2012-05-11

Bonkora Doktoro Banaitis, tutejŝa aŭtoĥtono


La 21an de februaro esperantisto, aŭtoro de multaj publikaĵoj, kuracisto dependologo Valdas BANAITIS festis sian 70-jariĝon. Li ne jubileis, kiel oni kutimas en Litovio, ĉar ekde 1968 li estas abstinulo, do frua viktimo de sia dependologia  kariero, al kiu li dediĉis sin post doktoriĝo en 1965. Dependologio jam antaŭlonge ĉesis en Litovio, tamen li ne gustumas alkoholon ĝis nun. Krašto naujienos ("Regionaj novaĵoj"),  gazeto de Vilna regiono, intervjuis lin pri lia vivo, interesoj kaj  aktivado. Por Barelo Valdas ĝustigis kaj klarigis iujn faktojn kaj aldone enmetis kelkajn momentojn el sia interesa vivo.

KRAŠTO NAUJIENOS:  Iam vi en iu publikaĵo aŭ konversacio nomis Vin tutejŝo. Iun alian tia titolo eble ofendus, tamen Vi  kontraŭe,  ŝajnas fiera pri tiu nelitova nomo...

Valdas BANAITIS: Fakte tiel estas... Mi ne memoras, kiel mi naskiĝis antaŭ 70 jaroj en bieno apud Dusetos, nek kiun lingvon mi poste tie parolis kun miaj pli junaj gefratoj. Ankaŭ pri la gepatroj mi tie ne memoras. Mia Patro, kiu studis arbaristikon en Aŭstrio, laboris en arbaroj de fora Švenčionys-regiono, Patrino instruis en Dusetos-lernejo. Avinjo (aŭ babunja, kiel ni nomis ŝin) vartis nin, infanojn, kaj preĝadis pole, Onjo (ciotka) parolis beloruse, la najbaroj malnovritaj ortodoksoj – ruse. Fiksiĝis en mia memoro bildo el la dekjara postmilita tumulto – longa vico da mortaj NKVD-soldatoj, kuŝigita en nia korto kap-al-barile (poste mi eksciis, ili estis forpafitaj de litovaj partizanoj) kaj soldato kun sitelo da kalko kaj peniko irante laŭ la piedoj blanke  farbas pland-randojn de iliaj kirzaj botoj. La sencon de tiu sceno mi komprenis, kiam  servante en Soveta Armeo mi ekaŭdis malbenon: "Ja tebja v belyĥ tapoĉkaĥ videl" (ruse: Mi vidu vin kun blankaj pantofloj). Iri al Transmondo kun puraj piedoj estis antikva sepulta rito, improvizita por tiuj soldatoj.

Mia Patrino, kiu "sciis, sed ne raportis" pri sekretaj tendencoj inter lernejanoj, estis arestita en 1946 kaj sendita al Karelia koncentrejo por haki arbaron. Tio ne estis novaĵo por ŝi – dum la Unua mondmilito ŝi, la plej juna inter 8 infanoj, el kiuj 5 mortis infane, estis deportita eĉ pli malproksimen, al Vjatka apud Uralio, kaj revenis hejmen nur en 1922, ne sciante la litovan. La avino ne lasis  ŝin viziti lernejon kaj sendis al la plej aĝa filino – direktor-edzino de Jurbarka malsanulejo – por varti la nevinojn. Kaj ĉi tiuj ellernigis la onklinon skribi, ŝiaj repetitoroj helpis ricevi konfirmojn pri gimnaziaj klasoj, kaj la najbaro skulptisto Vincas Grybas  protektis ŝin eniri Kaŭnan Artlernejon.

Post la Soveta anekso ŝi estis direktita labori en instruista seminario en Tauragė. Kiel bone scipovanta rusan lingvon, ŝi devis instrui ankaŭ marksismon. Pro tio en 1941 ŝi apenaŭ evitis sorton de Vincas Grybas, ekzekutita de  germanoj. Ŝi sukcesis sin kaŝadi de faŝistoj – nazioj, tamen en la jaro 1946 komunistoj – bolŝevikoj "kaŝis" ŝin de ni.

