2013-01-15

La 48-a kongreso de Litova Esperanto-Asocio kaj Zamenhof-Tagoj 2012

La 15-16-an de Decembro, 2012 en Kaunas okazis vica la 48-a kongreso de Litova Esperanto-Asocio kaj tradiciaj Zamenhof-Tagoj 2012, dediĉitaj al la 153-a datreveno ekde naskiĝo de Ludoviko Lazaro ZAMENHOF.  En ambaŭ aranĝoj partoprenis 86 esperantistoj el 17 litovaj urboj kaj tri gastoj el Latvio.

Dum la kongreso prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas JEGOROVAS raportis pri la agado de litovaj esperantistoj dum pasinta jaro – speciale li akcentis informan laboron lige kun 125-jariĝo de Esperanto (artikoloj en litova gazetaro, ekspozicioj pri Esperanto, raportoj en sciencaj konferencoj k.s.), ankaŭ litovaj esperantistoj pasintjare partoprenis multajn internaciajn esperantistajn aranĝojn en diversaj landoj (Universala kongreso en Vjetnamio, Europa kongreso en Irlando, BET en Estonio, Itala kongreso k.a.).

Malpli aktiva estis instrua laboro - Esperanto estis instruata en Vilna Universitato, en Šiauliai, Panevėžys, Mažeikiai k.a. Apud Vilnius okazis tendareto de esperantistoj-ĵurnalistoj. Vicprezidanto de Litova Esperanto-Asocio profesoro Aloyzas GUDAVIČIUS estis elektita honora civitano de Šiauliai. Esperanto estis ĉu kurte, ĉu pli longe menciita en multaj litovlingvaj libroj. En Panevėžys dum jaro aperis tri libroj, el kiuj du estas represitaj lernolibroj. Danke al Antanas GRINCEVIČIUS plu aperis reta gazeto Barelo. Plu funkcias retejo de Litova Esperanto-Asocio  kaj retlisto de litovaj esperantistoj.

Fine de sia parolado Povilas JEGOROVAS enmanigis gratulfoliojn al pli ol 20 esperantistoj, kiuj en 2012 fariĝis diversaj jubileuloj - ekde 50-jaraj ĝis 95-jara Antanas MEKYS.

En diskutoj pri esperantista agado parolis prezidanto de Vilna esperantista societo Algimantas PILIPONIS, estrarano de LEA Zenonas SABALYS el Šiauliai, prezidanto de Esperanto-klubo Horizonto en Jurbarkas Stasys RAULYNAITIS, prezidanto de Esperanto-klubo Juneco en Vilnius Marijus DILBA.

Estis pridiskutita organizo de la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6-14-an de Julio, 2013 en orientlitovia urbo UTENA. BET-49 estas ĉefa zorgo de litovaj esperantistoj en 2013. Litova Esperanto-Asocio faros ĉion eblan, ke tiu-ĉi tradicia aranĝo estu sukcesa kvante kaj kvalite.

Post la kongreso okazis tradiciaj Zamenhof-Tagoj 2012. Prelegon de Aleksander KORĴENKOV, kiu ne povis veni pro malsano, pri patro de Ludoviko ZAMENHOF Marko ZAMENHOF, kies 175-jariĝon oni festis en 2012, tralegis kaj ilustraĵojn montris Vytautas ŠILAS.

Povilas JEGOROVAS komisiite de La Ondo de Esperanto proklamis Esperantiston de la Jaro 2012, kiu estas Peter BALASZ el Slovakio.

Gražina OPULSKIENĖ kaj Zenonas SABALYS rakontis kaj demonstris fotojn pri Universala Kongreso en Vjetnamio kaj pri BET-48 en Estonio.

Vilius NORMANTAS, kiu nun provizore loĝas en Taĝikio, rakontis pri tiu ekzotika lando.

La tago finiĝis per koncerto de flutistino Lidija GOMOLICKAITĖ-GRUDZINSKAITĖ kaj ŝiaj lernantoj.

Dum la aranĝo funkciis riĉa libroservo. Oni povis aboni diversajn Esperanto-gazetojn kaj revuojn. Dek personoj aliĝis al UK en Rejkjaviko kaj 20 al BET-49 en UTENA.

Povilas JEGOROVAS


No comments: