2013-01-28

La plej bona urbestro estos alta protektanto de BET-49

En taks-indeksa tabelo de la plej bonaj urbestroj de Litovio, kiun kompilis semajna revuo Veidas (Vizaĝo), la plej altan lokon okupas urbestro de Utena socialdemokrato Alvydas KATINAS. En la triopon ankaŭ eniras urbestro de Akmenė sampartiano Vitalijus MITROFANOVAS kaj urbestro de Palanga konservativulo Šarūnas VAITKUS.

Rimarkinde, ke urbestro de Utena Alvydas Katinas akceptis la proponon esti alta protektanto de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49). Distingo de la urbestro permesas esperi, ke BET-49 ĝuos ĉiu-flankan helpon kaj kunlaboron de la urba gvidantaro.


La urbestro, kiel li mem diris, ŝatas ludi per sia familinomo (ka'tinas – litove kato). Li ofte donacas poŝtkarton, el kiu rigardas serioza oficialulo kun granda bruna kato apude. La konciza subskribo komentas: La urbestro estas la unua maldekstre.


Alvydas Katinas laŭ  profesio estas  instruisto de litova lingvo. Li estas aŭtoro de kelkaj poeziaj libroj, membro de Litova Verkista Unio. 

Artistoj ankaŭ  ne ignoras ĉi tiun temon. Ekzemple, Agnė Pečaitė Stankevičienė tiel ŝerce imagas la urbestron.



2 comments:

Vorobo said...

Bona momento por komento kaj provo, kiu kato vidos E-gramatikON INTER leksikAJ radikOJ DE ĈI tekstO pri GudrA žvirblO KAJ akuratA katO

UNU rytON žvirblO ALskridIS SUR mėšlEJON EN LA daržO DE ūkininkO.
TIEN ĈI atėjIS katO KAJ griebIS LA žvirblON.
LA katO JAM buvIS nešONTA LA žvirblON POR FORvalgI,
SED LA žvirblO tarIS AL LA katO:
„NENIU ponO rytvalgAS NE prausINTE SIAN burnON!“
TIAM LA katO padėjIS LA žvirblON SUR LA žemON
KAJ ėmIS prausI LA burnON PER LA kojOJ.
EN TIU akimirkO LA žvirblO NENIOM laukANTE frrr KAJ FORskridIS.
LA katO TRE irzIĜIS KAJ žadIS AL SI:
„DUM MI buvOS gyvA, MI ĈIAM ANTAŬE rytvalgOS
KAJ NUR POSTE prausOS LA burnON!“
TIEL darAS ĈIUJ katOJ ĜIS NUN.
KAJ KIEL darAS VI?
ĈU VI prausAS VIN ĈIUN rytON?
MI prausAS MIN DU sykOJN EN dienO – rytE KAJ vakarE
69 - 14 LA= 55 vortetoj
56 radikoj
PrausU LA rankOJN ANTAŬ valgO EN BET-49

Valdas said...

Chu estas atingebla la listo de jam registritaj partoprenontoj de la lasta BET antau la BET-jubileo?
Eble tiam aperos pli da komentoj kaj formighos nekrokodila klubo "Barelo"