2012-12-29

La 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49)


Ĉi-jare Litova Esperanto-Asocio organizas la 49-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-49). La aranĝo okazos  la 6-an – 14-an de Julio, 2013 en orientlitovia urbo Utena
Karaj Samideanoj, la organizantoj garantias al vi interesan programon ĉe favoregaj kondiĉoj de la partopreno.




 

 

 

 

 

 

I N F O R M I L O

pri la 49-aj  Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49)

Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni vicajn ĉiujarajn internaciajn somerajn  tradiciajn la 49-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-49).

CELOJ kaj TASKOJ

Studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn ĉefajn taskojn de Esperanto-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro, perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio.

LOKO

BET-49 okazos en orientlitovia urbo regiona centro UTENA, kiu estas fondita en 1261 kaj estas unu el la plej malnovaj loĝlokoj de Litovio. En la urbo loĝas 35000 loĝantoj. Ĝi okupas 1510 hektarojn de areo, tra la urbo fluas kvar riveroj, estas du belegaj lagoj. La urbon de ĉiuj flankoj ĉirkaŭas  lagoj, arbaroj kaj montetoj. En la teritorio de distrikto UTENA kaj proksime estas 186 lagoj kaj lagetoj, inter ili, la plej profunda (TAURAGNAS), la plej longa (AISETAS) kaj la plej ŝatata (ALAUŠAS) en Litovio. Blazono de urbo UTENA estas orkolora hufumo – simbolo de feliĉo. BET-49 funkcios en moderne kaj bonege ekipita Kolegio de UTENA (pl. Utenio 2, 4), kie estas luksaj kondiĉoj por laboro de BET-49. Partoprenantoj de BET-49 libere povos uzi ĉiujn ejojn kaj servojn de la Kolegio (salonoj, aŭditorioj, la plej modernaj teknikaĵoj, muzikiloj, multaj komputiloj kun libera reta aliro, videoekipaĵoj por internaciaj forestaj konferencoj k.s.). UTENA estas facile atingebla  buse kaj aŭtomobile. BET-49 ĝuos ĉiuspecan helpon kaj kunlaboron de urba gvidantaro. Retejo de la urba kaj distrikta municipo estas www.utena.lt (en litova kaj angla lingvoj), retejo de turisma informa centro de UTENA estas www.utenainfo.lt  (en litova, rusa kaj angla lingvoj), retejo de Kolegio de UTENA estas www.utenos-kolegija.lt  (en litova kaj angla lingvoj).

TEMPO

BET-49 funkcios la 6-an – 14-an de Julio, 2013. Veni al la aranĝo eblas jam la 5an de Julio.

PARTOPRENO

Ni invitas ĉiujn esperantistojn.Speciale ni dezirus vidi esperantistojn el la landoj ĉirkaŭ Balta maro, sed ankaŭ de ĉiuj aliaj najbaraj kaj pli foraj landoj. La kvanto de partoprenantoj ne estas limigita.
Antaŭ kaj post BET-49  estas ebleco  laŭ moderaj prezoj aktive ripozi en proksime de UTENA funkciantaj vilaĝaj altkvalitaj turismejoj kaj ripozejoj. Interesiĝantoj pri tio bonvolu aparte peti informojn ĉe Organiza Komitato.

ALIĜKOTIZO

Ĝis la 31.03.2013:
A) 60 lidoj por esperantistoj el Estonio, Latvio, Litovio.
B) 80 lidoj por esperantistoj el ekssovetiaj landoj.
C) 100 lidoj por esperantistoj el ekssocialismaj Europaj landoj.
D) 120 lidoj por okcidentanoj kaj egaluloj.

Ekde la 01.04.2013 aliĝkotizo por ĉiuj kategorioj kreskas plus je 30 lidoj (do, 90, 110, 130, 150 lidoj).
Infanoj, lernantoj kaj studentoj  aliĝkotizon ne pagas.  Pageblas en ajna konvertebla valuto. Unu eŭro egalas al 3,45 lidoj, la kurzo estas konstanta kaj ne ŝanĝiĝas.

ALIĜO

Por aliĝi necesas plenigi aldonatan aliĝilon kaj sendi ĝin al Litova Esperanto-Asocio:
 p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio.
Eblas aliĝi telefakse +370-37-228616 aŭ rete al litova.ea@mail.lt .

