La 4-10an de julio en Birštonas okazos unu el plej gravaj sportaj aranĝoj de la jaro por la monda komunumo de aeronaŭtoj. Tio estos Internacia Monda Konkurso de Varmeg-aeraj Balonoj por Virinoj. Ĉi tie 7 sinsekvajn tagojn suprenflugos al la ĉielo eĉ 60 varmeg-aeraj balonoj, kiujn pilotos la plej bonaj aeronaŭtinoj de la mondo.
Honoro organizi ĉi tiun aranĝon estas donita al Birŝtona Aeronaŭta Klubo Audenis, Litova Aeroklubo kaj Litova Aeronaŭta Societo. La ĉefa celo de la aranĝo estas aliĝi al famigo de la nomo Litovio, popularigo de sporto de varmeg-aeraj balonoj en Litovio kaj en la mondo.
La balonoj suprenflugos frumatene kaj antaŭvespere. Se la vetero estos ideala, la balonoj antaŭvespere suprenflugos el la centro de la urbo.
En la konkurso partoprenos la plej bonaj sportistinoj el Usono, Japanio, Brazilo, el multaj landoj de Eŭropa Unio, el Ukrainio, Rusio kaj aliaj landoj.
La litovaj sportistoj havos realajn ŝancojn konkuri por la plej altgradaj medaloj. Dum lastaj 20 jaroj Litovio por 1000 loĝantoj iĝis la lando havanta plej multe da aerbalonoj kaj profesiaj aeronaŭtoj.
Laŭ informo de birstonas.lt
No comments:
Post a Comment