2013-01-23

Tabelo de BET-oj


Dum sovetia periodo BET-oj por niaj esperantistoj anstataŭis Universalajn Kongresojn de Esperanto, kiujn partopreni por sovetianoj estis tre malfacile kaj foje tute neeble. 

Unue la aranĝo nomiĝis Ĉebaltaj Esperantistaj Tendaroj (ĈET), poste Baltiaj Esperanto-Tendaroj (BET) kaj finfine fariĝis Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). 

Necesas mencii, ke el BET-oj evoluis ankaŭ SEJT-oj (Sovetiaj Esperantistaj Junularaj Tendaroj). Estas interese, ke SEJT-oj komencis sian vivon en Litovio kaj ne de la unua, sed ekde komenco de la 9-a, ĉar en 1967 BET-9 okazis en ĉefurbo de Litovio Vilnius kaj samtempe junuloj aranĝis la unuan junularan tendaron en Kaltanėnai (Litovio), kiu ricevis titolon SEJT-9. 

Dum la jaroj BET-oj kreskis al tutsovetia aranĝo kaj post sendependiĝo de Baltiaj landoj ĝi jam fariĝis vere internacia kaj kreskis al preskaŭ tuteŭropa esperantista aranĝo. BET-oj ankaŭ anstataŭis Baltiajn Esperanto-asociojn, kiujn oni ne eblis fondi en sovetia periodo, do, BET-oj servis kiel ia konstanta organiza kaj kunlabora formo por esperantistoj de tiutempaj Baltiaj respublikoj de Sovetunio. BET-oj komencis organizitan Esperanto-movadon en baltiaj landoj dum sovetia periodo.  

(El komento de Povilas JEGOROVAS)

La diagramo  montras varion de nombro de partoprenantoj (NP) en BET-oj (musklakinte sur la diagramo, vi ekvidos pligrandan bildon). La diagramo estas kompilita laŭ donitaĵoj de la malsupra tabelo.

Verŝajne oni ne povas fari iajn profundajn konkludojn, tamen certan dinamikon oni povas rimarki.

Post la unua BET-o en 1959 (48 partoprenantoj) sekvis 4 BET-oj (ĝis BET-5 en 1963 kun 288 partoprenantoj), dum kiuj NP kreskis. Tio estis plej longa "pozitiva" periodo, poste NP variis "supren-malsupren" preskaŭ alterne. Nur post BET-11 (1969) sekvis kvar-BET-a falo ĝis 102 partoprenantoj en BET-15 (1974).

Plej granda NP (608) estis atingita en BET-26 (1989). Tamen post 4  jaroj (en BET-29, 1993) ĝi falis al nivelo de la unua BET-o (50 partoprenantoj).  La fenomeno ripetiĝis pasintjare: en BET-48 partoprenis  44 samideanoj. Tio estas malrekordo de BET-oj.

En la diagramo ni vidas  pintojn kaj  malpintojn (aŭ laŭ matematika terminaro – lokajn maksimumojn kaj minimumojn).

Absoluta plimulto de la pintaj nombroj karakterizas partoprenon en la BET-oj, kiuj okazis en Litovio. Nur unu litova BET-o (BET-6, 1964)  havas  malpintan  NP.

Ĉi-jare Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos en Utena. Statistiko de BET-oj  kun  probableco de 87% permesas atendi, ke la diagramo pafiĝos supren!


Tabelo de BET-oj
(Aranĝo, Tempo, Loko, Nombro de partoprenantoj)

ĈET-1
1959 08 01–10
Baltezers, Latvio
48
ĈET-2
1960 08 01–10
Kääriku, Estonio
107
ĈET-3
1961 08 01–10
Molėtai, Litovio
204
ĈET-4
1962 08 01–10
Drabeši, Latvio
238
BET-5
1963 08 04–11
Värska, Estonio
288
BET-6
1964 08 01–10
Veisiejai, Litovio
153
BET-7
1965 07 30–08 08
Saulaine, Latvio
171
BET-8
1966 07 05–15
Pärnu, Estonio
117
BET-9
1967 08 01–10
Vilnius, Litovio
337
BET-10
1968 07 27–08 05
Ruba, Latvio
194
BET-11
1969 08 10–16
Viljandi, Estonio
400
BET-12
1970 08 01–10
Kretinga, Litovio
316
BET-13
1971 08 06–15
Smiltene, Latvio
189
BET-14
1972 08 01–10
Häädemeeste, Estonio
170
BET-15
1974 08 02–04
Rīga, Latvio
102
BET-16
1975 07 25–08 03
Helme, Estonio
222
BET-17
1976 07 30–08 10
Viekšniai, Litovio
241
BET-18
1977 07 23–31
Rēzekne, Latvio
223
BET-19
1978 07 15–23
Kehra, Estonio
174
BET-20
1983 07 01–10
Noreikiškės, Litovio
358
BET-21
1984 07 06–15
Kuldīga, Latvio
299
BET-22
1985 07 03–10
Kose, Estonio
450
BET-23
1986 07 10–19
Smalininkai, Litovio
472
BET-24
1987 07 12–19
Saulaine, Latvio
406
BET-25
1988 07 24–31
Tallinn, Estonio
350
BET-26
1989 08 12–20
Noreikiškės, Litovio
608
BEK-27
1990 07 10–19
Jelgava, Latvio
435
BET-28
1991 07 08–15
Tartu, Estonio
422
SAT-65
1992 08 05–15
Noreikiškės, Litovio
452
BET-29
1993 07 09–17
Priekuli, Latvio
50
BET-30
1994 07 23–30
Pärnu, Estonio
100
BET-31
1995 07 08–16
Girionys, Litovio
203
BET-32
1996 08 02–10
Jūrmala, Latvio
208
BET-33
1997 08 03–09
Haapsalu, Estonio
162
BET-34
1998 07 17–24
Veisiejai, Litovio
253
BET-35
1999 07 18–24
Liepāja, Latvio
163
BET-36
2000 07 03–09
Tallinn, Estonio
201
BET-37
2001 07 07–15
Noreikiškės, Litovio
303
BET-38
2002 07 07–14
Rīga, Latvio
182
BET-39
2003 08 10–14
Tartu, Estonio
76
BET-40
2004 07 11–17
Birštonas, Litovio
257
BET-41
2005 07 15–21
Rīga, Latvio
150
BET-42
2006 07 04–08
Kuresaare, Estonio
137
BET-43
2007 07 14-22
 Šiauliai, Litovio
322
BET-44
2008 07 05–12
Ventspils, Latvio
151
BET-45
2009 07 08–12
Paikuse, Estonio
121
BET-46
2010 06 26-07 04
Visaginas, Litovio
185
BET-47
2011 07 09–16
Mālpils, Latvio
116
BET-48
2012 07 04–08
Pala, Estonio
44

2 comments:

Valdas said...

BET-6 ne estis malpinta, char por 24 BETanoj ghi finighis nur post 2 semajnoj en 240-kilometra marsho tra Karpata montaro kun 6 tendoj.

Valdas said...

Kial komenti, se la Blogger ne kalkulas komentojn? mi vidas aoude, super la bildo de la Silbernika domo
"0 komentarioj"? Chu do la supra noto pri E-marsho Vejsejai-Karpatio estas nula? Kaj antau BET-49 necesus elmeti sur Barelo foton pri la nuna stato de tiu domo kaj strato, por reteni anojn de BET-49 en Utena per aspekto de tiu jam nevizitinda lasta autentika ZEO.
Pardonu,mi skribas chi nur por kontroli la kalkulilon de komentoj