Samtempe pagu aliĝkotizon. Aliĝiloj riceveblas ĉe LEA.

PAGEBLECOJ

1) Sendi poŝte al konto de kasisitino de BET-49 respondeca sekretariino de Litova Esperanto-Asocio Irena  ALIJOSIUTE – SEB  bankas, Konto Nr. LT447044060001341495, banka kodo 70440, BIC (SWIFT) – CBVILT2X.
  
2) Pagi per kontanta mono dum la esperantistaj aranĝoj al s-ino Irena ALIJOŠIŪTĖ  kaj aliaj organizantoj de BET-49.

3) Interkonsenti kun Organiza komitato pri alia pagmaniero.

4) Esceptokaze konsente de OK pagi surloke ĉe veno al la aranĝo, se ne eblas anticipa pago.

Aliĝkotizo ne estas repagebla. Aliĝo sen pago de kotizo ne validas (krom speciale interkonsentitaj kazoj).

LOĜADO

1) En bonkvalitaj dulitaj kaj trilitaj ĉambroj en Studenta domo de la Kolegio, str. Maironio 18 (necesejo kaj lavujo por du ĉambroj, komunaj duŝejoj  kaj kuirejo por ĉiuj ĉambroj de la etaĝo). Unu lito por unu tagnokto kostas 30 lidojn. La prezo ne inkluzivas matenmanĝon.

2) En specialaj  pli bone ekipitaj gastoĉambroj de la Kolegio, str. Maironio 18. Unu tagnokto kostas 70 lidojn. La prezo ne inkluzivas matenmanĝon.

3) Eblas mendi ĉambrojn en urbaj hoteloj-gastejoj.Ni rekomendas bonajn tristelajn gastejojn  Utrana (str. Aušros 36A) kaj Filomena (str. J.Basanavičiaus 101). Unulita ĉambro kostas 90 lidojn tagnokte, dulita – 140 lidojn tagnokte. Hotelaj prezoj inkluzivas matenmanĝon. Interesiĝantoj petu pli detalajn informojn aparte. Organiza komitato rezervos ĉiujn ĉambrojn de gastejo Utrana. Tiujn ĉambrojn eblas vidi en retejo de turisma informa centro de UTENA www.utenainfo.lt .

Prezoj en Studenta domo ne inkluzivas matenmanĝon. Pagu anticipe same kiel aliĝkotizon, dezirinde laŭeble pli frue, esceptokaze eblas pagi ankaŭ surloke veninte dum registrado. Organiza komitato devas anticipe scii kvanton de loĝantoj kaj kie.

MANĜADO

Matenmanĝi eblos en bufedo de Studenta domo, tio kostos 10 lidojn tage. Tagmanĝo estas organizata en domo de Kolegio, kie okazos ĉiuj programeroj – bonkvalita tagmanĝo kostos 15 lidojn tage.
Pagu anticipe same kiel aliĝkotizon, laŭeble pli frue, esceptokaze eblos pagi ankaŭ surloke veninte dum la registrado. Organiza komitato devas anticipe scii kvanton aparte de matenmanĝantoj kaj de tagmanĝantoj. Vespermanĝo ne estas organizata. Tion eblas fari libere en urbaj kafejoj kaj restoracioj.

GRAVE: Esperantistoj, kiuj grave kontribuos al la programo de la aranĝo aŭ/kaj signife helpos organize, pro loĝado (krom hoteloj) aŭ manĝado laŭelekte ne pagos.

PROGRAMO

Tradicia, t.e. somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj,  debatoj pri situacio kaj problemoj de Esperanto-movado en Baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranĝoj, instruado de kantoj, junularaj aranĝoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj tra la urbo kaj aliaj apudaj vidindaĵoj, diskutoj, forumoj, libroservo, interkona vespero, diservo, baza konatiĝo kun litova lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj, oficiala malfermo kaj fermo, adiaŭa vespero k.a..
Organiza komitato atendas proponojn, sugestojn, ofertojn por la programo, ankaŭ sinproponojn.