Patro devis resti en Švenčionys kaj forsendis la infanojn al geavoj en Jurbarkas. Nur en la jaro 1953  la  familio kolektiĝis en Kaunas, sed Patrino pro reveno el gulago dum 10 jaroj ne ricevis laboron en lernejo.
La avo dum la cara tempo kontrabandis.  Li alportadis el Prusio alkoholon, kvankam li mem estis abstinulo, kaj librojn, kvankam li estis analfabeto. Memstare li iomete lernis skribi kaj migris al Brazilo. Por mono  tie perlaborita, antaŭ 100 jaroj en la centro de Jurbarkas li konstruis dometon, kiun post lia morto la administrantoj dismuntis en 1968, kaj en 1969  mi ĝin restarigis urborande.

Feliĉe, Vi ne iĝis kontrabandisto, tamen multaj homoj el Naujoji Vilnia kaj el apudaj distriktoj konas vin kiel kuraciston, kaj kiel malamikon de alkoholuloj.

Pardonu – malamiko de alkoholismo! Junaĝe mi revis pri arkitekturo, ĵurnalismo kaj lingvoj, sed Patrino ne lasis min al Vilnius. Ŝi alkondukis min al la Medicina Instituto. Mi ĝin finis, kaj ekde 1965 laboras en Naujoji Vilnia, ekscepte unu jaron, kiam  kiel regimenta kuracisto mi servis en Ĉernjaĥovsk.

Koincidis, ke en medicino mi trafis kampon pleje kunligitan kun lingvo – psikiatrion. Dum la jaroj 2006 – 2008 mi havis okazon elprovi metagloterapion – kuracadon de skizofrenio – instruante la pacientojn  transiri al tute nova lingvo. En la jaro 1977 en Usono ĉi tiun metodon kun germana lingvo elprovis litovdevena psikoanalizisto Anatolis Matulis. Poste la metodo estis aplikata en Kanado, ankaŭ en Slovakio kun Esperanto, kaj ankaŭ en nia lando.

Vi scipovas multajn lingvojn, kvankam iu tutejŝo eĉ du lingvojn ne ekposedas...

La germanan mi lernis nur en la kvina klaso. En Kaunas necesis transiri al la angla, du jarojn mi simuladis, sed somere mi tralegis 200-paĝan rakontaron kaj ne plu bezonis instruistojn. La patrino por mi estis viva vortaro de rusa lingvo, ne nur literatura, sed ankaŭ prizona leksiko. Ŝlosilon al lingva strukturo en 1956 donis al mi Esperanto. En antaŭmilita infana revuo Kregždutė (hirundo), trovita subtegmente en la ava dometo, mi trovis Esperanto-lecionon kun fabeleto  pri kato kaj pasero – kaj tiu unu paĝo, kvazaŭ Rentgena aparato montris al mi lingvoartikojn.  Dank' al Esperanto al mi klariĝis aliaj lingvoj. Mi vaste korespondis kun eksterlandaj esperantistoj. En la unua kurso de la Medicina Instituto mi notadis lekciojn Esperante - pli klare kaj pli koncize ol en la litova. Mi ne forgesis la germanan  kaj legis france.

Kun vi ne estas enue...

En 1960 gvidanto de bicikla transkontinenta marŝo 73-jara Liudas Alseika, patriarko de litova turismo kaj esperantisto, pereis ĉe Volga rivero sub la radoj de kamiono. Sekvontjare mi aĉetis por somera stipendio biciklon kaj kun 9 rubloj en la poŝo unusola elveturis el Kaunas, kaj noktante nur ĉe esperantistoj, dum 4 semajnoj biciklinte  2400 km, tra Leningrado,  mi ĝustatempis .... la 3an BET'on en Molėtai. Ĉi tiuj tendaroj, kvankam malhelpataj de tiama regpotenco kaj kelkfoje malpermesitaj,  ĝis nun estas kvazaŭ simbolo de Balti-landa solidareco kaj altiras gastojn el aliaj landoj de la mondo. Mi fiksis celon – ellerni lingvojn de najbaraj landoj. En la militservo soldatoj helpis al mi tralegi kelkajn librojn latve kaj pole, mi trastudis  pollingvan lernolibron de psikiatrio Podręcznik psychiatrii kaj miajn unuajn artikolojn pri alkoholismo publikigis Czerwony Sztandar (La ruĝa standardo – respublika pollingva gazeto en tiama Litovio). La unuan eksterlandan vojaĝon tra psikiatraj malsanulejoj mi sukcesis efektivigi en 1970 laŭ formala invito de Pollandaj esperantistoj, kiujn mi vizitis nur la unuan  kaj lastan tagojn. La unuan nokton mi pasigis  en Varsovia sobrigejo, en  kabineto de ties estro.

La noktado en la sobrigejo sonas sufiĉe simbole...

Tiu estis la unua fojo. Vilnan sobrigejon mi vizitis dekkelkfoje. En Pollando dum unu monato mi vizitis kelkajn kuracejojn kaj, kopiinte skoltan sistemon de  hospitala kuracado de la fama ĉeka doktoro Jaroslav Skala, realigis ĝin en dependologia fako de N. Vilnia. En aŭtuno 1969, preskaŭ samtempe, sed nenion sciante unuj pri la aliaj, en N. Vilnia, Riga (Latvio) kaj Tartu (Estonio) fondiĝis unuaj kontraŭalkoholaj kluboj de eksaj pacientoj. Nia estis la unua kaj funkciis plej longe – ĝis 1992. Krom ĉiumonataj kunvenoj, festaj vesperoj kun familioj, almenaŭ unu ekskurso buse kaj eĉ aviadile al aliaj dependologiaj "sanktaj lokoj" – de Kaliningrado ĝis Leningrado. Kluboj de eksaj alkoholuloj organiziĝis en Rokiškis, Alytus, Jonava, Kėdainiai. Post 20 jaroj en Litovio ilin anstataŭigis Anonimaj Alkoholuloj – ĉirkaŭ 100 memhelpaj  grupoj tra la tuta lando.

Tamen la hospitala, intermura laboro tedis min. En 1974 per fortoj de miaj pacientoj  mi fondis en uzino Žalgiris dependologian fakon por kombini kuracadon kun laboro. Ĝi alportis utilon al la uzino, sed ne al la pacientoj. En 1977 ĉe mia fako de la malsanulejo mi malfermis ambulatorian dependologian kabineton. Anstataŭ esti nur "prizonĉefo", mi iĝis "paroĥa paŝtisto" kaj kun helpo de rezide loĝantaj ekstervilnaj pacientoj mi kontrolis 1500 alkoholdependajn novovilnanojn (el 30 miloj). Dum la kuracperiodo la ekstervilnanoj devis duope (ĉiam kun alia partnero) fari vizitojn po 10 lokaj adresoj al kontrolendaj loĝejoj de N. Vilnia (kun aprobo de urbodistrikta partia komitato (rajkom), plenuma komitato (ispolkom) kaj milico.  Dum 450 vizitiroj estis plenumitaj 4000 enketoj kaj okazis nur 2  misoj – unu Kaŭna ĵurnalisto post la fino de la tasko donis al sia partnero la enketojn, kaj mem iris "viziti onklinon" en Vilnius kaj aperis nur frumatene "kun la odoro". Alia postvespermanĝa patrolo, somere neniun trovante hejme, decidis fari la taskon post vizito al kinejo, kaj plenuminte  ĉion sukcesis reveni nur noktomeze.

Kio do estis atingita per tiaj drastaj rimedoj?

Kio estis atingebla en tiamaj cirkonstancoj - dum 4 jaroj  la nombro de kazoj de alkohola trema deliro (Delirium tremens) reduktiĝis de 36 ĝis 12. Tamen en 1982 nia kabineto devis translokiĝi 14 kilometrojn for, al nove fondita kvinetaĝa Vilna dependologia centro. Reduktiĝis la atingeblo, kaj nuliĝis la atingemo. Niaj pacientoj tien ne iris, la vizitantoj de tie ne venis. Nun la jara delirnombro por la sama loĝantaro de N.Vilnia superas 50, kaj triono de tiuj "cerbincendioj" estas ripetaj.....

Mi serĉis eblecon por ambulatoria agado en iu apuda distrikto. Ĝuste en 1982 vojaĝante kun la filo en "proksima eksterlando"  - apuda Astraveca distrikto  mi malkovris belorusan lingvon kaj literaturon.  Mi iĝis libroportisto inter librovendejoj de N. Vilnia kaj Astravec. Dum 10 jaroj ĉiumonate vizitante mi faris  dekmil kilometrojn kaj transportis interŝanĝe litovajn kaj belorusajn librojn por dekmil rubloj (el tiuj nur 5% restis por redoni). Mi intencis labori en Astravec kiel dependologo, tamen  Ministerio pri Sanprotekto ne permesis. Ekde 1986 mi laboris 5 jarojn en Vilna kampara ambulatorio, kaj eluzis eblecojn de perestrojka kontraŭalkohola movado.

La kontraŭalkohola kampanjo, deklarita de Gorbaĉov kaj posta la nacia renaskiĝo similas la  epokon de episkopo Valančius, kiu inspiris unikan movadon por sobreco, kiun sekvis insurekcio kaj kiel reprezalio – malpermeso de litova preso.

Pri tio, pri etnokulturo, historio kaj lernejo mi multe artikolis en la epoko, kiam eldonkvantoj de gazetoj estis ne malpli ol kvinciferaj – en lingvoj litova, rusa, pola, belorusa,  kaj ankaŭ pri alkoholismo. En februaro 1992, estante 50 jara, en tri gazetoj mi publikigis artikolojn Duonjarcento kun alkoholismo, Pento de maljuna dependologo kaj Alkoholismo ne kuracendas. Al tio kolego Algirdas Mikalkevičius replikis per Aŭtonekrologo de dependologo. Ĝustatempe. La soveta dependologia koncetreja sistemo disfalis, malaperis perforta laborigo-kuracado  (4 preventorioj), likvidiĝis 20 "aziloj" ĉe hospitaloj, policaj sobrigejoj. Mi mem propramane malplenigis tiun dependologian fakon de Žalgiris-uzino.

Iom laborinte kiel psikiatro sociala, de 1993 mi funkcias kiel tribunala psikiatro-eksperto. Miaj junecaj revoj realiĝas per projektoj de eta arĥitekturo en la ĝardeno kaj meblofarado (krom seĝoj). Ekde 1968 kun miaj infanoj mi konversaciis angle, tial pro manko de instruistoj de angla lingvo, mi dum 1995 – 1998 en apuda lernejo instruis la lingvon al la dekjaruloj. Kion mi ellernis de ili, mi metis en libreton pri prononcado kaj manskribo. Mi praktikadis magnetofonon kaj iĝis propagandanto de voĉlibroj.

Laŭ iniciato de parlamentano Jurgis Razma, en 2000 mi estis invitita por triavica ofico –  por preventado de narkomanio en lernejoj de N. Vilnia – ĝis emeritiĝo. Tamen la problemoj ne ĉesas, necesas labori. Kaj mi daŭrigas – kiel juĝa eksperto pri dependologio kaj determinado de malsobreco en trafiko, kaj kiel tradukisto de faka literaturo en la Novovilna hospitalo.

Virginijus Martišauskas kaj Valdas Banaitis
(Krašto Naujienos)

Klarigoj

tutejŝy -  en lingvoj pola kaj belorusa signifas loka (ĉi-tiea) loĝanto. En Vilna regiono per ĉi vorto estas moke nomataj indiĝenaj poloj kaj belorusoj.
kirzaj botoj –  botoj, produktitaj el materialo kirza, surbaze de mult-tavola kotona teksaĵo, prilaborita per ŝelofaraj substancoj. La nomo devenas de uzino Kirovskij zavod (Sovetio), kie unuafoje estis komencita pogranda produktado de la materialo. Ne konfuzu kun la tradicia angla peĉdrapo kersey.
dependologio – (angle dependology, addictology) - fako de psikiatrio, kiu studas dependon de psikaktivaj substancoj. En USSR en 1920-1990 estis uzata termino narkologio, kiu ampleksis misuzon de alkoholo, narkotaĵojn kaj toksikaĵojn .

No comments: