Dalia Grybauskaitė (fotis Augustas Didžgalvis) |
Dalia GRYBAUSKAITĖ iĝis la unua politikisto de la lando, kiu duafoje laŭvice estis elektita kiel Litovia ŝtatprezidento. En la Prezidentejo ĉe Daukantas-placo ŝi laboros ankoraŭ dum 5 jaroj.
En la dua etapo de la baloto por Dalia Grybauskaitė balotis 57,87 % da voĉdonantoj. Ŝia konkuranto socialdemokrato eŭroparlamentano Zigmantas BALČYTIS ricevis 40,14 % da voĉoj.
Estis registritaj 2559330 voĉdonatoj, en la balotado partoprenis 1210741 (47,31 %), estis trovitaj 24126 (1,99 %) nevalidaj balotiloj.
Por 11 eŭroparlamentanaj mandatoj konkuris 8 partioj / koalicioj.
Po 2 mandatoj ricevis:
– Partio Unio de Patrio – Kristanoj Demokratoj de Litovio,
– Litova Socialdemokrata Partio,
– Liberalula Movado de Litova Respubliko.
Po unu mandato ricevis:
– Partio La Ordo ka Justeco,
– Labora Partio,
– Koalicio Bloko de Valdemar Tomaŝevski de Pola Elektada Kampanjo kaj Rusa Alianco,
– Unio de Litovaj Kamparanoj kaj Verduloj.
No comments:
Post a Comment