VIZOJ

Al Litovio senvize rajtas veni civitanoj de ĉiuj landoj de Europa Unio kaj de multaj aliaj landoj. Aliaj vizojn havigu en Litoviaj ambasadejoj kaj konsulejoj en diversaj landoj. En problemaj kazoj turnu Vin por helpo al Litova Esperanto-Asocio. Se necese, LEA povas sendi oficialan inviton.

ALIAJ GRAVAĴOJ

Ni antaŭvidas eldonon de ĉiutaga gazeto dum la tuta periodo de la aranĝo. Aktualajn informojn pri BET-49 Vi povas trovi en retejo de Litova Esperanto-Asocio www.esperanto.lt ,

ALIĜ-KONTAKTADRESO  

p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio, Litova Esperanto-Asocio
Poŝtelefonoj de LEA estas +370-687-12219 kaj +370-686-69875.
Telefakso estas: +370-37-228616.
Retadresoj de LEA estas : litova.ea@mail.lt ; pjegorovas@takas.lt kaj irenaa@takas.lt .

BONVENON AL LITOVIO!

Organiza Komitato


--
Ilustraĵoj: 
Blazono de urbo Utena. 
Placo Utenis dum Kristnaska nokto (apud la Kristnaska arbo estas ĝuste Kolegio de Utena, kie okazos BET-49).

2 comments:

gasto said...

Mi kredas, ke Litova E-Asocio organizos la BET'on bone.

Valdo Banaitis said...

Antau jaro la raporto pri ZT-46 legu la akuzon, ke mi "kaptis la okazon atentigi, ke Esp-on necesas instrui ne laŭ gramatika maniero, sed laŭ infanluda stilo". Mi tion certe ne diris, char mi same kiel Zamenhof estas kontrau instruo de Esperanto, kaj tute ne konsideras Esperanton infana ludo. Ghi estas frukto de lingvoludo de genia Belostoka lernokabo, kiu bone vidis, kiom da penado oferis lia patro, talenta instruisto, autoro de 3 lernolibroj de la germana lingvo kaj 20 ekzerco-kajeroj, edonitaj ech 14-foje. La filo trovis alian metodon - purigi la lingvon de gramatika balasto kaj doni al lernantoj nudan mekanismon, kun gramatiko en formo de etikedoj au klavoj por mem krei la lingvon. Se kiam li vidis, ke la mekanismo glate funkcias, aperis Volapuko. Zamenhof timis ke la publiko lin ne komprenos, se li prezentos "lingvon internacian" tia, kia li ghin organizis, kaj ankau por venki Volapukon li vindis Easperanton per analoga tradicia priskribo, per balastaj neadekvataj gramatikaj terminoj. La truko sukcesis, sed la vindajho restis kiel kateno, daure trenata tra 125 jaroj tra la kapoj de pli ol dek milionoj kiuj restis eternaj komencantoj, char la sulkon oni ekfosis en fremdlingva direkto.kaptis la okazon atentigi, ke Esperanton necesas instrui ne laŭ gramatika maniero, sed laŭ infanluda stilo. La memlerna lingvokrea modelo estas por mem fari lingvon lau nur 5-pagha instrukcio, kiun oni maldevas dismeti tra dek-kelk au kelkdek lecionoj . Komencanto ricevu ne
ne lernolibron, sed legolibron, kun 8 gramatikaj fonemoj kaj 125 vortetoj sur kartono. La mekanismo de Esp-o estas simpla kiel pedaloj kaj kluchiloj de auto - lerni ghin manovri sur autodroma kampo oni certe povas dum unu vespero (Zamenhof en siaj eldonoj 20-foje emfazis, kaj ke sufichas unu horo por ekveturi tra tekstoj, kaj la trafiko signojn oni lernas jam navigante tra tekstoj). Ne papage imitante au nur komandate, sed mem kompilante frazojn.
Gramatikan teorion kaj terminaron oni lasu al teoriaj "instruituloj" por verki disertaciojn pri la komplikeco de sovaghe evoluintaj nacilingvoj.Zamenhof komprenige la fiksis la 9 uniformajn etikedojn al chiu vorto, kaj apartigis la 125vortetoj, kiuj faras 50 procentojn de teksto - la skeleton de frazo. Sed vindo gramatika, kiun lernejo metis sur vian kapon, ne lasas vin vidi la trafikosignojn.
Ankau la komentreguloj povis esti duone longa.