Esploro de 30 Eŭropaj ĉefurboj Indekso de Eŭropaj verdaj urboj, kiun plenumis Economist Intelligence Unit kaj Siemens, montris, ke la plej verda urbo estas Kopenhago. Litova ĉefurbo Vilnius en ĉi tiu indekso okupis 13an lokon – la plej altan inter malpli grandaj urboj, partoprenintaj en la esploro. Vilnius devancis, ekzemple, urbojn Varsovio, Dublino, Riga, Talino, Ljubljano.
Litova ĉefurbo estis precipe bone taksita en kategorioj Aera kvalito kaj Uzado de defalaĵoj kaj de la tero. En la unua Vilnius kolektis 9,37 poentojn el 10 eblaj kaj okupis la unuan lokon. En la dua kategorio ĝi okupis la 9an kaj signife superis aliajn Eŭropajn urbojn havantaj negrandajn enspezojn. Vilnius ankaŭ devancis ilin en kategorioj Konstruaĵoj kaj La akvo kaj en la ambaŭ estas la 13a. En kategorio Transporto nia ĉefurbo estas la 19a kune kun Kievo, Parizo kaj Zagrebo. Plej malbone Vilnius estis taksita en kategorioj Elsendo de karbona dioksido (CO2) kaj Energio: en la unua ĝi okupis la 23an lokon, en la 2a – la 26an. La kialo estas la sama, kiel en ĉiuj landoj de eks-soveta bloko: malnoviĝinta infrastrukturo kaj neefektive uzata energio en konstruaĵoj. La plej altajn takspoentojn ricevis Skandinaviaj urboj – Kopenhago, Stokholmo, Oslo. En ĉi tiuj urboj jam multjare oni atentegas mediprotektadajn problemojn kaj tio respeguliĝas en ambiciaj celoj de lukto kontraŭ klimata ŝanĝo. Ekzemple, Kopenhago ĝis 2025 celas iĝi la urbo, absolute neelĵetanta karbonan dioksidon al la medio.
Orient-eŭropaj urboj okupis pli malsuprajn poziciojn en la indekso. Tion decidis kompare malgranda malneta enlanda produkto (MEP) kaj precipe manko de atento al mediprotektadaj problemoj dum la komunista erao.
Nia analizo montras, ke Eŭropaj urboj zorgas pri mediprotektado. Averaĝa kvanto de CO2 elĵetata por ĉiu homo en preskaŭ ĉiuj 30 urboj, en kiuj loĝas sume preskaŭ 75 milionoj da homoj, estas pli malgranda ol la averaĝo en landoj de Eŭropa Unio (EU). Oslo, la plej bone taksita urbo en ĉi tiu kategorio, elĵetas jare en la medion nur 2,5 tunojn da CO2 al la homo. Tio estas rimarkinde malpli ol la averaĝo de Eŭropa Unio (8,5 tunoj). Ĝoige, ke preskaŭ en ĉiuj urboj jam estas komencita realigo de mediprotektadaj strategioj. Tamen malgraŭ tio, ili alfrontas grandegajn defiojn. Ekzemple, renoviĝantaj energiaj fontoj liveras al ĉi tiuj urboj nur ĉirkaŭ 7 % da tuta konsumita energio. Tio estas signife malpli ol 20 % – la deklarita celo por EU, kiun oni esperas atingi ĝis jaro 2020, – diras ĝenerala redaktoro de Economist Intelligence Unit kaj redaktoro de la esplorado James Watson.
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment