2012-04-24

Lumradio de Švėkšna




Kun la nova libro
La 17an de aprilo 2012 en Ŝtata Muzika Teatro de Kaunas okazis solena ceremonio por honori laŭreatojn de la konkurso Vilaĝa Lumradio de Litovio 2011. La konkurso, kiun organizas Ministerio pri Agrikulturo, okazis jam 6an fojon. Al la konkurso estis proponitaj  380 kandidatoj. Do, al la komisiono ne estis facile elekti  13 laŭreatojn.

La solena ceremonio daŭris 2 horojn. Pri ĉiu nomumito estis preparita kaj montrita video-rakonto, al ĉiu estis enmanigita simbolo de la konkurso La Blanka Printempa  Anĝelo, kiun kreis kaj skulptis el ligno popolartisto el urbo Vilkaviškis Zenonas Skinkys.
La Printempa Anĝelo

Litovaj esperantistoj ĝojas kaj fieras, ke per La  Printempa Anĝelo en la konkursa branĉo Vilaĝa libroportisto   estis honorita ankaŭ  Petras Čeliauskas – la fama esperantisto, tradukisto de poezio, eksa redaktoro de Litova Stelo. Al la konkurso lin proponis preskaŭ tuta loĝantaro de urbeto Švėkšna.  Oni povas diri, lia vivo estas kunligita kun Švėkšna. "Mi ĉi tie naskiĝis, finis la gimnazion, 40 jarojn laboris kiel instruisto pri matematiko, do, ne eblas, ke la urbeto estu nekara al mi", – li respondis al demando, kial li la tutan vivon famigas nomon de Švėkšna.

Estas simbole, ke ĉi-jare, la 16an de marto, en la Tago de Libroportisto,  estis prezentita lia granda 543-paĝa enciklopedia libro Švėkšna: žmonės, kraštas, įvykiai (Švėkšna: homoj, regiono, eventoj).  La libro estas rezulto de multjara laboro de Petras Čeliauskas. "La libron mi verkis 40 jarojn. Mi komprenis –  ne eblas elĉerpi maron per kulero, kaj se mi ne finos ĝin nune, mi finos ĝin neniam", – diris la aŭtoro dum la prezentado de la libro.  Pri la nova libro  kaj multflanka agado de Petras Čeliauskas  oni povas legi en socia reto Facebook (litovlingve). Cetere, Švėkšna havas TTT-ejon, kiu nomiĝas same, kiel la libro de P. Čeliauskas – Švėkšna: žmonės, kraštas, įvykiai… .

En la ceremonio partoprenis kaj parolis  ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė. La solenaĵo estis filmata, kaj je la 12a horo de la 1a de majo ĝin elsendos Litova Televido. 
Ĉe la dekstra mano
de la Ŝtatprezidento
Atendante la Anĝelon...

No comments: