo. Tion dirite ŝi komprenis, ke ĉiuj ŝiaj problemoj venas ĝuste pro tio, ke ŝi ne povas surgenuiĝi. Post la konfeso subite la peza ŝtono falis de ŝia brusto, kaj longdaŭra serĉado de Dio en la foraj landoj finiĝis hejme...
Rita VALČIUKAITĖ
--
Foto de Kęstutis Vanagas
No comments:
Post a Comment