2009-08-01

UNESCO registris Baltian Vojon


Antaŭ du jardekoj tra Litovio, Latvio kaj Estonio etendiĝinta Baltia Vojo estas registrita en liston de UNESCO Memoro de la mondo. Programo de UNESCO Memoro de la mondo estas komencita efektivigi en 1992, strebante diskonigi informon pri eksterordinaraj dolumentaj kolektoj konservataj en ŝtataj kaj privataj arkivoj, muzeoj, bibliotekoj ne permesante malaperi tian dokumentan heredon. Unu el celoj de la programo – kompili kaj plenigadi registron de UNESCO pri heredo de mondsignifaj dokumentoj. Ĉi-jare en la registron estis enskribitaj 35 dokumentoj kaj dokumentaj kolektoj, inter ili Taglibro de Anne Frank, Reĝaj arkivoj de Tajlando kaj Madagaskaro k.a. Nuntempe ĝi entenas 193 dokumentojn.
Baltia Vojo estas 595-kilometra ĉeno de permane sintenantaj homoj kaj la 23an de aŭgusto 1989 kunliginta ĉefurbojn Vilnius, Riga kaj Tallinn.

No comments: