Vilaĝanojn de Norda Litovio timigas lupoj. Jam dum pasintjara somero al amaskomunikiloj venadis sciigoj, ke lupoj ŝteliras al centroj de urbetoj kaj sieĝadas brutojn sinpaŝtantaj ĉe preĝejoj aŭ sub fenestroj de loĝantaj domoj. Estis okazoj, ke matene homoj trovadis la kapojn de alĉenigitaj hundoj. Oni ne dubis, ke pro kruelaĵoj kun la korthundoj estas kulpaj lupoj. Sole nur en vilaĝoj de municipo Vabalininkai (distrikto Biržai) la kruelaj bestoj pasintsomere travoris 20 brutojn.
Tamen natursciencistoj ne kredis, ke tion povas fari lupoj. Ili diras, ke la lupo estas tre singardema besto kaj evitadas homojn.
Sciencistoj el du landoj post duonjara esplorado konstatis, ke en Norda Litovio furiozantaj bestoj estas hibridoj de lupoj kaj hundoj. Pasintjare mortpafitajn lupojn esploradis litovaj kaj svedaj sciencistoj.
Genetikaj esploroj de 20 lupoj montris, ke en nia lando estas trovataj lupoj kun kvar haplotipoj (haplotipo – nedisigebla unuo de genetika materialo, transdonata al la posteuloj). Plej vaste disvastiĝintaj tri el ĉi tiuj haplotipoj estas karakteraj al pursangaj lupoj. Inter lupoj de Norda, Meza kaj Orienta Litovio estas disvastiĝintaj ankaŭ du haplotipoj, atribuataj al raso de drathara ĉashundo. Ĉi tiuj hundaj haplotipoj estis trovitaj en 8 esploritaj rabobestoj el la 20 pasintjare mortpafitaj, t.e. ili estis miksrasuloj – havantaj ecojn lupajn kaj hundajn.
La sciencistoj diras, ke tiaj bestoj, malkiel pursangaj lupoj, ne timas homojn, iras al hejmoj, atakas brutojn.
Ĉasistoj, funkciuloj el Ministerio pri Medio opinias, ke por sukcese batali kontraŭ degenerintaj lupoj, oni devas pligrandigi kvoton de ĉasotaj lupoj (nuntempe dum ĉasada sezono – ekde decembro ĝis aprilo – oni permesas mortpafi 30 lupojn).
Tamen amantoj de lupoj – NaturpProtektada Asocio Baltijos Vilkas (Baltia lupo) – ne konsentas kun tiaj asertoj. En sia blogo (litovlingve) ili eksplikas la problemon el sia vidpunkto (cetere, en interreto oni povas spekti ankaŭ litovlingvan televidan elsendon (ekde la 7 minuto) pri ĉi tiu problemo).
Principe, kruciĝo de lupoj kaj hundoj havas nenion komunan kun degenero, tamen amaskomunikiloj ĉiam deziras timigi homojn. La lupo kaj la hundo estas la sama specio, nur ĝia formo estas sovaĝa kaj hejma, tial ili povas libere kruciĝi kaj naski fekundajn posteulojn. Kompreneble, tio ne favoras al lupoj mem, ĉar malprofitas ilia genetika fonduso.
Tamen neniu parolas pri kaŭzoj, kiel tiuj miksrasuloj aperis. La lupoj mem ne "degeneris". Ilia genetika fonduso estis difektita pro nerespondece organizitaj ĉasadoj. Nur ĉasistoj mem, precipe tiuj, kiuj okupas regpotencajn postenojn kaj akceptas decidojn, estas kulpaj pro tia situacio.
La specio povas puriĝi nur per natura selektado. La ĉasistoj ne povas tion plenumi, ĉar la miksrasuloj laŭaspekte povas ne diferenci de pursangaj lupoj. Kontraŭe, la lupa ĉasado ruinigas stabilan socialan strukturon de lupoj kaj naturajn barierojn kruciĝi kun hundoj.
Al demando kion fari, Naturprotektada Asocio Baltijos Vilkas havas nur unu, ne tre afablan kopromisan proponon: permesi ĉasadi lupojn ĉe paŝtejoj ekde la unua de julio ĝis fino de paŝtada sezono, t.e. al bienuloj doni eblecon defendi sian havaĵon. Ĉar se la lupo ne kapablas ĉasi sovaĝan predon kaj vizitas loĝlokojn, tiam oni povas suspekti, ke ĝi kiel individuo ne tre valoras al la naturo, ĝi ne estas vera lupo. Kompreneble, interŝanĝe al tio, lupaj ĉasadoj vintre ne devas okazi.
Bienuloj ankoraŭ tre malvigle aplikas defendrimedojn al hejma brutaro. Ĉi-jare la Asocio al 4 ekologiaj bienoj alportis idojn de Podhalaj ŝafhundoj. Ĉi tiuj hundoj estas konsiderataj unuj el la plej konfidaj gardistoj de hejma brutaro. Ĉi tiuj bienoj pasintjare suferis de lupoj.
Kiel asertas pola esploristo de lupoj Wojciech Smietana, la plej efektiva defendo de hejma brutaro (kontraŭ ĉiuj rabobestoj) estas speciala elektra paŝtisto kaj ĉi tiuj ŝafhundoj. La elektra paŝtisto estas blanka zoneto, larĝa ĝis 4 cm, en kiu kuras ne nur fortimigantaj elektraj impulsoj (ilin ofte produktas sunbaterioj), tamen nokte ĝi etas bone vidata, estas movata de vento, tial ĝi iĝas bariero ne nur fizika, sed ankaŭ psikologia. En Karpata regiono estas kalkulite, ke probablo, ke rabobestoj atakos hejman brutaron gardatan de la elektra paŝtisto, estas 6 %. Se estas uzataj nur Podhalaj ŝafhundoj, la probablo estas 3 %. Kaj se estas aplikataj ĉi tiuj ambaŭ metodoj kune, la probablo estas 0,05 %. El 40 kazoj, kiam lupoj atakis ŝafojn gardatajn de Podhalaj ŝafhundoj, pereis nur unu hundo, kaj nur pro tio, ke ĝi lasis sian gregon kaj persekutante la lupojn kuris en arbaron.
Kiom minacaj estas konkludoj de la plenumitaj genetikaj esploroj, ankoraŭ ne estas sciate, ĉar la preno estas tre malgranda – nur 20 individuoj (ne ĉiuj ĉasistoj prezentis testajn elprovaĵojn de la lupoj, kiujn ili mortpafis). Baltijos vilkas jam prezentis por esploroj al polaj sciencistoj pli ol 250 genetikajn ekzemplojn el lupaj ekskrementoj, kiuj pli ekzakte montros disvastiĝon de sovaĝaj luphundoj en Litovio. Nur estas klare, se ne ŝanĝiĝos la politiko de Ministerio pri Medio konsidere de lupoj kaj daŭre ĝi solvos ĉi tiun problemon nur per ĉaspafilo, la bienuloj pro tio suferos ankoraŭ pli multe.
2010-07-24
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment