2013-07-20

BET-49 sukcesis!

Komuna foto post inaŭguro de BET-49
(
Fotis Taesok Choe)
Finiĝis la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.  Oni povas konstati, ke la tradicia esperantista aranĝo sukcesis. En la BET'on venis 216 efektivaj partoprenantoj el dudeko da landoj.  Al ili BET-49 proponis riĉan kaj interesan programon: prelegojn, kursojn, koncertojn, ekskursojn ktp.  Eĉ la vetero estis agrabla – nek tro malvarma, nek varmega, kvankam  en Litovio  somere ofte  oni ŝatas citi versojn de poeto Eduardas MIEŽELAITISĈi tie estas Litovi‘, ĉi tie pluvoj falas (Čia – Lietuva, čia lietūs lyja...). 
Halina GORECKA en novaĵretejo La Balta Ondo pri BET-49 skribas:  Laŭ ĉiuj aspektoj, kiuj gravas al mi, la 49a, okazinta la 6–14an de julio 2013 en Utena estis la plej bona. Ĉu ideala? Probable jes! Dankon al Halina por la laŭdaj vortoj!  Siajn impresojn  pri BET-49 Halina  detale  rakontis en La Balta Ondo.  

La novaĵretejo estis kvazaŭ ambasadoro de la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.  Multaj artikoloj pri la programo, proceso de preparaj  organizaj laboroj gardis  la partoprenontojn kontraŭ  risko aĉeti  katon en la sako
Laboro finita, ripozo merita
(
Fotis Anna Striganova)
Bona rezulto  ne eblas sen granda laboro. Ĉeforganizanto de BET-49 prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas JEGOROVAS minimume  duonjaron aktive okupiĝis pri aferoj de la okazontaj Baltiaj Esperanto-Tagoj.  BET-49 estis la 12a, kiun organizis Povilas.  Kiel oni povoas kompreni el intervjuo en informilo de BET-49 Heroldo de Utena, la prezidanto esperis pli grandan nombron de la partoprenantoj.  Lin mirigis, ke el  najbara Polando aliĝis nur du personoj.  Tamen kiel li diris,  gravas ne nombro, sed kvalito.  Halina Gorecka rimarkis, ke laŭ programo BET-49 similis al Universala Kongreso.  Tamen Aleksander KORĴENKOV dubas, ĉu tia tendenco estas bona: Litoviaj BET‘oj fariĝas ne forumoj de baltaj esperantistoj, sed internaciaj Esperanto-kongresoj en Litovio. Tio ne estas malbona, sed laŭ la origina intenco BET estas komuna aranĝo de la tri baltaj landoj [...]
Sekvontjare okazos jubilea BET.  Al ĝi invitis   samideaninoj el Latvio Biruta kaj Margarita:
Ni esperas, ke sekvontjare ni ankaŭ sukcesos organizi enhavriĉan kaj interesan la BET-50 (2014 06 28-07 04), kaj invitas vin ĉiujn al Jelgava (Latvio) .


1 comment:

Valdas said...

BEToj originis en Sovetunio kiel espero de renaskiĝo kaj simbolo
de Baltia identeco kaj solidareco. Post la falo de Soveta sistemo nin ne plu interesas kunlaboro eĉ pri Esperanto. Kreskas ia fremdeco inter ni kaj ĉirkaŭ nia kunlaboro ne plu interesas nin. Kun nia reorientiĝo ni ignoras niajn plej proksimajn najbarojn - ne nur latvojn kaj estonojn, sed ankaŭ bjelarusojn kaj polojn - same ili nin. Ni fremdiĝas reciproke eĉ per Esperanto. Nen en Eŭropa Unio tre aktualas regiona integriĝo. Se per Esperanto ne eblas krei ekzemplon aŭ modelon inter niaj tri landoj, kian sencon havas plua laŭvica BETado? La jubilea BET-50 iĝu la lasta fojo de rutino aŭ direktiĝu al vasta iniciativo kunlaboro per
apliko en praktiko internacia kaj efiko interkultura.